mangao kaj japana kulturo
 
Aleksandra Watanuki, kiu tradukas kaj eldonas japanajn mangaojn en Pollando, petis min skribi artikolon pri mangao. Mi volonte akceptis ?ian peton, ?ar mi mem amas mangaojn. ?i tradukos ?in en la polan, kaj ?i aperos en ?ia gazeto.
Tiun ?i artikolon mi skribis anta? pli ol 20 jaroj. Mi iom korektigis kaj plibonigis ?in hodia?.
2022/06/05
KOSAKA Kiyoyuki
 
********************************************
 
  En iu frumateno dum vintraj ferioj mi ankora? kushas en lito, sed jam veki?is kaj jam estas vestita. Mi atendas kun mia plia?a frato apud mia lito la momenton, kiam la librovendejo en najbareco malfermi?os. En litoj ni parolas pri mangaoj, imagante kio okazos en "Tetsuwan Atom" kaj "Tetsujin 28-go". Kiam la tempo venas, "Nun, ek!" Ni kuras kuglorapide al la vendejo. Kiel opia?maniulo sopiras al drogo, ni alsaltas al manga-gazeto "Shonen (Knabo)", kiu aperas en komenco de monato. La plej ?ojoplena kaj brilanta momento!
  Tiu ?i estas mia memora?o pri mia knabeco anta? ca. 40 jaroj. Kaj tiam, mi kredas, preska? ?iuj knaboj en Japanio sentis la samon.
  Mi tre ?atas legi librojn, sed poste mi neniam kun tiel granda sendeteno atendis la aperon de iuj libroj kiel tiam. Kaj neniam mi spertis ?e libro tiel grandan ― preska? korpan ― ?ojon.
  En "Shonen" ni precipe ?atis "Tetsuwan Atom" de TEZUKA Osamu (1928~'89) kaj "Tetsujin 28-go". En tiuj mangaoj la ?efaj roluloj estis robotoj. Kun robotoj, oni kredis tiam, ke ni povos realigi niajn revojn. Ne nur privatajn revojn, sed deziras realigi mondon plena de amo kaj espero. La plej granda mangaisto tiam estis, kaj estas ?is ankora? nun, sendube TEZUKA. Li studis medicinon, sed kiel studento multe legis ne nur sciencajn, sed pli multe filosofiajn, literaturajn, religiajn librojn.
  Mi tiam ne sentis ion profundan en liaj mangaoj, sed kiam mi nun relegas ilin kiel plenkreskulo mi sentas, ke liaj mangaoj estas ofte multe pli altnivelaj kaj profundaj ol literaturaj verkoj de avera?aj novelistoj. Kaj kiel knaboj ni senkonscie enspiris lian spiriton. Mi preska? havus la deziron kompari la influon de mangao al nia generacio kun tiu de Sturm-und-Drang-movado en Goethe-erao; sed tio estus iom ekstravaganco.
  Mi estas instruisto de germana lingvo, kiu instruas en kelkaj universitatoj kaj teknika kolegio. Anta? nelonge mi parolis kun preska?-sama?a profesoro de roboto-tekniko, kaj demandis lin kial li komencis studi roboto-teknikon. "Granda estis la influo de mangao" estis lia respondo. La nombro de tiuj homoj estos eble ne malmulta, kaj la alta pozicio de Japanio kiel teknika lando dependas ― la? mia supozo ― de tiu revo de iamaj knaboj, kiuj kunrevis kun la a?toroj de mangaoj.
  La influo de mangao konsistas ne nur en teknikaj sferoj, sed anka? en literaturaj. Mi ne scias, ?u japana verkistino YOSHIMOTO Banana (1964~) estas fama anka? en Pollando. ?i estas unu el la plej amataj japanaj verkistoj vivantaj, kies verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn en la mondo. En ?ia knabineco ?i multe legis mangaon kaj tial ?i estis forte influitaj de ili. Oni facile rimarkas tion ?e la frazstiloj, parolmanieroj de la roluloj, ktp. ?ia tuta sentimento a? korinklino estis nutrita kaj kreskigita de manga-kosmo, kaj la nihilismon de la epoko ?i konkeris tra mangao, oni diras. Parenteze ?ia fratino estas mangaistino, kvankam ne tre fama.
  ?ia patro YOSHIMOTO Takaaki(1924~1912) estas sendube la plej granda pensulo (poeto kaj kritikisto) en Japanio. Li mem legas mangaojn kaj komentas pri ili de tempo al tempo. La? lia rekomendo mi iam legis "Muno no hito (Senta?gulo)". Mi denove legis tiun mangaon kaj anka? ?i-foje ricevis pli grandan kortu?on ol de multaj literaturaj verkoj. La a?toro de la mangao nomi?as TSUGE Yoshiharu(1937~), kiu naski?is en Tokio en tre malri?a familio. Lia patro mortis kiam li estis 5 jara?a, kaj li suferis multe sub sia duonpatro, kiu estis ege kruela kontra? li. En sia knabeco li suferis je antrofobio, kaj absorbi?is en Edgar Allan Poe, Dostoevskii, TANIZAKI Jun'ichiro (1886~1965) kaj aliaj plejparte estetikismaj a?toroj por sin liberigi for de la fobio.
  Lia mangao estus tute ne interesa por geknaboj.
  En "Muno no hito" la ?efa rolulo (la modelo estas li mem) estas vendisto de ?tonoj. Li estis anta?e mangaisto, sed ?ar lia mangao estas tro artisma, ?i ne ta?gas por komercismo. Kvankam lia edzino rekomendas al li desegni mangaojn, kiuj estos pli popularaj kaj pro tio alportos pli multe da mono. Sed li ne volas tion. Li ne volas for?eti sian idealon por mono. Li ser?is aliajn laborojn. Reparisto de malnovaj fotoaparotoj, vendisto de antikva?oj, pramisto ― kaj nun li estas vendisto de ?tonoj. Li kolektas belajn ?tonojn apud rivero kaj vendas ilin tie. Sed neniu volas a?eti ilin, ?ar ?irka?e ?ie estas ?tonoj. Li estas malestimata de sia edzino pro senkapableco, li apena? povas satman?igi sian filon. Per unu vorto li estas Senta?gulo.
  La a?toro scias kaj montras al ni, ke la vivo estas plenplena de profundaj mizeroj kaj suferoj, kaj tiuj, kiuj ankora? ne spertis ilin, ne tu?is la kernon de vivo. La roluloj en lia mangao elvokas ?e mi homojn en la noveloj de Dostoevskii a? tiujn en la Evangelio. Jesuo iam diris al Marta: "Vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa." La ?efa rolulo en la mangao de TSUGE zorgas nur pri tiu unu afero, dum la multaj homoj en la mondo, la ta?guloj, zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj, kiuj ne rilatas al la plej grava sfero en vivo. La mangao de TSUGE alfrontas ?iam rekte al la mizeroj de la vivo, kiuj estas neeviteblaj por la homo, kiam li volas vivi sen sintrompo. Tiuj en lumo nur timas mallumon, dum tiuj en mallumo konas la veran signifon de lumo. La alteco de la arto en lia mangao konsistas, ?ajnas al mi, en tiaj mesa?oj.
  Kial la ?enerala nivelo de japana mangao povis atingi tian altecon? Tio estus malfacila demando. Onidire japana mangao havas tre longan historion. Iuj diras ke oni povas trovi la fonton de mangao en la bildoj de la 12a a? 13a jarcento. Aliaj diras, ke unu parto de Ukiyoe evoluis al mangao. (La historio de Ukiyoe, kiu forte influis pentristojn de impresionismo en E?ropo, ekz. van Gogh, kaj anka? Art Nouveau, komenci?is en la 18a jarcento.) ?iuokaze sur tiuj bazoj, en la '60a jardeko atingas nia mangakulturo sian kulminon kun la apero de genia mangaisto TEZUKA, kiu montris, ke mangao estas perilo havanta kapablon porti seriozan enhavon. Li instigis kaj kura?igis la legantojn kaj donis grandan ?ojon kaj influon al ili, kaj inter ili esti?is ne malmulte da junuloj kiuj komencis mem desegni mangaojn; ekz. FUJIKO Fujio (kombinita kashnomo de du mangaistoj: 1933~1996, 1934~2022), la verkintoj de "Doraemon", AKATSUKA Fujio (1935~2008), TSUGE kpt.
  Oni diras, ke post la apero de "the Beatles", do ekde '60-a jardeko, renversi?o okazis en la kvalito de la kulturo en la mondo ― t.e. la kvalito de malestimitaj subkulturoj fari?is nun foje a? ofte pli alta ol tiu de klasikaj kulturoj. La? mia opinio tio dependas de alti?o de enspezo kaj eduko en la flanko de la popolamaso, kaj progreso de tekniko pri amaskomunikiloj. Por unu ekzemplo, en Japanio ?uste ekde tiu tempo la procento de la studentoj, kiuj volas studi en universitatoj, rapidege plialti?is.
  ?is tiam subpremitaj malri?uloj kaj needukitoj ofte ne havis metodon sin esprimi, kvankam ili havis ofte pli fortan esprimvolon. Iliaj verkoj estis frue ne bonkvalitaj, do ili ne havis eblecon perlabori pro siaj vivoj. Sed ekde la '60-a jardeko, la kvalito de sinesprimantoj kaj samtempe la kvalito de tion-ricevantoj abrupte alti?is.
  Mi ofte a?das kritikojn de eksterlandanoj al la japanaj junuloj legantaj mangaoj en lernejoj, trajnoj ktp. Iuj el ili (instruistoj a? studentoj el eksterlandoj) e? koleri?as ke mi estas tro tolerema al la studentoj legantaj mangaojn. Kiam mi demandas ilin, ?u ili iam legis mangaojn de TEZUKA a? "Nudpieda Gen" de NAKAZAWA Keiji (1939~2012), a? "Naniwa kin'yu do" de AOKI Yuji (1945~2003), la respondo estas ?iam la sama: "Ne". Kritiki la tuton vidante nur la parton estas iom absurda. Ekzistas ja vere multege da sensencaj mangaoj, tion mi scias; sed mi volas emfazi, ke ekzistas anka? tre bonkvalitaj mangaoj, kiuj superas e? estimataj literatura?oj.
  La animeoj de MIYAZAKI Hayao (1941~) estas jam sufi?e agnoskitaj eksterlande. Mi tre ?ojus, se karaj homoj en Pollando ekkonos anka? bonkvalitajn mangaojn kiel parton de nia kulturo, kvankam tiaj restas beda?rinde malmulto anka? ?e ni. Fakte mangao estas unu el tre malmultaj kultura?oj, pri kiuj ni japanoj povas esti iom fieraj.