Leteroj de Patro al sia Filino

 

 

 

 

 

 

 

 

Verkis     :       Jwaharlal Nehru

Tradukis :       Syam Sundar Pal

 

 

 

 

 

Letters from a Father to His Daughter

           Written by :                         Jwaharlal Nehru

        Translated inti Esperanto by  : Syam Sundar Pal

 

 

 

 

First poblication :

 

 

Copyright

 

 

 

 

 

Coverpage by:

Published by

 

 

 

 ISBN :

 

Price

 

 

 

 

 

 

 

 

 

    Domo de la ministroprezidanto                                                                                                                                                                                                               Nova Delhio                                                                                                     La unuan de Novembro, 1973

 

Plej  multaj  geknaboj  idoligas  siajn  gepatrojn,  sed  ne  ĉiuj  gepatroj  estas  tiel bonaj  kunuloj  kiel  la  miaj.  Mia  patro  interesiĝis  pri  ĉio  kaj  estis  ĝoja  dividi    sian entuziasmon kun mi. Mi estis tre demandema kaj tio ebligis al li rakonti al mi pri la mondo kaj pri viroj kaj virinoj, kiuj vivas en ĝi, kaj pri tiuj, kiuj influis aliajn per siaj ideoj kaj agadoj pere de literaturo kaj arto. Super ĉio, li amis paroli kaj skribi pri nia mirinda  lando,  ĝiaj  fruaj  atingoj  kaj  ĝia  grandeco  kaj  la  posta  malgraviĝo  kaj sklaveco. La plejmulto de lia pensado, kiu okupis lin, estis la sendependenco ne nur de Barato sed de ĉiuj popoloj de la mondo.

 La leteroj en ĉi tiu libro estis skribataj, kiam mi estis ok aŭ naŭjara  kaj temis pri la ekesto de la tero  kaj la  vekiĝo de  konscio en homo. Ili ne estis nur leteroj legeblaj  kaj  forĵeteblaj.  Ili  venigis  novan  perspektivon    kaj  instigis  zorgon  por  la popolo kaj intereson pri la mondo ĉirkaŭ ni. Ili instruas taksi la naturon kiel libron. Mi  pasigis  horojn,  ensorbite,  studante  ŝtonojn,  plantojn,  la  vivon  de  insektoj  kaj

 Ĉi  tiuj leteroj  aperis  antaŭe  en libroformo  en diversaj  lingvoj,  sed mi estas certa,  ke tiu ĉi alloga  eldono  interesos  la infanojn  kaj etendos  al ili novan horizonton, samkiel la originalaj leteroj faris tion por mi. 

 Indira Gandhi

 

Antaŭparolo

Tiu ĉi leteroj estis skribataj  al mia filino, Indira, dum la somero de 1928, kiam ŝi  estis  en  Himalajo  ĉe  Masurio[1]  kaj  mi  estis    en  la  ebenaĵo.  Tiuj  estas  la personaj  leteroj  al  mia  filineto  dekjara.  Sed  mia  amiko,  kies    konsilon  mi  alte taksas,  vidis  ian  valoron  en  ili  kaj  sugestis,  ke  mi  publikigu  ilin  por  la   pli  larĝa legantaro.  Mi  ne  scias,  ĉu  aliaj  geknaboj  ŝatos  ilin.  Sed  mi  esperas,  ke  tiaj geknaboj, leginte la leterojn, iom post iom  komencos pensi pri tiu mondo de nia granda familio de nacioj. Ankaǔ  tion mi esperas, kvankam sen memfido, ke leginte la leterojn ili sentos parton de tiu plezuro, kiun mi sentis, skribante  ilin.La leteroj abrupte finiĝis. La longa somero finiĝis kaj Indira devis reveni de la monto.  Kaj ŝi ne iris al Masurio aŭ alian montostacion  dum la somero de 1929. La lastaj tri leteroj komencis novan periodon kaj estis iom sentaǔgaj per si mem. Mi inkluzivis ilin senŝanĝe, ĉar mi havis nenian ŝancon aldoni ion  al ili. Mi komprenas, ke la leteroj, estante en la angla lingvo, havas limigitan rondon de interesiĝantoj. Mi sola estas kulpa. La sola rimedo nun kuŝas en ilia traduko.                                                                                                      

Alahabado                                                                   Jawaharlal Nehru                                                    Novembre,1929

 

 

 

 

                                

 

 

 

 

 

 Antaŭparolo al la dua eldono

Mi  hezitis  pli  longe  antaǔ  ol  lanĉi  tiujn  ĉi  leterojn  por  la  larĝa legantaro malgraŭ ilia originala intenco. Sed ilia akcepto de la afabla eldonejo kaj la pli afabla publiko kuraĝigis min kaj trankviligis mian dubon kaj timon. La unua eldono elĉerpighis antaŭ longa tempo kaj eĉ la verkinto ne havas ekzempleron por si mem. Do aperis la dua eldono. Krom la korektado de kelkaj  eraroj mi ne faris Kuraĝigite  de  bona  akceptado  de  tiu  ĉi  eta  libro  mi  pensis  aldoni  plurajn leterojn  al  ĝi. Sed  mi  intertempe  aliĝis  al  ĵaluza  sinjorino  kaj  al  ŝia  servo  kaj  mi apenaǔ havis tempon restantan aǔ inklinon por "diletanti"  pri aliaj aferoj. Lastan jaron,  kiam mi estis  en la malliberejo  Naini,  mi ree pensis  pri tio kaj ne mankis tempo  al  mi.  Sed  la  malliberejaj  leteroj  ne  povas  esti  oftaj  kaj  la  malliberejo  ne provizas referenclibrojn. Kaj super ĉio mia menso estis tro okupata fari historion, kiel  ĝi  estis    tiam  faranta  tagon  post  tago  en  Barato,  por  pensi  pri  mortinta estinteco.  Mi  elvenis  el  la  malliberejo  kaj  revenis  tien  post  mallonga  semajna foresto, kaj  pasis monatoj. Tamen  la unuan de januaro ĉi jare, mi faris novjaran promeson por reeki la verkadon de leteroj. La laboro iom progresis sed tre baldaŭ mi  estis  liberigita  subite  en  la  januaro,  de  1926. La  hejma  aflikto  kaj  la  publikaj aferoj kaptis min en sia kirliĝo kaj mi devis iri ien kaj tien. Kaj mi denove atentis por paco kaj trankvilo  de malliberejo por daŭrigi la taskon. Intertempe,  Indira  plenkreskis  kaj  mi  eble  ne  povis  kuniri  kun  ŝia  kreskanta                                                                                                     

 Alahabado                                                          Jawaharlal Nehru                         Oktobre, 1931

 

 

 

Vortoj de la tradukinto

Tiu ĉi libro estas  kompilita   el fasko da leteroj, skribitaj al knabino, apenaŭ dekjara  de  sia  elstara  patro,  Ĝaŭaharlal  Neru.  Malkiel  aliaj  personaj  leteroj,  la leteroj  havas  grandan  edukan  valoron.  Pere  de  tiuj  leteroj  la  patro  diskutas  pri multaj  temoj  ekde  la  naskiĝo  de  la  Tero  ĝis  la  tagoj  de  epopeoj.  Tiuj  leteroj rakontas  pri  la  apero  de    estaĵoj,    inkluzive  la  fruajn  homojn,  kiuj  loĝadis  en kaverno. Poste, per  sia intelegenteco la homo iĝis la mastro de  ĉiuj gigantaj  kaj fortegaj bestoj. La frua homo forlasinte  sian  vageman naturon  komencis fiksloĝi, formis socion kaj lernis terkultivadon. Ili elektis siajn patriarĥojn, kiuj dum la paso de tempo fariĝis  reĝoj por provizi sekurecon al la socio. Tiam la homo trovis multe da  libertempo  por  evoluigi    skriban  sistemon,  produkti  fajron  kaj  kompreni  la  naturon,  kiu estas  ĉirkaŭ ili. Ili tiam  pensis pri iu nobla  kreinto de la mondo,  kaj religia  koncepto  naskiĝis.  Ili  skribis    gravajn  librojn  kiel  la  Vedojn  kaj  grandajn epopeojn. Ĝaŭaharlal Neru skribis en la antaŭparolo de tiu libro, ke la libro, ĉar ĝi estas skribata en angla lingvo,  havas limigitan legantaron kaj ke la solvo aliri al la  vasta legantaro restas en ĝia traduko. Inspirite de tiuj  vortoj mi tradukis la libron antaŭ preskaǔ  dudek  jaroj.  Mi  petis  al  diversaj  instancoj    al  riĉa  Jawaharlal  Nehru Memorial Fund[7] helpon por publikigi la libron, sed ili skribis  ” ĉar la legantaro de Esperanto en nia lando ne estas granda, mi ne vidas valoron traduki la libron al Esperanto”. Venis alia oportuno. La Ĝenerala Direktoro de Unesko, Sro Federiko Major en  sia  intervjuo  en  Hinda  Televido dum  la  centjara  datreveno  de  Neru  diris,  ke Unesko planas traduki la verkaĵojn de Neru. Mi tuj kaptis la okazon kaj skribis al  dro  Humphrey  Tonkin,  ke  li  interparolu  kun  la  respondeculo  de  Unesko  por esperantigi  la libron Letters from a Father to his daughter. Mi pensis,  ke Tonkin estas taŭga homo por tia grava laboro. Mi informis al dro Tonkin ke, se la libro estus  eldonita, tio kaptus la atenton de nia registaro kaj tio estus virtuala rekono de Esperanto. Dro K. L. Madhok de nia  delhia  fako opiniis  ankaŭ  same, pro kio li ankaŭ  multe  korespondis  kun nia registaro por la publikigo de la libro. Sed bedaŭrinde dro Tonkin ne respondis. Sed esperantistoj ne facile haltas kaj ne ĉiam kalkulas profiton. Dro Renato Corsetti [Korseti] kuraĝigis min kaj petis al Sro Hegedus Imre provlegi la libron. Sed finfine Dro Corsetti  afable  kaj senlace reviziis la laboron. Mia dankemo al li.     

Syam Sundar Pal

 

Mallonga vivpriskribo pri Jawaharlal Nehru[2]

  Gandhi-Bose-Nehru[3]  estas  la  Triunuo  de  la  barata  sendepediga  movado. Jawaharlal  Nehru  [Ĝaŭaharlal'  Neru]  sekvis  la  filozofion  de  “Neperforto”,  elpensita  de Gandhi [Gandi], sed Subhas [Ŝubaŝ] prenis armilojn kontraǔ la brita imperio. Jawaharlal Nehru  naskiĝis    la  14-an  de  novembro  1889  ĉe Alahabado.  Lia  patro, Motilal Neru estis fama advokato  kaj kunlaboris kun Gandi. Neheru studis leĝon en  Anglujo, sed  reveninte  Baraton  li  aliĝis  al  la    Nacia  Kongresa  Partio[3]    kaj    partoprenis  en  la sendependiga movado. En 1916, li edzinigis Kamala-n kaj lia sola filino Indira naskiĝis en 1917. Li renkontis tiamajn famajn liberbatalantojn inkluzive de M.K.Gandi ĉe la kunveno de la partio de la Kongreso en Laknaŭo[4] . En 1920 li aliĝis al la movado pri ”Ne-kunlaboro”,  lanĉita de Gandi kaj suferis malliberiĝon la unuan fojon en 1921 . Li estis denove malliberigita en 1930 kaj en 1932 pro partopreno en la movado pri “Civitana Malobeo”. En 1942 li aliĝis al la movado “Forlasu Baraton” kontraŭ la brita registaro kaj estis en  malliberejo ĝis 1945. Spite  de  tio    dum  la  2-a  Mondmilito    Gandi  kaj  li  promesis  helpi  Britujon  en  ĝia militpenado. Post  la  dua  mondmilito  preskaǔ  ĉiuj  eǔropaj  kolonioj    disfalis  kaj    la  15-an  de aŭgusto  1947,  Barato  akiris  sian  liberecon,  sed  nek  Gandi  nek  Neheru  povis  haltigi  la dividon de la lando. Ĝaŭaharlal Neheru fariĝis la unua ĉefministro de Barato.  Neheru estis vera diplomato kaj  bona oratoro.  Kiam la mondo estis dividita inter la por-usona kaj por-rusa kampoj, li kun Marŝalo Tito, A. Naser kaj aliaj  gvidantoj lanĉis la Ne-Alianciĝintan    Movadon.  Li  estis  forta  subtenanto  de  la  industriiĝo  de  Barato  kaj starigis Baraton sur la fortika bazo de scienco kaj teknologio. Li verkis famajn librojn, kiuj estas "La malkovro de Barato" kaj  "Ekvido de Monda Historio”.  Neheru forpasis je la 27-an de majo 1964.    

Mallonga vivpriskribo pri Indira Gandhi

Indira Gandhi [Indira Gandi] estis la  sola filino de Ĝaŭaharlal Neheru, la unua Ĉefministro de Barato.  Ŝi naskiĝis la 19an de novembro, 1917 en Alahabado . Ŝi havis sian fruan edukadon en Delhio, en Bombajo, kaj poste  en Ŝantiniketano, fondita de Rabindranath Tagore. Ŝi iris al Anglujo por pli alta edukado. Ŝi geedziĝis kun Feroze Gandhi, kaj naskis du filojn, Rajiv Gandhi [Raĝiv]kaj Sanjay [Sanĝaj] Gandhi. Feroze Gandhi estis bona parlamentano kaj li mortis juna. Estante la filino de Ĝaŭaharlal Neheru, ŝi  havi proksimecon  kun Mahatma Gandi[5]. Ŝi fariĝis aktiva membro de la Kongresa Partio en 1942 kaj partoprenis en la  movado ”Forlasu Baraton”. Ŝi organizis la virinan fakon de la Barata Nacia Kongreso. Ŝi estis elektita kiel prezidantino de la Barata Nacia Kongreso en 1964. En la sama jaro ŝia patro Ĝaŭaharlal Neheru mortis kaj Lal Bahadur Ŝastri fariĝis  la Ĉefministro de Barato kaj ŝi la ministro pri Informado kaj Komunikado. En 1966 kiam Lalbahadur  Ŝastri mortis, Indira Gandhi estis elektita kiel la Ĉefministro. Ŝi tenis  tiun  postenon  de  1966  ĝis  1975.  Dum  tiu  periodo  ŝi  faris  multajn  defiajn decidojn  per  granda  kuraĝo  kaj  firmeco.  Ŝi    decidis  militi  kontraŭ  Pakistano  en 1971, kio rezultis la naskiĝon de Bangladeŝo. Ŝi  ŝtatproprietigis  bankojn, forigis la antaŭan britan sistemon, per kiu kelkaj subŝtatoj  ĝuis reĝajn previlegiojn. En 1975 la Alahabada Supera Juĝejo deklaris ŝian elekton al la parlamento nevalida.  Tio  estis  granda  bato  al  Indira  Gandi.  Ŝi  senhonte  deklaris,  ke  estas kriza situacio tra la lando por savi sin. Ŝi tamen malvenkis en la sekvanta voĉdono, kaj Morarĝi Desai iĝis Ĉefministro, sed tio ne daŭris longe. En la voĉdono de 1980, Indira Gandi denove kaptis la potencon la duan fojon. Dum tiu tempo ekis  terorisma movado en la subŝtato Panĝabo, kiu postulis dividiĝon de Panĝabo el Barato. Ŝi ne toleris tian aŭdacon  kaj frakasis la movadon per fera mano. Tio  igis Indiran Gandin malamiko de  siĥoj[6] kaj  ŝia  propra  siĥa      gardisto mortpafis ŝin la 31an de oktobro 1984. La tuta lando esti ŝokita kaj ĉiuj adiaŭis ŝin kun larmoplenaj okuloj.

_________________________________________________

1 -6   Bv vidi la notoj pri la Historio de Barato.

 

 

 

ENHAVO

 

Ĉapitro                Temo               Paĝo

 

     1                                 La libro de naturo

2                             Kiel la frua historio skribiĝis

3                             La kreiĝo de la tero

4                             La unua estaĵo

6                             La apero de la homo

7                             La fruaj homoj

8                             Kiel diversaj rasoj formiĝis

9                            La rasoj kaj lingvoj de la homaro

10                           Interrilatoj de la lingvoj

11                           Kio estas civilizacio?

12                           La formado de la triboj

13                           Kiel ekis religio kaj divido de laboro

14                           La ŝanĝo farita de agrikulturo

15                           La patriarko, kiel ĝi ekis

16                           La patriarko, kiel ĝi evoluis

17                           La patriarko iĝis reĝo

18                           Frua civilizacio

19                           Grandaj urboj de la antikva mondo

20                           Egiptio kaj Kreto

21                           Ĉinio kaj Hindio

22                           Marvojaĝo kaj komerco

23                           Lingvo, skribo kaj numeralo

24                           Diversaj klasoj de popolo

25                           Reĝoj, temploj kaj pastroj

26                           Retrorigardo

27                           Fosilioj kaj ruinoj

28                           Arjoj venis al Barato

29                           Kiaj estis la arjoj en Hindio?

30               La Ramajano kaj Mahabharato

 

 

 

1       LA LIBRO DE NATURO

 

Kiam  vi  kaj  mi  estis  kune,  vi  ofte  demandis  al  mi    pri  diversaj  temoj  kaj  mi  provisrespondi la demandojn. Nun, kiam vi estas en Masurio kaj mi en Alahabado[1] ni ne  povas interparoli. Mi estas skribonta al vi de tempo al tempo la koncizan rakonton de la tero  kaj de la landoj, grandaj aŭ malgrandaj, je  kiuj ĝi estas dividita. Vi jam legis pri la historio  de  Britujo  kaj  Barato  iomete.  Britujo  estas  nur  malgranda  insulo  kaj  Barato, kvankam granda, estas nur malgranda parto de la tersurfaco. Se ni volas scii iom pri la rakonto de la mondo ni devas pensi pri ĉiuj landoj kaj ĉiuj homoj, kiuj loĝas tie, kaj ne nur pri la malgranda lando, kie ni naskiĝis.Mi timas,  ke  mi  povas  diri  nur  iomete  per  ĉi  tiu  letero  mia.  Sed  tiu  eta  letero,  mi esperas, interesos vin kaj ebligos al vi pensi pri la mondo kiel tuto kaj la pri la aliaj popoloj Plenkreskinte, vi  legos  la rakonton  pri  la  tero  kaj  ĝia  popolo  en  dikaj  libroj  kaj  vi trovos ĝin pli interesa  ol la rakonto aŭ romano, kiujn vi jam legis. Kompreneble  vi  scias,  ke  nia  tero  estas  tre  tre  malnova,  milionojn  da  milionoj  da jaroj. Dum tre longa periodo neniu viro aŭ virino loĝis sur ĝi.  Antaŭ ol la homo ekaperis, estis ja nur bestoj,  kaj antaŭ ol la ekapero de la bestoj estis tempo,  kiam nenia estaĵo ekzistis en la tero. Estas tre malfacile  imagi mondon, kiu estas nun tiom plena de diversaj bestoj kaj homoj, sen ili. Sed sciencistoj kaj pensuloj pri tiuj aferoj diras, ke estis tempo, kiam la tero estis tro varma,  por ke iu ajn estaĵo povas vivi. Se ni legus iliajn librojn kaj studus rokojn kaj fosiliojn  (tio estas la restaĵo de malnovaj bestoj), ni mem vidus, ke la afero estis certe la sama. Vi legas historion en via studlibro. Sed antikve, kiam homo ne ekzistis, kompreneble ankaŭ libro ne povis esti skribata. Kiel do ni  ekscius tion, kio okazis tiam? Ni ne povas  nur sidi senlabore kaj imagi ĉion. Estus tre interese por ni, se ni povus imagi  kion ajn ni volas; kaj tiel ni farus la plej belajn fabelojn. Sed tiuj ne estus veraj, ĉar ni ne skribis ilin surbaze  de  fakto,  kiun  ni  vidis.  Spite  al  tio,  ke  ni  ne  havas  libron,  skribitan  dum  tiu antikva  tempo,  ni  havas  bonance  aĵojn,  kiuj  parolas  preskaŭ  same  kiel  libroj.  Ni  havas rokojn  kaj  montegojn,  marojn  kaj  ŝtonojn,  riverojn,  dezertojn  kaj  fosiliojn  de  malnovaj bestoj. Tiuj kaj aliaj aĵoj estas niaj libroj de la frua historio de la tero. Kaj la vera metodo por kompreni tiun historion ne estas la legado nur de la historio, skribita de iu alia homo, sed  estas  la  aliro  de    la  “Granda  Libro  de  Naturo”  mem.  Mi  esperas,  ke  vi  baldaŭ komencos lerni la historion de rokoj kaj montoj. Imagu kiel fascina ĝi estas! Ĉu la ŝtonero, kiun vi vidas kuŝanta sur la strato, aŭ  kiu ruliĝis  montoflanke, povus esti la eta paĝo de la  libro  de  naturo,  kiu  povas  diri  ion,  se  vi  scias  kiel  ĝin  legi?  Por  legi  iun  libron, hindian[2]    urduan    anglan  vi  devas  lerni  la  alfabeton.  Same,  vi  devas  lerni la alfabeton de naturo antaŭ ol legi la rakonton el la libro de ŝtono kaj roko. Eble vi jam scias iomete, kiel legi ĝin. Se vi vidus etan rondan brilan ŝtoneron, ĉu ĝi ne dirus ion al vi? Kiel ĝi iĝis ronda  kaj brila  sen pinto  kaj  sen malglata rando? Se  vi disrompus grandan rokon al malgrandaj eroj ĉiu malgranda peco havos angulojn  kaj malglatajn randojn. Ĝi tute  ne  estos  kiel ronda  kaj  glata  ŝtonero.  Do,  kiel  la  ŝtonero  iĝas  tiel ronda,  glata  kaj brila? Ĝi dirus al vi sian rakonton, se vi havus bonajn okulojn por vidi, kaj orelojn por aŭdi.Ĝi rakontas,  ke iam ege plej antaŭe ĝi estis nur peco de roko  kun abundaj anguloj  kajrandoj, kian vi nun trovas, rompinte rokon aŭ ŝtonon. Eble ĝi restis sur montoflanko.Tiam venis  pluvado,  kiu  lavprenis  ĝin  en  valeton,  kie  ĝi  trovis  rivereton,  kiu  ĝin  forpelis  kaj forpelis ĝis ĝi atingis mallarĝan riveron.  Kaj tiu mallarĝa rivero prenis ĝin al granda rivero. De tiam ĝi ruliĝis  ĝis la fundo de rivero  kaj ĝiaj randoj eluziĝis  kaj la akra  surfaco iĝis glata kaj brila kaj fariĝis la ŝtonero, kiun vi vidas. Iel la rivero forlasis ĝin malantaŭ si, kaj vi trovas ĝin nun. Se la rivero ĝin pluportus  ĝi fariĝus pli  kaj pli malgranda ĝis ero de sablo kaj kuniĝus kun siaj fratoj ĉe marbordo por konstrui belan strandon, kie geknaboj povas ludi kaj fari sablan kastelon.Se eta ŝtonero povas diri al vi tiom multe, kiom vaste ni povas lerni el ĉiuj rokoj kaj montoj kaj aliaj aĵoj, kiujn ni vidas.

__________________________________________________

[1] Granda urbego en la norda barata landoparto Utarpradeŝo kaj la loĝloko de Neheru familio   [2] En ĉi tiu libro ni uzis tri radikojn:  hind, hindi, hindu.   Lingvo "hindia" estas la plej multe parolata lingvo de Barato. Laŭ nia sistemo, se Barato estas la lando  la loĝantaro estas  baratano (au hindo), kaj la nomo de religio estas hindua 

 

2  KIEL FRUA HISTORIO ESTIS SKRIBATA

En mia hieraŭa letero, mi montris al  vi,   ke ni devas  studi la fruan historion de la Tero el la libro de naturo. Tiu ĉi libro konsistas el ĉio, kion vi vidas ĉirkaŭ vi, tio estas 1a rokoj kaj montoj, valoj kaj riveroj, maroj kaj vulkanoj. Tiu  ĉi libro estas  ĉiam malfermata antaŭ ni,  sed  kiom malmultaj homoj atentas pri ĝi aŭ povas ĝin legi! Se la rakontojn ni legus en la paĝoj de ŝtono, ili estus  pli interesaj ol la fabeloj.Kaj do el tiu libro de naturo ni lernus ion pri tiuj antikvaj tagoj, kiam ne loĝis homo aŭ besto sur nia tero!  Studante plu, ni vidas, ke unue aperis kelkaj bestoj kaj poste aperis pli kaj  pli  da  bestoj  kaj    poste  venis  la  homoj  nunaj. Ili  estis  sovaĝaj,  ne   malsimilaj  je  la bestoj. Iom post iom ili iĝis  vivkapablaj  kaj  komencis: pensadi. La potenco de pensado faris ilin vere malsimilaj de la bestoj. Tio estis la vera potenco, kiu faris ilin pli fortaj ol la plej  grandaj  kaj  fortaj  bestoj.  Nun  vi  vidas  malgrandan  homon  kiu  sidas  sur  grandega elefanto. La elefanto estas granda kaj forta, pli forta ol la eta mahuto[3] (gvidanto), kiu sidas sur ĝia dorso. Sed la mahuto povas pensadi. Ĉar li povas pensadi , li estas mastro kaj elefanto estas servanto.  Do, kiam pensado evoluis en homoj, i1i  iĝis pli lertaj kaj pli saĝaj.    Ili  eltrovis  multajn  aferojn,  kiel  produkti  fajron  kiel  kultivi  la  teron,    kiel  kuiri manĝaĵon, kiel teksi tolon por vesti sin kaj kiel konstrui domon por loĝi en ĝi. Multaj homoj loĝadis kune kaj pro tio ni trovis la unuan urbon. Antaŭ ol la urbo estis konstruita la homoj vagadis  de loko al loko,  kaj loĝis  verŝajne  en ia tendo. Ili ne sciis  tiam,  kiel kreskigi vegetaĵon en kampo por  nutri sin. Ili do havis nek rizon nek tritikon, el kiu fariĝas pano. Ne troviĝis legomoj   kaj la plejparto de la aĵoj,  kiujn  vi manĝas hodiaŭ, estis nekonataj tiam. Verŝajne troviĝis sovaĝaj nuksoj kaj fruktoj,  kiujn la homo manĝis, sed plejparte ili dependis de la bestoj, kiujn ili mortigis por ilia viando.           

 Kiam urboj elformiĝis, la popolo lernis pri multaj belaj artoj. Ili  lernis  ankaŭ skribi.Sed dum longa tempo ne estis papero por skribi kaj la popolo skribadis sur arboŝeloj de boĝpotro, mi pensas, ke tio nomiĝas birch angle (betulo esperante).  Aŭ ili skribadis sur la folio de palmo. Eĉ nun vi trovos en kelkaj bibliotekoj tiajn librojn de tiu fora tempo, skribitaj sur la palmofolioj. Tiam venis paperoj kaj estis pli facile skribi. Sed ne estis presmaŝino kaj ili ne povis presi multajn librojn, tiom multe  kiel ni faras hodiaŭ. Unue oni  skribis la originalan libron kaj poste mankopiis tre laboreme. Kompreneble ne troviĝis multaj libroj. Tiam oni ne povis  iri iam ajn al librovendisto aŭ al budo por aĉeti libron. Oni devis trovi iun por kopii ĝin, kio konsumis multan tempon.  Sed homoj de tiu tempo skribis tre bele kaj  ni  nun  havas  multajn  tiajn  librojn  en  niaj  bibliotekoj,  kiuj  estis  bele  skribitaj  per mano. En  Barato  ni  havas  specialajn  librojn,  skribitajn  en  la  sanskrita  kaj  en  la  persa  lingvo. Ofte la homo, kiu kopiis libron, desegnis florojn kaj desegnaĵojn sur la flanko de Laŭ la evoluo de urboj, iom post iom landoj kaj nacioj formiĝis. La popoloj, kiuj  loĝis apude en sama lando, konis unu la  alian pil bone. Ili pensis, ke  ili estas pli bonaj ol tiuj, kiuj loĝis en aliaj landoj kaj batalis malsaĝe kun tiuj aliaj uloj. Ili ne komprenis, kaj homoj eĉ nun ne komprenas, ke mortigo kaj batalo inter si estas la plej stulta ago, kiun la homo povas  fari.  Ĝi  faras  neniun  bonon  al  iu.  Por  studi  pri  fruaj  tagoj  de  urboj  kaj  landoj  ni prenas malnovajn librojn, sed  tio ne sufiĉas. La reĝoj kaj imperiestroj de malnovaj tempoj metadis priskribojn pri sia regado sur ŝtonoj, platoj kaj kolonoj. La libroj ne daŭras longe.Ilia papero forputras kaj estas formanĝata de tineoj. Sed fortikaj ŝtonoj daŭras tre longe. Eble vi memoras pri la vizito  de kolono de Aŝoko[4] en la fortikaĵo de Alahabado, urbo en  kiu  estas  surskribita la proklamo de Aŝoko, la nobla reĝo de Barato, reginta antaŭ multaj centoj da jaroj. Se vi vizitas la muzeon en Laknaŭo[5],vi trovos multajn  ŝtonojn

Bildo 2     Ŝtona tabulo de Lumbini[6], Nepalo

Studante  la  malnovajn  historion  de  diversaj  landoj,  ni  lernos  pri  la  grandaj aferoj,  kiujn  la ĉinoj kaj egiptoj faris antaŭ longa tempo, kiam la landoj de Eŭropo estis plenaj  de  sovaĝaj  triboj.  Ni  lernos  ankaŭ  la  pri  la  gloraj  tagoj  de  Barato,  kiam la Ramajano[7] kaj Mahabarato[8] estis skribataj. Tiam Barato estis riĉa kaj potenca lando. Hodiaŭ nia lando estas tre malriĉa kaj fremduloj regas nin. Ni ne estas liberaj eĉ en nia  propra  lando  kaj  ne  povas  fari  kion  ni  deziras.  Sed  tio  ne  estas  ĉiama  afero  kaj verŝajne, se ni klopodus forte, ni povus denove sendependigi nian landon, tiel ke ni povos plibonigi  la  sortojn  de  la  malriĉuloj  kaj  fari  la  landon  agrabla  loko  por  kiel la landoj de nuna eŭropo.

 

 En mia venonta letero mi ekigos fascinan rakonton pri la Tero ekde ĝia komenco. En ĉi tiu libro ni uzis tri radikojn:  hind, hindi, hindu.   Lingvo "hindia" estas la plej multe parolata lingvo de Barato. Laŭ nia sistemo, se Barato estas la lando  la loĝantaro estas  baratano (au hindo), kaj la nomo de religio estas hindua 

.

 [ 3 ] Mahuto estas sanskritdevena vorto por gvidanto de elefantoj.

[4[Ashoka Maurya (304–232 antaŭ la komuna epoko) estis imperiestro en  Barato, kiu regis la tutan hindan subkontinenton. Li konstruigis la fortikaĵon de Alahabado, kie ankoraŭ nun estas videbla la kolono de Aŝoko, en kiu estas enĉizita skribaĵo

 [5] Ĉefurbo de la subŝtato Utarpradeŝo. Lucknow en la angla

[6] Lumbini (la aminda) estas urbo en Nepalo en la provinco Rupandehi. Ĝi estas grava pilgrimurbo por la budaistoj, ĉar tie naskiĝis Budao.

 [7] ]Granda hinda epopeo originale verkita de Valmiki en la sanskrita lingvo. Ramo venkis Ravanon, kiu forrabis Sitan, la edzinon de Ramo. La libro havas 24 000 versojn kaj estis skribita dum la 7a aŭ 8a jarcento antaŭ la komuna epoko. Diversaj versioj de la libro estas troveblaj tra sudorienta Azio.

[8]  Plej granda epopeo verkita de Vjaso en la sanskrita dum ĉirkaŭ 1 400 a. k. e. Ĝi havas 100000 versojn kaj estas kvaroble pli granda ol Iliado kaj Odiseado kune. Krom pri la batalo inter la kuzoj la libro  rakontas pri historio, kulturo, religio, socio ktp.

 

3  LA FARADO DE LA TERO

Vi  scias,  ke la tero rondiras  ĉirkaŭ  la suno kaj la luno ĉirkaŭ  la tero.  Vi ankaŭ scias,  ke estas aliaj stelaj korpoj, kiuj kiel tero, rondiras  ĉikaŭ la suno. Ĉiuj, inkluzive nian  teron,  nomiĝas  planedoj  de  la  suno.  La  luno  estas  la  satelito  de  la  tero  ĉar  ĝi    ĉiam sekvas la teron. Ankaŭ la aliaj planedoj havas siajn satelitojn. La suno kaj la planedoj kun siaj satelitoj formas feliĉan familion, kiu nomiĝas sunsistemo. Ĉar la suno estas la patro de ĉiuj planedoj, la tuta grupo nomiĝas suna sistemo. Dumnokte  vi  vidas milojn da  steloj en la  ĉielo.  Nur  kelkaj el ili estas planedoj  kaj fakte oni tute ne devas nomi ilin steloj. Ĉu vi povas distingi inter stelo kaj planedo?  La planedoj estas vere etaj kiel nia tero, kompare kun la steloj. Ili aspektas pli grandaj en la ĉielo pro tio ke  ili estas apud ni. Luno, kiu estas vere ja bebo, aspektas tiel granda, ĉar ĝi estas tre proksima al ni. La vera rimedo distingi la stelojn el planedoj estas rimarki, ĉu ili trembrilas aŭ ne. La steloj trembrilas, sed ne la planedoj. La kialo estas, ke la planedoj brilas, ricevante lumon de nia suno. La planedoj aŭ la luno, kiujn ni vidas, videblas nur pro la sunbrilo sur ili. La realaj steloj similas al nia suno. Ili brilas pro tio ke ili estas tre varmaj kaj brulantaj. Nia suno mem  vere  estas  stelo;    ĝi  aspektas  pli  granda  ol  la  aliaj  pro  tio,  ke  ĝi  estas    la  plej proksima  el  inter  la  steloj.  Kaj  ni  vidas  ĝin  kiel    grandan  fajropilkon.    Do  nia  tero apartenas al la familio de suno aŭ al la sunsistemo. Ni pensas, ke la tero estas tre granda kaj  ĝi  estas  ja  granda  kompare  kun  ni,  la  etuloj. Por  vojaĝi  de  unu  loko  al  alia,    per rapida vagonaro aŭ vaporŝipo oni bezonas semajnojn aŭ monatojn. Kvankam ĝi   ŝajnas al  ni  tiel  granda,  ĝi  estas  ĝuste  kiel  polvero,  flosanta  en  aero.  La  suno  estas  for  de  ni milionojn da mejloj kaj la steloj estas pli malproksimaj. Astronomiistoj, la homoj, kiuj studas pri astroj, diras al ni, ke antaŭ multega tempo la tero  kaj  ĉiuj  planedoj  estis  parto  de  la  suno.  La  suno  tiam,  kiel  nun,  estis  amaso  da flamanta aĵo, tro varma. Iel pecetoj de la suno disiĝis kaj impete flugis en aeron. Sed ili ne povis tute deteni sin el la influo de sia patro, la suno. Tio estis kvazaŭ ekzistas ŝnurego ligita al ili  kaj  ili ankoraŭ rondiras ĉirkaŭ la suno. Tiu stranga forto, kiun mi komparis kun ŝnurego, estas io, kiu altiras malgrandajn aĵojn al la granda. Tio estas la forto, per kiu ĉio emas fali pro sia pezo surteren. La tero estante la plej granda en nia ĉirkaŭaĵo,  ĝi altiras tiamaniere ankaŭ nia tero  impete forflugis el la suno. Ankaŭ la tero estis  varmega kun tro varma gaso kaj aero ĉirkaŭ si, sed ĝi estis multe pli malgranda ol la suno, do ĝi komencis malvarmiĝi rapide. Ankaŭ la suno  malplivarmiĝas, sed tio postulos milionojn da jaroj  por  entute  malvarmiĝi.  La  tero  bezonis  pli  mallongan  tempon  por  malvarmiĝi. Kompreneble, kiam ĝi estis tre varma neniu povis loĝi en ĝi, nek homo, nek besto kaj nekarbo. Ĉio estis forbrulanta tiam.

Bildo  2 La suna sistemo

Ĝi kiel peceto da suno forimpetis  kaj formis la teron, kaj same iometo da tero for  impetis kaj fariĝis luno.  Multaj homoj pensas, ke kiam la luno elvenis el la tero granda  kavo formigis, kiu estas nun la Pacifika Oceano inter Ameriko kaj Japanujo. Do,  la  tero  komencis  malvarmiĝi.    Tio  postulis  longan  tempon.  Iom  post  iom  la surfaco de  la tero iĝis  pli malvarma dum la interno ankoraŭ restas tre varma. Eĉ nun se vi  irus sub karbominejon,  ju pli profunde vi irus des pli da varmo vi sentus. Se vi povus iri sufiĉe profunde, eble vi trovus la teron ruĝe varma. Ankaŭ la luno komencis malvarmiĝi kaj  ĝi,  estante  pli  malgranda  ol  la  tero,  malvarmiĝis  pli  rapide  ol  la  tero.  Ĝi  aspektas ĉarme  malvarma,  ĉu  ne?    Ĝi  nomiĝas  “malvarma  luno”.  Verŝajne  ĝi  estas  plena  de glaciejoj  kaj  neĝokampoj.    Kiam  la  tero  malvarmiĝis  ĉiuj  akvovaporoj  en  la  aero kondensiĝis al akvo kaj eble falis kiel pluvo. Eble tiam pluvis abunde kaj  akvo plenigis la grandegajn kavojn de la tero kaj formis la grandajn oceanojn kaj marojn.   Same  kiel la tero  pli malvarmiĝis, ankaŭ la oceanoj  pli malvarmiĝis kaj tio fariĝis favora, por ke estaĵoj ekzistu  sur  la  tersurfaco  kaj  en  la  maro.  Ni  diskutos  pri  la  komenco  de  la  frua  vivo en sekvonta letero. 

 

4  LA UNUA ESTAĴO

Ni vidis en nia lasta letero, ke dum longa tempo la tero estis certe tro varma  por ke iu estaĵo povas loĝi sur ĝi.  Kiam la vivo ekis, kiuj estis la unuaj estaĵoj sur la tero?  Tio estas  tre  interesa  demando,  sed  same  ĝi  estas  tre  malfacile  respondebla.  Unue  ni konsideru,  kio  estas  la  vivo. Eble  vi  diros,  ke  homoj  estas  la  vivaj  estaĵoj  kaj    same  la bestoj.  Kio  pri  la  arboj,  arbedoj,  floroj  kaj  legomoj?  Certe  ankaŭ  tiuj  estas  vivaĵoj.    Ili kreskas,  trinkas  akvon,  kaj  spiras  aeron,  kaj  mortas.  La  ĉefa  diferenco  inter  arboj  kaj bestoj estas, ke la arboj ne moviĝas ien. Se vi memoras mi montris al vi kelkajn plantojn en  “Kew  Gardens[9]”  en  Londono.  Tiuj  plantoj,  orkido  kaj  kruĉplanto[10]  efektive manĝas muŝojn. Estas kelkaj bestoj kiel spongo, kiu loĝas ĉe la fundo de la maro kaj ne translokas sin. Estas iafoje tre malfacile diri, kio estas besto, kaj kio estas planto. Kiam vi studos botanikon, la sciencon, kiu traktas pri plantoj, aŭ zoologion, la sciencon, kiu traktas pri bestoj, vi vidos tiujn strangaĵojn, kiuj estas nek plene besto nek plene planto. Oni  diras  al mi, ke ŝtonoj  kaj rokoj  havas  ian vivon  kaj ke ili sentas  ian doloron. Tamen estas tre malfacile vidi tion. Eble vi memoras tiun sinjoron, kiu venis al Ĝenevo por  renkonti  nin.  Lia  nomo  estas  Sir  Jagadish  Bose[11].  Li  montris  per sia  eksperimento, ke planto havas multe da vivsignoj kaj li pensas, ke eĉ la ŝtono havas iom da viveco. Do vi vidas, ke estas ne facile diri, kio estas viva kaj kio estas neviva. Sed ni nun forlasu la ŝtonojn, kaj konsideru nur plantojn kaj bestojn. Ni nun havas vastan nombron da estaĵoj.  Ili estas diversspecaj, viroj kaj virinoj el kiuj  iuj estas inteligentaj kaj iuj estas stultaj. Inter la bestoj vi vidas kelkajn, kiuj estas lertaj kiel elefanto, simio aŭ formiko. Vi trovas ankaŭ bestojn, kiuj estas tre stultaj. Ĉe la malsupro de tiu vico vi trovas spongojn, fiŝojn, ĵeleosimilajn bestojn kaj aliajn, kiuj estas duone bestoj kaj duone plantoj. Ni devas esplori, ĉu ĉiuj bestoj subite ekaperis unuope kaj samtempe aŭ iom post iom,  unu  post  la  alia.  Kiel  ni  povas  eltrovi  tion?  Ni  ne  havas  normalajn  librojn  de  tiu antikva tempo. Ĉu nia libro de naturo helpus nin? Ni ja posedas ĝin. Ni trovas la ostojn de bestoj en malnovaj rokoj. Tio  ĉi nomiĝas foŝilioj kaj se ni trovas ilin, ni povas diri, kiam la rokoj formiĝis. Antaŭ tre tre longa tempo, la bestoj, kies ostojn ni jam trovis, estis certe vivantaj.  Vi  vidis  tiajn  fosiliojn,  grandajn  kaj  malgrandajn,  en  la  muzeo  en  Suda Kensington en Londono. Kiam  besto  mortas,  ĝiaj  karnecaj  partoj  forputras  tre rapide  dum  ĝiaj  ostoj restas dum longa tempo. Kaj tiuj trovitaj ostoj ion diras pri tiu tempo malproksima. Sed pensu pri besto kiel meduzo, kiu ne havas oston. Ĝi forlasas nenion post sia morto.  

Bildo  3  Fosilio

Kiam ni zorge ekzamenas la rokojn kaj ĉiujn malnovajn fosiliostojn, ni povas vidi, ke diverstipaj  bestoj  loĝis  diverstempe.  Ili  ĉiuj  ne  venis  unuope  el  iu  loko.  Unue  venis  la simplaj  bestoj  kun  ŝeloj,  ekzemple  la  konkuloj.  La  belaj  konkoj,  kiujn  vi  kolektas  ĉe  la marbordo,  estas  la  ostaj  kovraĵoj  de  mortintaj  bestoj.  Poste  ni  trovas  pli  komplikajn bestojn,  serpentojn  kaj  grandegajn  bestojn,    pli  grandajn  ol  la  elefantoj,  kiuj  estas troveblaj hodiaŭ. Plej laste ni trovas la restaĵojn de antikvaj homoj. Do ŝajnas, ke estas ia ordo en la aperado de bestoj, unue la plej simplaj bestoj aperis,  post tiu tempo aperis la pli  supertipaj, kiuj pli kaj pli malsimpliĝis kaj poste aperis la plej altranga besto: la homo. Kiamaniere  la  simpla  spongo    meduzo  evoluis,  ŝanĝiĝis,  kaj  plibonigis  sin  tiom grandmezure, estas io tre interesa por studi, kaj verŝajne iun tagon mi diros al vi ion pri ĝi. Sed nun ni komencas paroli pri la unuaj estaĵoj. Eble kiam la tero malvarmiĝis  venis la unuaj estaĵoj, kiuj estis supozeble molaj ĵeleosimilaj aĵoj sen ŝeloj aŭ ostoj kaj loĝantaj en la maro. Ni ne trovas fosilion aŭ restaĵojn de ili, ĉar ili ne havis ostojn. Do ni devas iom konjekti. Eĉ hodiaŭ troviĝas multaj tiaj ĵeleosimilaj substancoj en la maro. Ili estas rondaj tamen iliaj figuroj daŭre ŝanĝiĝas  ĉar ili ne havas oston aŭ konkon. Ili estas iom similaj al  la  subaj bildoj: Vi rimarkos la makuleton  ĉe ĝia  centro. Ĝi nomiĝas nukleo  kaj ĝi estas kvazaŭ  ĝia  koro. Tiuj  bestoj    kiel  ajn  ili  nomiĝas,  havas  kuriozan  povon  dividiĝi    t.e.

 

Bildo  4 Amebo

duobligi sin. Ili unue komencas fariĝi mallarĝa ĉe iu loko kaj tiel daŭrigas ĝis rompiĝo al du ĵeleosimilaj aĵoj  kaj  ambaŭ fariĝas simila al la originalo. La unua estaĵo sur nia tero certe estis io tia. Kia simpla kaj humila reprezentanto de la vivo estis tio! En la tuta mondo neniu estis pli bona aŭ pli alta tiam. La realaj bestoj ne jam  venis  kaj  homo  devis  atendi    milionojn  da  jaroj.  Marherboj,  konkuloj  kaj  kraboj  kaj vermoj  sekvis la ĵeleosimilajn aĵojn. Tiam venis la fiŝoj. Ni scias  multe pri ili  ĉar ili havas malmolajn  ostojn  kaj  ŝelojn  kaj  ili  postlasis  ilin  por  niaj  studoj,  tiom  longe  post  ilia ekzistado. La konkoj estis forlasitaj en la koto sur la marbordo. Ili estis kovritaj per freŝaj kotoj  kaj  sabloj  kaj  do  estis  zorge  konservitaj.  La  kotoj  malmoliĝis  kaŭze  de  pezo  kaj premo de amaso da sablo kaj koto sur ili. Ili fariĝis tiel malmolaj, ke ili transformis sin al roko. En tiu maniero la rokoj formiĝis ĉe la fundo de la maro. La tertremo aŭ alia kaŭzo elportas la rokojn de sub la maro kaj ili fariĝas seka grundo. Tiam la seka grundo estas ellavita de la riveroj kaj pluvoj kaj ŝeloj kaŝitaj tra la epokoj elvenas. Tiel ni trovas la ŝelojn kaj fosiliojn kaj studinte ilin ni eltrovas, kia estis nia tero dum tiu fora tempo, kiam homoj eĉ ne vivis. Ni  konsideros  en  mia    sekvonta  letero,    kiel  tiuj  simplaj  bestoj  evoluis  kaj fariĝis la nunaj bestoj. 

[9]  Temas pri la Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj Kew [Kju] en Londono, normale konataj kiel Kew Gardens, Ĝardenoj Kju.

[10 ] Karnovora planto,  kiu aspektas kiel kruĉo. La kruĉo  estas  plena de glueca  suko, kiu altiras insektojn  nur por kapti ilin. Tiam la  planto manĝas la insekton.

[11 ] Fizikisto kaj botanikisto el Barato, kiu sukcesis sendi radiosignalon en

 

5  LA BESTOJ APERIS

Ni jam vidis, ke la unua vivsigno sur la tero estis la simplaj etaj marbestoj kaj akvo plantoj.  Ili  povis  vivi  nur  en  akvo  kaj  se  ili  elakviĝis,  ili  sekiĝis  kaj  devis  morti.  Same kiam  la nunaj meduzoj albordiĝas  ili sekiĝas kaj mortas sur la marbordo. Sed dum tiu tempo  abundis  akvo  kaj  marĉejoj  pli  multe  ol  ni  trovas  hodiaŭ.  Nun  la  marbestoj,  kiuj havas iom pli fortikan haŭton povas resti pli longe ol la aliaj sur seka tero, ĉar ili ne baldaŭ elsekiĝas.  Do,  kiam  la  la  tero  sekiĝis,  la  molaj  meduzoj  kaj  aliaj  simplaj  bestoj malplinombriĝis,  ĉar  ili  ne  povis  elteni  la  sekan  teron  kaj  tiuj,  kiuj  havis malmolajn    kovraĵojn  pligrandiĝis  iom  post  iom.  Tio  estas  tre  interesa  kaj  rimarkinda fenomeno. Tio signifas, ke bestoj adaptiĝas al la ĉirkaŭaĵo. Vi vidis en la muzeo en Suda Kesington, kiel birdoj kaj bestoj en malvarma lando blankiĝas dum vintro, kiam abundas neĝoj. En tropikaj landoj, kie troviĝas multaj verdaj vegetaĵoj kaj arboj ili fariĝas verdaj aŭ de aliaj helaj koloraj  t.e., ili adaptas sin al siaj ĉirkaŭaĵoj. Ili ŝanĝas siajn kolorojn por sin protekti kontraŭ malamikoj. Kompreneble, oni ne povas vidi ilin facile se ili havas koloron similan  al  la  ĉirkaŭaĵo.  Kreskas  al  ili  haroj  en  malvarmaj  landoj  por  protekti    ilin  de malvarmo.  Tigro  havas  flavan  koloron  kun  nigraj  strioj.  Tio  aspektas  kiel  sunradioj venantaj tra arboj de ĝangalo. Tigroj estas malfacile videblaj en densa ĝangalo.

 

Bildo   5            Dinosaŭroj

Tiu  ĉi  interesa  fenomeno,  ke  besto  provas  adaptiĝi  al  la  ĉirkaŭaĵo,  estas  tre konsiderinda, kvankam ne ĉiuj bestoj povis sin ŝanĝi  tiel. Tiuj,  kiuj povis  sin  ŝanĝi   kaj alĝustigi  sin  havis  tre  bonan  ŝancon  por  vivi,  kaj  multnombriĝi.  Tiu  fenomeno  klarigas multajn  aferojn.  La  simplaj  bestoj  iom  post  iom  evoluis  al  altklasaj  bestoj  kaj  eble  post milionoj da jaroj ekaperis la homo. Ni ne povas palpi la ŝanĝadon ĉirkaŭ ni, ĉar ĝi estas tro  malrapida  kaj  nia  vivo  estas  mallonga.  Sed  la  naturo  plulaboras  por  ŝanĝi  sin  kaj pliboniĝi. Ĝi neniam haltas aŭ ripozas. Nun  vi  memoras,  ke  la  tero  malvarmiĝis  kaj  sekiĝis  iom  post  iom.  Kiam  la  tero malvarmiĝis la klimato ŝanĝiĝis, ankaŭ la bestoj ŝanĝiĝis, kaj novtipaj bestoj aperis. Unue ni havis nur simplajn  marbestojn kaj poste la malsimplajn marbestojn. Post kiam la sekaj teroj pligrandiĝis, alvenis la bestoj, kiuj loĝis kaj en grundo kaj en akvo, iom simile al la nunaj krokodiloj kaj ranoj. Sekve de tio venis bestoj loĝantaj tute en la grundo kaj post tio venis la birdoj, kiuj povas flugi en aero. Mi  jam  menciis    la  ranon.  Estas  tre  interese  studi  ĝin.  En  sia  vivdaŭro  ĝi  unue aspektis  kiel  akvobesto, kaj iom post iom ĝi ŝanĝiĝis al surtera besto. Rano estis unue kiel fiŝo, sed poste fariĝis surtera besto kaj spiris per pulmo. Dum tiu frua tempo, kiam la vivo komenciĝis sur la tero, abundis grandegaj arboj. La tero estis certe marĉa, kovrita per densaj ĝangaloj. Poste tiuj arboj enteriĝis plejparte pro la premo de rokoj kaj kotoj. Ĝi poste ŝanĝiĝis malrapide al karbo. Vi scias, ke ni kolektas karbon  el  la  fundo  de  minejoj.  La  karbominejo  estas  fakte  la  tombejo  de  arbegoj  de antikvaj  tempoj. Grandaj  serpentoj,  lacertoj  kaj  krokodiloj  estis  inter  la  unuaj  terbestoj. Kelkaj  el  ili  estis  cent  futojn[12]  longaj.  Imagu  la  serpenton    lacerton  longa  je  cent futoj!   Ĉu vi memoras pri la fosilioj de tiuj grandegaj brutoj en la muzeo de Londono? Poste  venis la bestoj, tre  similaj al la bestoj,  kiujn ni  vidas hodiaŭ. Oni nomas ilin mamuloj ĉar ili donas lakton al siaj idoj. Ankaŭ ili estis  pli grandaj ol la nunaj.  La mamulo, kiu similas al la homo, estas la simio aŭ precize la senvosta simio.  Pro tio oni pensas, ke homo devenas de simio. Tio signifas, ke kiel ĉiuj bestoj adaptadis sin al la ĉirkaŭaĵo, ili ade  plibonigis  sin.  Do,  unue  homo  estis  nur  pli  bona  simio.  Kompreneble,  homoj  ade pliboniĝis aŭ naturo ilin plibonigis kaj nun ni ne povas pensi pri nia finfarado. Homo nun taksas sin tute malsama al la aliaj bestoj. Estas tamen bone imagi, ke ni estas la kuzoj de simioj, kaj mi timetas, multaj el ni kondutas kiel simioj eĉ nun!

                              Bildo 6            Skeleto de Dinosaŭro

[12] Futo estas mezuro de longeco egala al proksimume triono de metro.

 

6  APERO DE LA HOMO

En nia lasta letero ni vidis kiel vivo en simpla formo aperis sur la tero kaj tra milionoj da jaroj  iom post iom ĝi evoluis  kaj fariĝis tia,   kia ĝi estas nun. Ni rimarkis ankaŭ tre gravan  kaj interesan regulon  en la evoluo de  vivo, bestoj  ĉiam provas  sin adapti al la ĉirkaŭaĵo.  Tion  provante,  ili  akiris  multajn  novajn  kvalitojn  kaj  fariĝis  altklasaj  kaj malsimplaj  bestoj.  Ni  povas  rigardi  tiun  ŝanĝon  diversmaniere.  Ekzemple,  bestoj  estis unue senostaj, sed kiam ili ne povis elteni la tiaman klimaton, evoluigis al si la ostojn. La unua osto, kiu  evoluis, estis la spino. Do ni enklasigas la bestojn al ostaj kaj senostaj. La homoj kaj bestoj, kiujn ni vidas ĉirkaŭ ni estas ostaj. Vi vidas   simplajn bestojn kiel fiŝojn, kiuj demetas ovojn kaj  forlasas ilin. Ili demetas milojn da ovoj,  sed ne prizorgas  ilin.  La  patrino  neniam  pensas  pri  siaj  idoj. Ŝi  simple forlasas la ovojn kaj neniam revenas al ili. Ĉar fiŝoj ne prizorgas la ovojn,  plejparto de la ovoj mortas  kaj el malmulto da ili elkoviĝas  fiŝoj. Ĉu tio ne estas terura perdo? Kiam ni rigardas supren kaj ekzamenas la altklasajn bestojn, ni vidas, ke ili ne havas  multe da ovoj,  sed ili prizorgas ilin pli bone. Ankaŭ la kokino  demetas ovojn, sed ŝi sidas sur ili kaj elkovas ilin kaj kiam la etaj kokidoj elvenas ŝi manĝigas ilin dum iom da tempo. Kiam ili elkreskas la patrino ne plu prizorgas multe. Okazis grandaj ŝanĝiĝoj ĉe la  altklasaj bestoj, la mamuloj, pri  kiu mi iom diris en mia lasta letero. Tiuj bestoj ne demetas ovojn, sed la patrino enmetas la ovojn en sian ventron kaj naskas plene evoluintan idon, kiel hundoj, katoj aŭ kunikloj. Poste la patrino  suĉigas mamon aŭ donas lakton al sia ido. La patrino tiel vartas la idon plimulte. Eĉ tie ĉi vi vidos multe da malsparo. Post kelkaj monatoj kunikla patrino akuŝas  multe da idoj, kaj multaj el ili mortas, sed pli altklasaj bestoj kiel elefanto akuŝas po unu idon kaj vartas ĝin pli bone.Do, vi vidas, ke  besto plene evoluinta ne demetas ovojn, sed akuŝas fortikan idon similan  al  si  mem,  tamen  eta  en  amplekso.  Altklasaj  bestoj  kutime  akuŝas  unu  idon ĉiufoje.  Vi  rimarkas  ankaŭ  tion,  ke  altklasaj  bestoj  havas  ioman  karecon  por  siaj  idoj. Homo  estas  la  plej  altklasa  besto  kaj  do  vi  vidas,  ke  patro  kaj  patrino  amas  kaj  multe prizorgas siajn infanojn.Tiumaniere homo certe evoluis el subklasaj bestoj. Eble la unuaj homoj ne similis al la homoj hodiaŭaj. Ili certe estis duonsimioj kaj duonhomoj loĝantaj preskaŭ kiel  simioj. Ĉu  vi  memoras  nian  akompananton,  kiam  ni  iris  por  renkonti  profesoron  ĉe Hajdelbergo[13] en Germanujo? Li montris al ni breton en muzeo, plenan de fosilioj kaj speciale  de  malnovaj  kranioj,    kiujn  li  metis,  post  zorga  enŝlosado,  en  skatolon. Supozeble la kranioj apartenas al la plej antikvaj homoj. Ni simple nomas ilin Hajdelbergaj homoj  pro  tio,  ke  la  kranioj  troviĝis  enterigitaj  apud  Heajdelbergo.  Tamen  dum  tiu tempo    Hajdelbergo    ĝenerale  urboj  ne  ekzistis.  Homoj  tiam  vagadis    kaj  konstatis severan malvarmon. Tiu ĉi tempo estis glaciepoko ĉar la plej parto de la tero estis kovrita de  neĝo.  La  glaciejoj,  kiuj  nun  ekzistas  apud  Norda Poluso  venis rekte  ĝis  la  sudo  de Anglujo kaj Germanujo.Homoj  tiam  certe  konstatis  grandan  malfacilaĵon  vivteni  sin  kaj  ili  certe  havis malbonan  tempon.  Ili  certe  provis  loĝi  tie,  kie  ne  estis  glaciejo.  Ni  estas  infomitaj  de sciencistoj,  ke la Mediteraneo tute ne estis tiam maro,  sed unu aŭ du lagoj. Ankaŭ  la Ruĝa Maro ne ekzistis. Ĉiuj tiuj lokoj estis teroj. Eble la pli granda parto de Barato estis insulo kaj maro etendiĝis ĝis Panĝabo[14] kaj aliaj  najbaraj lokoj. Imagu la tutan sudan Baraton kaj mezan Baraton kiel unu grandan insulon en la oceano dise de Himalajo.  Vi devus tiam iri al Masurio parte per vaporŝipo.Kiam ekaperis la homoj ili estis certe ĉirkaŭataj de grandaj bestoj kaj ili vivis en timo de ilia atako. Hodiaŭ la homo estas la mastro de la mondo kaj devigas la bestojn fari, kionli volas.Li  dresis  iujn,  kiel  ĉevalojn,  bovojn,  elefantojn,  hundojn,  katojn,  kaj  multajn  aliajn,  limanĝis  kelkajn  kaj  iujn  li  pafmortigis  por  amuzo.  Sed  dum  tiuj  fruaj  tagoj,  li  ne  estis mastro, sed  mem estis la bedaŭrinda ĉasito, forfuĝanta de grandaj bestoj. Iom post iom li suprentiris sin kaj iĝis pli kaj pli potenca ĝis kiam li fariĝis la plej potenca el ĉiuj bestoj.Sed kiamaniere li faris tion? Ne per korpa forto, ĉar elefano estas multe pli forta ol li. Ili faris tion per intelekto kaj cerboforto.Ni  povas  esplori  tiun  kreskadon  de  homa  intelekto  ekde  la  plej  frua  tempo  ĝis hodiaŭ. Fakte estas la intelekto, kiu apartigas homon de aliaj bestoj. Praktike, ne ekzistas diferenco inter homo sen intelekto kaj besto. Verŝajne,  la  unua  granda  eltrovo,  kiun  homo  faris,  estas  la  fajro.  Nun  ni  bruligas fajron  per  alumeto,  sed  kompreneble,  la  alumeto  estas  nuntempa  aĵo.  Dum  malnova tempo  oni  bruligis  fajron  frotante  du  silikojn  inter  si,  ĝis  la  fajrero  elvenis  kaj  tiu  fajrero flamigis pecon de seka pajlo aŭ ion ajn sekan. Fajro iafoje ekbrulis al si mem en arbaro, eble per interfrotado de silikoj aŭ aliaj aĵoj. La besto ne estis sufiĉe inteligenta por lerni ion  e tiu fenomeno, sed la homo estas inteligenta. Li observis  la uzon  de fajro. Tio varmigis lin en  vintro,  kaj fortimigis  liajn malamikojn, la grandajn bestojn. Unue  kiam ajn okazis fajro, viroj kaj virinoj klopodis konservi ĝin ĵetinte sekajn foliojn  sur  ĝin. Ili ne volis, ke ĝi estingiĝu.  Iom  post  iom  ili  certe  vidis,  ke  ili  mem  povas  produkti  fajreron  kaj fajron,  frotante silikoj inter ili.  Tio estis granda eltrovo  kaj tio donis al ili forton super aliaj bestoj. La homo estis tiam  sur la bona vojo por esti la mastro de la mondo

 ____________________________

[13] Hajdelbergo [Heidelberg en la germana] estas pentrinda urbo apud la rivero Neckar [Nekar].Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj.

[14 ] Parto de Barato kaj Pakistano. La regiono estis dividita en 1947. La orienta parto estas en Barato kaj la okcidenta parto estas en Pakistano. Plejmulto de  siĥoj loĝas tie.

 

7  LA FRUAJ HOMOJ

Ni  vidas  en  nia  lasta  letero,  ke  la  ĉefa  diferenco  inter  homo  kaj  aliaj  bestoj  estis  la intelekto. Tiu ĉi intelekto faris lin pli lerta kaj pli forta ol la grandegaj bestoj, alimaniere ili povus lin detrui. Ju pli kreskis la homa intelekto des pli kreskis lia potenco. Komence, la homo ne havis specialan armilon por venki  siajn malamikojn. Li nur povis ĵeti ŝtonojn al ili.  Poste  li  faris  ŝtonhakilojn,  lancojn,  kaj  multajn  aliajn  ilojn  inkluzive  fajnajn  ŝtonajn kudrilojn.  Ni  vidis  multajn  tiajn  ŝtonajn  armilojn  en  la  muzeo  en  Suda  Kensington  kaj en muzeo en Ĝenevo. La  neĝepoko,  pri  kiu  mi  iom  diris  en  mia  lasta  letero,  finiĝis  iom  post  iom  kaj  la glaciejoj  malaperis  el  centra  Eŭropo  kaj  Azio.  Kiam  komenciĝis  plivarmiĝi  la  homoj dismigris. En tiu tempo ne ekzistis domo aŭ iu konstruaĵo. La homo loĝis en grotoj. Ne ekzistis  terkulturado  t.e.  laborado  en  kampo.  La  homoj  manĝis  fruktojn,  nuksojn,  kaj bestojn,  kiujn  ili  ĉasmortigis.  Ili  ne  havis  panon    rizon,  ĉar  ili  produktis  nenion  sur kampo.  Ili  ne  sciis  kiel  kuiri,  eble  ili  povis  nur  rosti  viandon  sur  granda  fajro,  kiun  ili konservis. Ili ne havis kuiran ujon, vazon aŭ paton. Unu  afero  estas  tre  kurioza.  Tiuj  ĉi  ŝovaĝaj  homoj  sciis  kiel  desegni.  Tamen  ili  ne havis paperon aŭ krajonon aŭ penikon. Ili havis nur ŝtonajn ilojn aŭ pintan ŝtonan ilon. Per  tiu  ilo  ili  skrapis    desegnis  bestojn  sur  la  muroj  de  la  grotoj.  Kelkaj    el  iliaj desegnaĵoj  estas ja bonaj, sed  ili estas preskaŭ profiloj. Vi scias, ke estas facile desegni kaj  kutime  la  knaboj  desegnas  tiel.  La  grotoj  certe  estis  mallumaj  kaj  ili  uzis  iaspecajn simplajn lampojn.

 

                                 Bildo  7        Homa evoluo

Tiuj homoj, pri kiu mi jam skribis, nomiĝas paleolitikaj[15] homoj  homoj de la malnova ŝtonepoko. La periodo nomiĝas ŝtonepoko ĉar tiam la homoj faris siajn ilojn el ŝtono.  Ili  ne  sciis  kiel  uzi  la  metalojn.  Hodiaŭ  la  plej  parto  de  niaj  aĵoj  estas  faritaj  el metaloj,  speciale  el  fero. Sed  fero    bronzo  estis  nekonataj  al  ili,  kaj  do  la  ŝtono,  kiu  estas  tre malfacile prilaborebla, estis uzata. Antaŭ ol la ŝtonepoko finiĝis, la klimato de la mondo ŝanĝiĝis multe kaj plivarmiĝis. La glaciejoj retiriĝis plej malproksimen en la Arktan Maron kaj grandaj arbaroj elkreskis en centra Azio kaj en tiuj homoj apartenis al la ŝtonepoko. Sed ĝi estas posta ŝtonepoko. Ili nomiĝas neolitikaj[16] homoj aŭ Eŭropo. Ni trovas novan homaron loĝanta

                                 Bildo 8   Kava pentraĵo

n en tiu arbaro. Tiu popolo estis pli inteligenta laŭ diversaj aspektoj ol la paleolitikaj homoj, pri kiu mi ĵus skribis. Sed ankaŭ ili  faris siajn ilojn el ŝtono. Ankaŭ homoj de nova ŝtonepoko.Ekzamenante  la  novŝtonajn  homojn    ni  trovas,  ke  ili  progresis  grandmezure.  La  inteligento de homo antaŭenigis sin tre rapide kompare kun la aliaj bestoj. Tiuj novŝtonajhomoj faris la grandan eltrovon de terkultivado. Ili komencis kultivi la teron kaj kreskigis  siajn manĝaĵojn tie. Tio estis grava afero por ili. Ili nun trovas siajn manĝaĵojn pli facileanstataŭ sin okupi la tutan tagon per ĉasado de bestoj. Ili trovis pli da libertempo kaj pli da tempo por ripozi kaj pensi, kaj ju pli da libertempo ili havis des pli da progreso ili faris, por eltrovi novajn aĵojn  kaj metodojn. Ili komencis fari argilajn potojn kaj helpe de tiuj potoj ili komencis kuiri siajn manĝaĵojn. La ŝtonaj ilaroj fariĝis pli bonaj kaj estis bele poluritaj. Ili sciis dresi bestojn kiel bovon, hundon, ŝafon kaj kapron. Krome ili povis teksi. Ili loĝadis en domoj aŭ en kabanoj. Tiuj kabanoj  estis ofte konstruitaj en la mezo de lagoj,  por  ke  ŝovaĝaj  bestoj    aliaj  homoj  ne  povu  tre  facile  ataki  ilin  tie. Tiuj  popoloj nomiĝas "lagloĝantoj". Eble vi miros, ke mi scias tiom pri tiuj popoloj. Kompreneble, ili ne skribis librojn, sed  jam diris al vi, ke la libroj, kie mi legis la rakonton pri tiuj homoj estas la grava libro de naturo. Estas malfacile legi ĝin. Oni bezonas multe da pacienco. Multaj homoj elspezis siajn vivojn provante  legi tiun libron, kaj ili kolektis multajn fosiliojn  kaj aliaj reastaĵojn de tiu  malova  tempo.  Tiuj  fosilioj  estis  kolektataj  grandnombre  en  grandaj  muzeoj  kaj  ni povas  vidi  tie  la  bonajn  kaj  poluritajn  hakilojn,  potojn,  ŝtonajn  sagojn,  kaj  kudrilojn  kaj multajn  aliajn  aĵojn,  faritajn  de  novŝtonaj  homoj.  Vi  jam  vidis  multajn  el  ili,  sed  eble  vi forgesis ilin. Se vi vidus ilin denove, vi povus kompreni bone. Oni havas tre bonan modelon de lagloĝado en la muzeo de Ĝenevo, mi memoras. Lignaj fostoj estis fiksitaj en la lago kaj ĉe la supro de ili, oni faris lignan podion. Sur la podio  la ligna  kabano  estis  konstruita,  kaj la tuta podio  estis  kunligita  al la grundo  per ponteto.  Tiuj novŝtonaj  homoj  vestis  sin per feloj  de bestoj  aŭ iafoje  per malnetaj linteksaĵoj. Lino estas planto, kiu havas bonan fibron por fari tolon.  Ankaŭ nun oni faras tolon el lino. Sed en tiu tempo la tolo estis certe tre akra. 

                                           Bildo 9            Lagoloĝejo

Tiuj homoj progresadis iom post iom bone kaj komencis fari ilojn el kupro kaj bronzo. Bronzo, kiel vi scias, estas la miksaĵo de kupro kaj zinko kaj estas pli malmola ol ambaŭ metaloj. Ili uzis ankaŭ oron kaj estis sufiĉe fieraj, ke ili povis fari ornamon el ĝi.Tiu popolo certe vivis ĉirkaŭ antaŭ dekmil (10 000) jaroj. Kompreneble, ni ne scias la precizan daton kaj tempon. Ĉio ĉi estas nur diveno. Vi rimarkos, ke ĝis nun, mi paroladas pri la periodo de antaŭ milionoj da jaroj. Ni nun iom post iom alproksimiĝos al nia nuna tempo. De la novŝtona homo ĝis la homo hodiaŭa, ne estas interrompo aŭ subita ŝanĝo.  Sed tamen ni  diferencas de ili. La ŝanĝado venis tre malrapide laŭ la ritmo de naturo. Evoluis diversaj rasoj kaj ĉiu raso iris laŭ sia propra vojo kaj vivis sian propran vivon. Ĉar la klimato estas diversa en la diversaj partoj de la mondo, la homoj devis adaptiĝi al ĝi kaj ili ŝanĝiĝis ege. Sed ni diskutos pri tio poste. 

                                       Bildo 9    Ŝtonaj armiloj

Pluan  vorton  mi  volas  diri  al  vi  hodiaŭ.  Ĉirkaŭ  la  fino  de  la  novŝtona  epoko,  tre granda katastrofo okazis al la homo. Mi jam diris al vi, ke en tiu tempo Mediteraneo[17] tute ne estis maro. Ekzistis tie nur kelkaj lagoj kaj en tiuj lagoj multaj homoj loĝis. Subite la  tero  apud  Ĝibraltaro[18],  inter  Eŭropo  kaj  Afriko,  estis  forlavita  kaj  la  akvo  de  la Atlantiko  fluis  en  la  malaltan  valon  de  Mediteraneo.  La  akvo  ade  fluis  kaj  plenigis  ĝin. Multaj viroj kaj virinoj loĝantaj apud aŭ sur la lagoj certe dronis. Ili ne povis eskapi ien. Tra centoj da mejloj estis nur akvo. La Atlantika oceano ade fluis ĝis kiam ĝi superverŝis la valon kaj naskiĝis Mediteraneo. Vi certe aŭdis kaj eble legis pri la Granda Inundo[19]. La Biblio[20] skribas pri ĝi kaj iuj el niaj sanskritaj libroj aludas ĝin. Verŝajne, tiu forta inundo plenigis la Mediteraneon. Ĝi  estis  tiel  terura  katastrofo,  ke  la  malmultaj  homoj,  kiuj  sukcesis  eskapi,  ne  forgesis paroli al siaj gefiloj pri ĝi kaj la gefiloj memoris ĝin kaj rakontis al siaj gefiloj kaj tiel la la rakonto transdoniĝis de generacio al generacio.  ___________________________________________________

[15] Ni uzos ambaŭ vortojn kun la sama signifo: 'paleolitika' kaj 'malnovŝtona'.

[16]Ni uzos ambaŭ vortojn kun l asama signifo: 'neolitika' kaj 'novŝtona'.

[17] Granda maro fermita inter Eǔropo kaj Afriko. Ĝi nun estas kunligita al la oceano Atlantiko per la ĝibraltara  markolo.

[18] Ĝibraltaro estas dependa teritorio de Britujo en Suda Eŭropo, kaj flug kaj marbazo ĉe la suda fino de Hispanujo ĉe la Ĝibraltara Markolo.

[19] Multaj antikvaj libroj menciis pri tio inkluzive de la Biblio, kiu parolas pri la inundo, en kiu latuta homaro escepte de Noao kaj lia familio mortis. La scienco ankaǔ mencias pri granda inundo,  okazinta antaǔ 5,33 milionoj da jaroj, kiam la akvo de Atlantiko fluis tra la nuna Ĝibraltaro kaj formiĝis Mediteraneo. La katastrofo daǔris dum du jaroj.

[20] Sankta religia libro de judoj kaj kristanoj.

 

8  KIEL DIVERSAJ RASOJ FORMIĜIS

Ni  diskutis  en  nia  lasta  letero  pri  novŝtonaj  homoj,  kiuj  loĝadis  plej  parte  en  lag loĝejoj. Ni vidis, ke ili jam progresis en diversaj kampoj. Ili eltovis terkultivadon kaj sciis kiel kuiri kaj dresi bestojn por sia uzo. Ĉio okazis antaŭ multmil jaroj, kaj ni ne multe scia  pri  ĝi.  Sed  eble  la  plejparto  de  rasoj  de  homo,  kiujn  ni  trovas  hodiaŭ  en  nia  mondo, devenis el tiuj novŝtonaj homoj. Kiel vi scias, ni havas nun blankan homon, flavan homon, kaj brunan kaj nigran. Sed fakte, ne estas facile dividi la homojn en tiujn kvar grupojn. La  rasoj  jam  intermiksiĝis  kaj  estas  malfacile  diri,  al  kiu  grupo  iu  apartenas.  La sciencistoj  mezuras  la  kapon  de  multaj  homoj  kaj  surbaze  de  tiu  mezurado,  ili  iafoje elkalkulas la rason. Troviĝas ankaŭ aliaj rimedoj por elkalkuli tion. Kiel  tiuj  diversaj  rasoj  aperis?  Se  ili  devenas  el  sama  popolo,  kial  ili  nun  tiel  diferencas inter si? Vi scias, ke germano estas tre malsama ol nigrulo. Unu estas blanka kaj alia estas nigra. La haroj de germanoj estas helaj kaj longaj dum nigrulo havas nigran, mallongan kaj buklan haron. Ĉino estas ja alia ol tiuj ambaŭ. Estas malfacile diri, kiam tiuj diversecoj ekaperis, tamen mi scias kelkajn kaŭzojn de tiu diverseco. Ni jam diskutis kiel la bestoj iom post iom ŝanĝiĝis kiam ili adaptadis sin al la ĉirkaŭaĵo. Eblas, ke germano kaj nigrulo devenis el diverstipaj homoj, tamen ili certe havis ian saman prapatron. Do la diferenco certe venis laŭ la proceso de adaptiĝo al la ĉirkaŭaĵo aŭ povas esti, ke iuj homoj kiel iuj bestoj povas sin adapti pli facile ol aliaj. Do, homo loĝanta en tre malvarma kaj  neĝa loko de la plej norda nordo, povis sin evoluigi  tiel,  ke  ili  havis  potencon  por  elteni  malvarmon.  La  eskimo,    nun  loĝas  en neĝkampo de la nordo kaj povas elteni malvarmegon. Eble ili mortos, se oni venigus ilin en varman landon kiel la nia. Ĉar ili estas apartigataj de la cetera mondo, kaj devas vivi tre rigoran vivon, ili ne povis lerni tiom, kiom la homoj de aliaj partoj de la mondo lernis. La homoj de Afriko aŭ loĝantaj apud ekvatoro, kie regas akra varmo, alkutimiĝas al tio kaj la granda varmigo de la suno faras ilian haŭton malhela. Vi scias, ke se vi restadas multe da tempo sub la suno ĉe marbordo aŭ similaj lokoj, vi iom nigriĝos aŭ estos pli bruna aŭ pli malhela ol vi estas kutime. Se kelkaj semajnoj da sunbaniĝo faras vin pli malhela, kiom malheliĝos la homoj, kiuj ĉiam devas resti sub la suno? Se por centoj da jaroj homoj loĝis en tre varmaj landoj, gefiloj, patroj kun siaj gefiloj, kaj gefiloj de  iliaj gefiloj, kaj tiel plu,  ili certe fariĝis pli kaj pli malhelaj, ĝis ili fariĝis preskaŭ nigraj. Vi vidis baratan terkultiviston laborantan en kampo sub la tagmeza suno. Li estas tro malriĉa   por havi sufiĉan veston. Li havas nur malmulton por surmeti. Lia tuta korpo estas malkaŝita al la suno kaj vivas tiel la tutan vivon. La situacio devigas lin esti malhela.Do ni  vidas, ke la haŭta koloro de homoj estas   la rezulto de la klimato, en kiu ili loĝas. Tio ne havas ian rilaton kun la kapableco, boneco aŭ beleco de homo. Blankulo, se li  daŭre  loĝus  en  varma  lando,  malheliĝus,   kondiĉe   ke  li  ne  ŝirmus  sin  de  suno  kaj varmo, loĝante sub tegmento kaj ventumilo. Vi scias, ke ni estas kaŝmiranoj kaj antaŭ pli ol 200 jaroj, niaj prapatroj loĝis en Kaŝmiro[21]. En Kaŝmiro ĉiuj inkluzive terkultivistojn kaj laboristojn estas blankaj.  La kaŭzo estas, ke la klimato de Kaŝmiro estas malvarma.Sed tiu ĉi kaŝmirano, kiam venas ĉe alian parton de Barato, kiu estas pli varma,  fariĝas pli malhela post kelkaj generacioj. Multaj el niaj amikoj de Kaŝmiro estas blankaj, kaj aliaj estas  malhelaj.  Ju  pli  longe  kaŝmira  familio  loĝas  en  la  varma  parto  de Barato  des  pli eblas ĝia malheliĝo. Do, klimato estas ĉefa kaŭzo de haŭta koloro. Tamen povas okazi, ke eĉ personoj loĝantaj en varma lando, ne laboras sub la suno, estante sufiĉe riĉaj por loĝi en domego kaj ili prizorgas sian koloron, do, ili ne fariĝos brunaj. La riĉaj familianoj, vivantaj tiel dum generacioj, povus plejparte eviti la efikon de klimato. Tamen ne labori kaj vivi el la laboro de aliaj ne estas io fierinda. En  Barato  vi  trovas,  ke  en  la  nordo,  en  Kaŝmiro  kaj  Panĝabo  la  popolo  estas kutime  helbruna.  Sed  kiam  vi  iras  suden  la  popolo  estas  pli  malhela.  En  Madraso (Ĉenajo)[22] kaj Srilanko, kiel vi vidis, la popolo estas sufiĉe malhela. Kompreneble vi povas diri, ke tio estas pro la klimato, ĉar ju pli suden vi iras des pli vi alproksimiĝas al la ekvatoro  kaj  des  pli  sperteblas  varmeco.  Tio  estas    certe  vero  kaj  la  ĉefa  kaŭzo  de diferenco  de  koloro  inter  homoj, loĝantaj  en  diversaj  partoj  de  Barato.  Ni  vidos  tamen poste, ke la diferenco de koloro estas pro la originaj diferencoj de la rasoj, kiuj venis al Barato. Dum la pasintaj epokoj multaj rasoj venis al Barato kaj kvankam ili longe strebis sin  apartigi,  ili  ne  povis  ne  miksiĝi  kun  aliaj.  Nun  estas  tre  malfacile  diri,  kiu  preciza baratano apartenas al kiu raso.

_________________________________________

[21] Plej norda provinco de Barato ĉe Himalajo. Parto de tiu provinco apartenas al Pakistano.

[22] La plej suda provinco de Barato. Nuntempe oni nomas ĝin Ĉenajo.

 

9  LA RASOJ KAJ LINGVOJ DE LA HOMARO

Nek ni povas diri en kiu mondparto la homo ekaperis, nek ni scias, kie ekaperis la unua homloĝejo. Verŝajne la homo aperis en diversaj partoj de la mondo pli malpli dum la sama tempo. Tamen povas esti, ke kiam la grandiozaj glaciejoj de la neĝepoko degelis, kaj  forsoviĝis  norden,  tiam  la  homoj  certe  loĝadis  en  pli  varmaj regionoj. Kiam  la  neĝo foriris, aperis vastaj stepoj, kiuj estis iom similaj al la tundro, kiun ni trovas nun en Siberio. Tie certe troviĝis herbokampo kaj homoj certe vagadis en ĝi, kiam ili bezonis herbon por sia  brutaro.  Tiu  popolo,  kiu  ne  havas  difinitan  lokon  por  loĝi  kaj  estas  ĉiam  vagantaj, havas la nomon “nomadoj”, tio estas vagantoj. Eĉ nun ni vidas nomadojn en multaj landoj, inkluzive la ciganojn de Barato. La homoj certe ekloĝadis apud la grandaj riveroj, ĉar la grundo ĉirkaŭ la riveroj estas tre riĉa  kaj bona por terkultivado. Troviĝis multe da akvo kaj estis facile produkti grenon en  tiuj  terenoj.  Do,  ni  supozas,  ke  en  Barato  homoj  ekloĝadis  apud  la  grandaj  riveroj Induso[23] kaj Gango[24]; en Mezopotamio apud la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato, kaj en Egiptujo apud la rivero Nilo kaj simile en Ĉinujo.

 

Bildo 10     Homaj rasoj

En Barato, la plej frua raso, pri kiu ni scias iom, estas la dravida  raso. Poste, kiel ni vidos, venis la arjoj,  kaj la mongoloj el la oriento. Eĉ nun la plejparto de la popolo loĝanta en  Suda  Barato  estas  la  prafiloj  de  la  dravidoj[25].  Ili  estas  pli  malhelaj  ol  la  nordaj popoloj, pro tio ke dravidoj loĝadas plej longe en Barato. La dravidoj estis tre progresintaj kaj  havis  sian  propran  lingvon    kaj  komercis  kun  aliaj  homoj.  Sed  ni  antaŭeniĝas  tro rapide. En  tiu  antikvaj  tagoj  nova  raso  evoluis  en  centra  kaj  okcidenta  Azio  kaj  orienta Eŭropo.  Ilia  nomo  estas  "arjoj".  Ĉar  la  sanskrita  lingvo  estas  unu  el  la  lingvoj  de  la arjoj,  tiu  sama  vorto “arja”   signifas  ĝentila  homo    altdevena  homo.  Ili  sin  taksis  tre nobelaj kaj altdevenaj! Ili estis evidente tiel fieraj kiel la nunaj popoloj. Vi scias, ke angloj  ja taksas sin  unuarangaj en la mondo kaj francoj estas same certaj, ke ili estas la plej bonaj homoj, tiel ankaŭ la germanoj kaj usonanoj kaj aliaj homoj. Tiuj arjoj    vagadis tra norda Azio  kaj Eŭropo  sur  la  vastaj  herbokampoj. Sed  kiam  ilia  nombro  kreskis  kaj  la klimato iĝis tre seka kaj la lando senherba, mankis sufiĉe da manĝaĵo por ĉies nutrado. Do ili devis  iri al alia parto de la mondo, por serĉi manĝaĵon. Ili dismigris tra Eŭropo kaj  venis en Baraton kaj Persujon kaj Mezopotamion .

Bildo 11      Frua migrado de homaro

Tial  ni  vidas,  ke  preskaŭ  ĉiuj  homoj  de  Eŭropo  ,  norda  Barato,  Persujo  kaj Mezopotamio, kvankam nun ili diferencas, multaj el ili devenis de la samaj prapatroj, la arjoj.  Kompreneble tio okazis antaŭ tre longa tempo kaj depost tiam okazis multaj aferoj, kaj  la  rasoj  intermiksiĝis.  Do  la  arjoj  estas  granda  praraso    de  la  popoloj  de  la  nuna  mondo.  La alia granda  raso estas  mongoloj.  Ili disvastiĝis  tra okcidenta  Azio,  Ĉinujo, Japanujo,  Tibeto,  Siamo  (Tajlando),  kaj Birmo.  Iafoje  oni nomas  ilin flava  raso kaj vi vidas, ke ili havas kutime altajn zigomojn kaj mallarĝajn okulojn. La popoloj de Afriko kaj aliaj lokoj estas nigruloj. Ili estas nek arjoj nek mongoloj kaj havas tre nigran haŭton. La popoloj de Arabujo kaj Palestino, la araboj kaj hebreoj, apartenas  al alia raso. Ĉiuj rasoj tra milionoj da jaroj dividis sin al multaj etaj rasoj  kaj iom miksiĝis,  sed ni ne ĝenu nin pri  tio. Grava kaj interesa rimedo por distingi diversajn rasojn estas  studi iliajn  lingvojn. Ĉiu raso originale havis sian propran lingvon, sed siatempe multaj lingvoj evoluis  el tiuj lingvoj. Sed ĉiuj lingvoj estas la idoj de unu gepatra lingvo kaj apartenas al la sama familio.  Ni  facile  povas  identigi  komunajn  vortojn  en  ĝi  kaj  vidi  rilaton  inter  la  diversaj lingvoj. Kiam la arjoj disvastiĝis tra Azio kaj Eŭropo ili ne plu povis daŭrigi la komunikadon inter si. En tiu tempo ne ekzistis fervojo aŭ telegrafo aŭ poŝto aŭ eĉ skribita libro. Do ĉiu grupo de arjoj komencis paroli la saman lingvon, tamen  laŭ sia propra maniero  kaj post

iom  da  tempo,  tio  fariĝis  tute  aparta  de  la  gepatra  lingvo  aŭ de  la  lingvo  de  la  kuzoj, loĝantaj en aliaj landoj.Pro tio ni nun vidas tiom da lingvoj en la mondo.  Pristudante tiujn lingvojn ni tamen vidas,  ke   kvankam la lingvoj estas nun pluraj, la originalaj lingvoj estas nur malmultaj. Ekzemple, kie ajn la arjoj iris, la lingvo apartenis al la arja familio. La sanskrita, la latina,greka, angla, franca, germana, itala   kaj aliaj lingvoj estas kuzoj kaj apartenas al la arja familio.  Multaj  el  niaj  barataj  lingvoj  kiel  la  hinda,  urdua,  bengala,  marata  kaj  guĝarata estas filoj de la sanskrita kaj do, ili apartenas al la arja familio. Alia  granda  lingva  familio  estas  la  ĉina  lingva  familio. Ĝi  enhavas  la  ĉinan,  birman, tibetan  kaj  siaman  lingvojn.  La  tria  grupo  estas  la  ŝemida  lingvaro,  kiu  inkluzivas  la araban kaj la hebrean. Kelkaj lingvoj kiel la turka kaj la japana ne estas en iu el tiuj tri grupoj. Kelkaj lingvoj de Suda Barato kiel la tamila, telegua, malaja kaj kanada same ne apartenas  al  tiuj  grupoj.  Tiuj  kvar  lingvoj  apartenas  al  dravida  familio  kaj  estas  tre malnovaj. 

_____________________________________

[23] Landparto ĉirkaǔ la rivero Sindu [Sindhu], kie disfloris antikva civilizo, tio estas Indus–Vala Civilizo.

[24] Longa rivero devenanta de la glaciejo Gongotri kaj fluanta ĝis la bengala golfo, rigardatakiel tre sankta al la hinduoj

[25] Dravidoj  estas civilizita praloĝantaro de suda Barato.

 

10 INTERRILATOJ  DE  LINGVOJ

Ni  jam  vidis  kiamaniere  la  arjoj  disvastiĝis  en  multajn  landojn.  Ili  kunportis  siajn lingvojn,  kie  ajn  ili  iris  kaj  en  kiu  ajn  stato  ĝi  estis.  Sed  diversaj  klimatoj  kaj  diversaj  kondiĉoj faris multajn diferencojn inter la lingvoj de diversaj grupoj de la arjoj. Ĉiu grupo ŝanĝadis  sian  lingvon  diversmaniere  laŭ  sia  nova  kutimo.  Ili  ne  povis  renkonti  aliajn grupojn loĝantajn en aliaj landoj, ĉar en tiu tempo vojaĝado estis tre malfacila. Ĉiu grupo estis malkunligita de aliaj. Se la popolo de alia lando lernis ion novan, ili ne povis informi pri tio al la popoloj de aliaj landoj. Do la ŝanĝo alvenis kaj post kelkaj generacioj la arjaj familioj malsimilis multe. Verŝajne, ili eĉ forgesis, ke ili apartenas al unu granda familio. El ilia ununura lingvo fariĝis diversaj, kiuj ŝajne malsimilis grandmezure unu de la alia. Kvankam iliaj lingvoj  ŝajnas malsimilaj, tamen ili havas multajn komunajn vortojn kaj similecojn.    nun,  post  milionoj  da  jaroj  ni  trovas  tiujn  komunajn  vortojn,  en  diversaj lingvoj kaj do ni povas diri, ke iam tiuj lingvoj estis samaj. Ni ekzanenu du tre ordinarajn kaj hejmajn vortojn kiel “patro”, kaj “patrino” (father kaj mother angle) En la hinda lingvo kaj  en  la  sanskrita  la  vortoj,  kiel  vi  scias,  estas  pitri  kaj  matri.    Tio estas pater kaj mater latine; pater kaj meter greke; vater kaj mutter, elparolu fator / mutor germane;  père kaj mère france,  kaj tiel same en multaj lingvoj. Ĉu ili ne aspektas simile? Ili  havas  parencan  similecon  kiel  kuzoj.  Tamen  multaj  vortoj  de  iu  lingvo  povas  esti prunteprenitaj de aliaj lingvoj. La hinda lingvo prunteprenis multajn vortojn el la angla kaj same  la angla  lingvo  prunteprenis  multon  el la hinda  lingvo. Sed father  kaj mother  ne povas esti prunteprenitaj. Ili ne estas novaj vortoj. Ĵus kiam homoj komencis paroli inter si,  certe  estis  la  vortoj  kiel  patro  kaj  patrino.  Do  ni  povas  diri,  ke  la  vortoj  ne  estas prunteprenitaj. Ili certe devenis el la sama prapatro, aŭ sama familio. Do el tio, ni vidas, ke  homoj  nun  loĝantaj  plej  malproksime  en  diversaj  landoj,  kaj  uzantaj  malsimilajn lingvojn, certe iam apartenis al sama granda familio. Vi  vidas kiel interesa estas la studado de lingvoj kaj kiom multe ĝi instruas al ni. Se vi scius tri aŭ kvar lingvojn, ne estus malfacile lerni pli da lingvoj. Vi vidos ankaŭ tion, ke plejparto el ni loĝantaj en diversaj landoj for  unu de la alia, apartenis al la sama popolo antaŭ longa tempo. Ekde tiam ni ŝanĝiĝis multe kaj multaj el ni jam forgesis pri nia malnova rilato. En ĉiu lando la popolo imagas, ke ili estas la plej bonaj  kaj inteligentaj  kaj aliaj ne estas tiel bonaj  kiel ili. La angloj pensas,  ke ili  kaj ilia lando estas la plej bonaj; la francoj estas tre fieraj pri Francujo kaj ĉio, kio estas franca; la germanoj kaj italoj pensas pri nenia malbono koncerne sian landon kaj multaj baratanoj imagas,  ke  Barato  estas  plej  nobla  en  la  mondo  pri  multaj  aferoj.  Tio  estas  tute malmodesta, se ĉiu taksas sian landon la plej bona. Sed vere ne troviĝas homo, kiu ne  havas ion bonan kaj ion malbonan en si. Simile ne estas lando, kiu  ne estas parte bona kaj  parte  malbona.  Ni  devas  akcepti  la  bonon  kie  ajn  ni  trovas  ĝin  kaj  devas  forlasi  la malbonon kie ajn ĝi ekzistas. Nin tamen pleje koncernas nia propra lando. Malfeliĉe nia lando  estas en malbona stato hodiaŭ kaj plejparto de nia popolo estas tre malriĉa kaj mizera. Ili ne havas plezuron en la vivo. Ni devas trovi rimedon  por ke ili fariĝu pli feliĉaj. Ni devas trovi, kio estas la bona parto en nia vojo kaj kutimo kaj ni devas konservi ĝin kaj ni devas forĵeti tion, kio estas malbona. Se ni trovus ion bonan en alia lando, ni devas akcepti ĝin. iel  baratano,  ni  devas  loĝi  en Barato  kaj  labori  por Barato.  Ni  devas  ne  forgesi, ke ni apartenas al granda mondfamilio kaj la popoloj loĝantaj en aliaj partoj de la mondo, malgraŭ ĉio, estas  niaj kuzoj. Estus bonege se la popoloj de la tuta mondo estus feliĉaj kaj kontentaj. Do ni devas klopodi fari la tutan mondon feliĉa loko por vivi.

 

11  KIO ESTAS CIVILIZO ?

Mi rakontos al vi pri la frua civilizo. Sed antaŭ ol fari tion, mi certe provos formi en vi ian ideon pri la signifo de civilizo. La vortaro diros al vi, ke “civilizi” signifas plibonigi, rafini kaj anstataŭigi ŝovaĝajan kutimojn per bonaj kutimoj kaj speciale ĝi aludas al la socio aŭal  la aro de homoj.  Vivi inter  ŝovaĝaj  kondiĉoj  por homoj,  kiam ili estis  iom pli bonaj ol  bestoj,  nomiĝas  barbareco.  Civilizo  estas  inverso  de ĝi. Ju pli fore ni estas  de tiu barbareco des pli civilizitaj ni estas.Sed kiel ni komprenus, ĉu iu homo aŭ socio estas barbara aŭ civilizita? Multaj homoj de Eŭropo pensas, ke ili estas tre civilizitaj, kaj azianoj estas tre barbaraj. Ĉu tio estas pro tio, ke la eŭropanoj surmetas multe pli da vestoj ol la azianoj aŭ afrikanoj? Sed la vestado dependas de la klimato. Homoj de malvarma klimato surmetas multe pli da vestoj ol tiuj de varma klimato. La homo kun pafilo estas pli forta ol senarmila homo, ĉu pro tio li estas tre civilizita? La homo, kiu estas malforta ne aŭdacas diri, ke li estas pli civilizita pro la timo, ke li povas esti mortpafita. Vi  scias,  ke  antaŭ  kelkaj  jaroj  okazis  granda  milito[26].  Plimulto  de  la  landoj partoprenis en  ĝi kaj ĉiu el ili klopodis mortigi la homojn de alia flanko kiel eble plej multe. La  angloj  strebis  mortigi  germanojn,  kaj  germanoj    anglojn.  Milionoj  da  homoj  estis murditaj,  multaj  milionoj  kripligitaj  por  ĉiam:  iuj  ne  havas  okulojn,  kaj  fariĝis  blindaj,  kaj aliuloj ne havas brakojn    krurojn. Vi  certe  vidis multajn tiajn mutilés de la guerre,  la militvunditajn homojn, en la subtera fervojo de Parizo, por kiuj estas tie rezervitaj sidlokoj. Ĉu vi pensas, ke tiu ĉi ago de homo, mortigi unu la alian estas tre civilizita kaj prudenta? Se du homoj interbatalas en la strato la policano apartigas ilin, kaj ĉiuj spektantoj pensas, kiel stultaj ili estas! Sed kiom stultaj kaj malprudentaj estas la grandaj nacioj, kiuj batalas inter si kaj mortigas milojn kaj milionojn da homoj? Tio similas al batalo de du ŝovaĝuloj en  ĝangalo.  Se  la  ŝovĝuloj  nomiĝas  barbaroj  kiom  pli  barbaraj  estas  la  nacioj,  kiuj kondutas  same?  Se  vi  taksas  la  demandon  tiel,  vi  trovas,  ke  la  landoj,  kiuj,  militis  kaj mortigis en granda milito, Anglujo, Germanujo, Francujo, Italujo, kaj multaj aliaj landoj tute ne estas civilizitaj. Malgraŭ tio, vi scias, troviĝas multaj bonaj aĵoj kaj bonaj popoloj en tiuj landoj.Vi  diros,  ke  ne  estas  facile  kompreni,  kio  estas  la  signifo  de  civilizo  kaj  vi  estosprava. Tio estas tre malfacila demando. Belaj konstruaĵoj, bonaj pentraĵoj, libroj kaj ĉio, kio estas bela, estas certe la signo de civilizo. Sed super ĉio, estas la bonegaj homoj, kiuj estas sindonemaj kaj kunlaboras  kun la aliaj homoj por la bono de ĉiuj. Labori kune kaj kunlabori por komuna bono estas plej bona. _______________________________________

[26] Temas pri la unua mondmilito en Eŭropo, 1913 - 1918.

 

12  LA  FORMIĜO DE TRIBOJ

Mi  jam  skribis  en  miaj  antaŭaj  leteroj  pri  tio,  ke    homoj  similis  al  bestoj,  kiam  liekaperis sur la tero. Iom post iom, dum miloj da jaroj ili evoluis kaj plibonigis sin. Unue ili certe ĉasadis sole, kiel  la nunaj ŝovaĝaj bestoj. Tiam ili rimarkis, ke estas prudente kaj sekure ĉasi multope kun aliaj homoj. Se multaj homoj restas kune, ili fariĝas pli fortaj kaj povas sin defendi bone kontraŭ bestoj kaj eble kontraŭ aliaj homoj. Eĉ bestoj unuiĝis tiel,verŝajne pro sia sekureco. Ŝafoj, kaproj, cervoj, kaj eĉ elefantoj promenas grege. Kiam la grego  dormas,  kelkaj  el  ili  restas  vekaj  kaj  gardas  la  aliajn.  Vi  certe  legis  ankaŭ  la rakonton pri la grego de lupoj. En Rusujo lupoj promenas grege dum vintro kaj kiam ilimalsatas, kio estas ofta en vintro, ili atakas homojn. Unusola lupo apenaŭ atakas homon, sed grego da ili sentas sin sufiĉe forta por ataki eĉ aron da homoj kaj homoj devas forfuĝi por  savi  sian  vivon  kaj ofte okazas  kurkonkurso inter lupoj  kaj  homoj  sur  sledoj  sur  la neĝo. Do la unua progreso de  civilizo, kiun la homo faris,  estas labori grupe, aŭ kiel oni nomas  tion,  formi  tribojn.  Ili komencis  labori  kune.  Tio, kiel ni nomas  ĝin, estas kunlaboro. Ĉiu homo unue devis pensi pri la tribo kaj poste pri si mem. Se la tribo estis en danĝero, ĉiu membro devis batali por ĝi aŭ defendi ĝin, kaj se iu tribano ne laboris porla tribo, li estis forpelita.

Bildo 14      Batalo de triboj

Nun se homoj laboras kune, ili devas agi laŭorde. Se ĉiu homo laborus laŭ sia plaĉo multaj el la triboj ne ekzistus. Do iu el ili devis esti gvidanto. Eĉ la grego de bestoj havas gvidanton. La tribanoj elektis inter si, la plej fortan homon kiel sian gvidanton. La plej forta homo estis elektata ĉar oni tiam devis batali multfoje. Se  la  tribanoj  batalis  inter  si  la  tribo  baldaŭ  disrompiĝus. Do,  la  gvidanto  estis  tre atentema,  ke  ne  okazu  batalo  inter  tribanoj.  Tamen  tribo  batalis  kontraŭ  alia  tribo.  Tio estis pliboniĝo de la malnova metodo, kiam oni  batalis kontraŭ aliaj por si mem. La unuaj triboj certe estis la grandaj familioj. Ĉiuj membroj de la tribo estis parencoj. Se la familioj kreskis sufiĉe, la tribo fariĝis sufiĉe granda. Estis  certe  tre  penege  por  la  homo  vivi  en  tiu  frua  epoko,  speciale  antaŭ  la momento, kiam la triboj formiĝis. Li havis nek domon nek vestaĵon eble krom la feloj kaj li estis ĉiam batalanta. Por sia ĉiutaga manĝaĵo li devis ĉasi kaj mortigi bestojn aŭ kolekti nuksojn aŭ fruktojn. Li certe sentis, ke li havas malamikojn ĉie. Eĉ la naturo ŝajnis al li malamika,  kiu  sendas  hajlon,  neĝon  kaj  tertremon.  Bedaŭrinda  sklaveto  li  estis, ŝtelpaŝante  sur la tero, timigite de ĉio,  komprenante nenion. Se hajlis, li pensis, ke iu Dio super la nubo volas frapi ilin. Tiel timinte, li volis fari ion por plaĉi al la persono super la nubo, kiu sendas hajlon, pluvon, kaj neĝon. Sed kiel li plaĉus al tiu persono? Li ne estis tre inteligenta kaj nenio estis klara al li. Li certe pensis, ke la dio super la nubo estas kiel li mem kaj ŝatas manĝaĵon.  Do li prenadis iom da viando aŭ mortigis beston, por donaci al li.  Li  metadis  ĝin  en  iun  lokon  por   ke  dio  manĝu  ĝin!  Li  imagis,  ke  li  povus  haltigi  la pluvadon aŭ hajladon tiamaniere. Tio ŝajnas al ni tre stulta ĉar ni scias nun kial neĝas, hajlas aŭ pluvas. La mortigado de besto neniel rilatas al ĝi. Sed samkiel ili, eĉ hodiaŭ troviĝas multaj homoj, sufiĉe stultaj, por fari la samon.

 

13  KIEL EKESTIS RELIGIO KAJ DIVIDO DE LABORO

Mi  en mia lasta letero rakontis al vi kiel la fruaj homoj estis timigataj de ĉio kaj kiel ili imagis, ke ĉia missorto estas kaŭzata de koleraj kaj ĵaluzaj dioj. Ili vidis tiujn imageblajn diojn ĉie, en la ĝangalo, en la monto, en la  rivero kaj en la nuboj. Laŭ ilia ideo  dio ne estis  iu afabla aŭ bona, sed  tre kolera persono, kiu estas ĉiam perdanta sian sinregon. Ili timis lian koleron, pro tio ili ĉiam provis subaĉeti lin donante ion, plej ofte manĝaĵon. Se iam  okazis  katastrofo,  inundo,  malsano,  kiu mortigis  multe  da homoj,  ili tre timis  kaj pensis,  ke  la  dioj  fariĝis  tre  koleraj.  Por  plaĉi  al  dioj  ili  oferis  ja  virojn  kaj  virinojn  kaj mortigis eĉ siajn proprajn infanojn. Tio ŝajnas terura, sed timema homo povas fari ĉion. Tio estis certe la komenco de religio. Do, religio ekaperis el timo kaj se ion ajn oni faras pro timo, tio estas malbona. Religio, kiel vi scias, donas al ni multajn bonajn aferojn. Kiam vi plenkreskos, vi legos pri la religioj de la mondo kaj pri la bono kaj malbono. Kiujn oni faris en la nomo de religio. Estas interese noti  ĉi tie,  kiel la ideo pri religio ekestis. Poste  ni  vidos,  kiel  ĝi  krekis.  Tamen,  kiom  ajn  granda  ĝi  iĝis,  ni  vidas    hodiaŭ,  ke popoloj interbatalas  kaj frakasas la  kapon de aliaj je la nomo de religio. Kaj por multaj homoj tio estas ankoraŭ timiga afero. Ili elspezas sian tempon povante plaĉi al iu imagita homo kaj donante oferon en temploj, oferante eĉ bestojn. Do frua homo havis penigan vivon. Li devis kolekti nutraĵojn preskaŭ ĉiutage, alikaze li devis morti pro malsato. Neniu  homo senlabora povis vivi tiam. Estis neeble akiri multe da nutraĵoj kaj resti senlabora dum longa tempo. La vivo iĝis iom pli facila post formiĝo de triboj. Ĉiuj tribanoj laborantaj kune havis pli da nutraĵoj ol kiam ili laboris solaj. Vi scias, ke labori kune aŭ kunlaborado helpas nin fari multon, kion oni ne povas fari sola. Unu aŭ du homoj eble ne povis porti pezan ŝarĝon, sed multaj homoj, helpante unuj la aliajn, faras tion facile. Alia granda avantaĝo, pri kiu mi jam parolis al vi, estas terkultivado. Estas  interese  scii,    ke  la  komenco  de  terkultivado  troviĝis  inter  formikoj. Kompreneble, mi ne volas diri, ke formikoj semas,

Bildo 16          teksado                             Bildo 15    La frua terkultivado 

Plugas, falĉas kaj rikoltas, sed kion la formikoj faras estas jene: Se ili trovas arbeton, kies semojn ili manĝas, ili zorgeme elprenas la semojn de la  arbeto[27].    Tiel  la  arbeto  havas  tre    grandan  ŝancon  vivi.  Verŝajne  homoj  iam  faris  samon,  kion la formikoj  faris. Ili tiam ne  komprenis,  kio estas terkultivado. Certe pasis longaj epokoj por kompreni ĝin kaj ekfari semadon. Estis  pli  facile  akiri  nutraĵon    post  la  komenco  de  la  terkultivado.  Homoj  ne  devis ĉiam ĉasi por akiri nutraĵon. Do ili havis malpli penan vivon ol la vivo antaŭa. Ankaŭ alia interesa ŝanĝo okazis tiam. Antaŭ la komenco de terkultivado ĉiu homo estis ĉasisto. Tio estis la nura laboro de homoj. La virinoj verŝajne prizorgis  infanojn kaj kolektis fruktojn. Sed  kiam  venis terkultivado, alvenis diversspecaj laboroj. Estis laboroj en la  kampo  kaj krome la ĉasado kaj plue la prizorgado de dombestoj. Eble la virinoj prizorgis la brutojn kaj melkis la bovinojn. Iuj homoj faris iajn ajn laborojn. Hodiaŭ vi vidas, ke ĉiu homo faras iun difinitan laboron. Iu homo estas kuracisto aŭ inĝeniero  konstruanta  ponton  kaj straton,  iuj estas  aŭ ĉarpentistoj  aŭ forĝistoj  aŭ masonistoj,  kiuj  konstruas  domon,    ŝufaristoj    tajloroj  kaj  tiel  plu.  Ĉiu  homo  havas  sian  specialan  profesion  kaj  tute  ne  scias  ion  pri  alia  profesio.  Tio  nomiĝas  divido  de laboro. Se homo scias unu aferon bone, li faros ĝin pli bone ol tiu, kiu povas fari multajn aferojn. La divido de laboro estas tre praktika en la nuna mondo. Ni  vidas la malrapidan ekon de la divido de laboro inter la malnovaj triboj dum la komenco de terkultivado.

___________________________________________________________

[27] Eble la aǔtoro volas diri, ke disvastigado de semoj estas bonefika por la kreskado de la arboj.

 

 

14  ŜANĜO KAŬZITA DE TERKULTIVADO

En mia lasta letero mi iom diris pri la disdivido de laboro. Dum la  komenco,  kiam homo  vivis  el  ĉasado,  ekzistis  nur  malmulta  divido  de  laboro.  Ĉiuj  homoj  ĉasis  kaj  tre malfacile povis akiri sufiĉan manĝaĵon por vivi. Certe la divido de laboro komenciĝis inter viroj kaj virinoj: viroj ĉasis kaj virinoj prizorgis infanojn kaj dombestojn, restante  hejme. Kiam  la  popolo  lernis  terkultivadon,  multaj  novaj  aferoj  evoluis.  Unue  okazis  pli  ampleksa divido de laboro. Kelkaj homoj ĉasis, aliaj prizorgis kampojn kaj plugis. Kaj plue  laŭ la paso de tempo homoj lernis novajn laborojn kaj specialiĝis pri tio. Alia interesa rezulto de plugado estis, ke  homoj komencis  vivi en vilaĝo kaj urbo. Antaŭ  ol  la  terkultivado  venis,  homoj  ĉirkaŭvagadis  kaj  ĉasadis.  Ili  ne  bezonis  loĝi  en sama loko. Ili povis ĉasi, kie ajn ili iris, kaj ofte ili devis vagi de loko al loko por siaj bovoj kaj ŝafoj kaj aliaj bestoj, kiujn ili posedis. La bestoj bezonis paŝtejon, kie ili povis paŝtiĝi.  Post paŝtado dum  iom da tempo en iu loko, la paŝtejo ne plu havis sufiĉan herbon por la brutaro kaj do la tuta tribo devis moviĝi  al alia loko Kiam la terkultivado venis, la popolo devis loĝi apud sia kampo. Ili ne povis forlasi la kampon, kiun ili plugis kaj prisemis. Do ili laboris en sama kampo  de rikolto al  alia rikolto kaj vilaĝoj kaj urboj evoluis. Terkultivado  kaŭzis alian grandan  ŝanĝon; la  vivo fariĝis pli facila. Estis pli  simple kreskigi nutraĵojn sur la kampo per terkultivado ol ĉasadi la tutan tagon. La kampo donis pli da mangaĵoj ol ili povis tuj formanĝi. Tion ili zorgeme konservis. Nun ni notu interesan evoluon. Kiam homo estis plentempa kaj simpla ĉasisto, li ne povis konservi ion ajn aŭ apenaŭ povis konservi iometon. Ili devis vivteni sin pere de sia ĉiutaga akirado. Ili ne havis bankon aŭ skatolon, kien ili povis meti sian monon aŭ aliajn aĵojn.  Ili  devis  ĉiutage  perlabori  sian  manĝaĵon  pere  de  ĉasado.  Kun  la  alveno  de terkultivado, ili  akiris samtempe pli da grenoj ol ili povis konsumi. Ili amasigis ŝparaĵon aŭ restintan  manĝaĵon.  Jen  ni  trovas  la  komenciĝon  de  plia  manĝaĵo.  Homoj  gajnis  tiun plian manĝaĵon per tio, ke ili laboris pli multe ol estis bezonate por gajni apenaŭ sufiĉan manĝaĵon.

Bildo 17 Bildo de fajrofarado

Vi scias, ke ni nun havas bankon kaj homoj deponas monon kaj deprenas ĝin per ĉeko. De kie la mono alvenas? Se vi pensas pri ĝi, vi vidos, ke tiu mono estas nur la plia mono,  kiun la homoj ne  ŝatas elspezi  samtempe,  kaj ĝin deponas en bankoj. La nunaj riĉaj  homoj  estas  tiuj,  kiuj  havas  amason  da  plia  mono  kaj  malriĉuloj  havas  ja  nenion Poste vi vidos kiamaniere tiu plia mono venas. Ne tiel, ke iu laboras pli multe ol aliaj por tio. Nuntempe tiu, kiu  tute ne laboras ganjas plion ol aliaj kaj ofte homo laboranta pene, ricevas neniun parton! Tio ŝajnas tre stulta aranĝo. Multaj homoj pensas, ke pro tiu stulta aranĝo ekzistas tiom da malriĉuloj en la mondo. Tio estas iom malfacile komprenebla por vi nun, mi pensas. Se vi tiel sentas, ne ĝenu vin pri tio. Baldaŭ vi komprenos ĝin sufiĉe bone. Nun  ni  volas,  ke  vi  nur  notu,  ke rezulte  de  terkultivado  la  homo  produktis  pli  ol  li povus konsumi. Tion  li amasigis. Tiam ne estis banko aŭ monsistemo. Homo, kiu posedis multajn bovojn aŭ ŝafojn aŭ kamelojn, nomiĝis riĉa. 

 

15  LA PATRIARĤO: KIEL  KOMENCIĜIS LA SISTEMO

Mi timas, ke miaj leteroj fariĝas iomete malsimplaj! Sed la vivo, ni vidas  ĉirkaŭ ni, estas tre malsimpla. Dum la malnovaj tempoj ĝi estis tre simpla, sed nun ni konsideras la    tempon,  kiam  malsimpliĝo  ekis.  Se  ni  sekvas  nian  enketon  malrapide  kaj  provas kompreni la ŝanĝojn de la vivo kaj de la socio laŭ ilia evoluo, ni komprenos hodiaŭ multajn aferojn  facile.  Kaj  se  ni  ne  tiel  klopodas,  ni  neniam  povos  kompreni  ĉiujn  aferojn, okazantajn  ĉirkaŭ  ni.  Ni  estos  kiel  infano,  perdita  en  densa  arbaro.  Tial  mi  klopodas konduki vin al la fino de la arbaro, tiel ke ni trovos vojon tra ĝi. Vi memoras, ke vi demandis al mi en Masurio pri reĝoj:  kio estis ili kaj kial ili fariĝis reĝoj.  Ni    trarigardos  tiujn  forajn  tagojn,  kiam  la  reĝado  ekis.  Dum  la  komenco,  ili  ne nomiĝis reĝoj. Sed, se ni provas kompreni iom pri ili, ni scios pri la deveno de reĝoj. Mi jam skribis al vi pri la formado de triboj. Kiam la terkultivado alvenis, ekis iaspeca divido de  laboro.  Tiam  estis  bezonata,  ke  iu  el  la  tribo  organizu  la  laborojn.    antaŭ  tio,  la tribanoj bezonis iun por gvidi ilin dum batalo kontraŭ alia tribo. La gvidanto estis kutime la plejaĝa  viro  de  la  grupo.  Li  nomiĝis,      pli  ĝuste  ni  nun  nomas  lin,  la  patriarĥo.Supozeble, li estis la plej sperta kaj klera. Tiu patriarĥo ne tre diferencis de aliaj tribanoj. Li laboris  kun la aliaj  kaj  ĉiuj produktataj manĝaĵoj estis disdonataj inter la tribanoj. Ĉio apartenis al la tribo. Ne estis tiel kiel nun: ĉiu homo posedas  propran domon, monon kaj aĵojn.  Tiam  ĉio  apartenis  al  la  tribo.  La  patriarĥo    la  organizanto  de  tribo  faris  tiun disdividon.  Sed la ŝanĝado  venis  malrapide.  Venis  novtipaj  laboroj,  speciale  en terkultivado,  kaj la patriarĥo  devis  elspezi  plejparton  de sia tempo  organizante  kaj kontrolante la laboron de ĉiuj tribanoj. Iom post iom la patriarĥo forlasis ordinaran laboron aŭ la laboron, kiun faris lia popolo. Do li iĝis tute aparta de ceteraj homoj. Nun ni vidas alian specon de divido de laboro. La patriarĥo organizas kaj ordonas al la popolo, dum aliaj  homoj  laboras  en  kampo,  ĉasas,  kaj  iras  al  batalejo  kaj  obeas  sian  gvidanton, la  patriarĥon. Se milito aŭ batalo okazis inter du triboj la patriarĥo iĝis tre potenca, ĉar sen gvidanto neniu batalo estus venkebla. Tiel la patriarĥo fariĝis tre forta. Kiam la organiza laboro pli ampleksiĝis, la patriarĥo ne povis fari ĉian laboron mem. Li elektis aliajn homojn por helpi lin. Do  ili havis multajn organizantojn, sed kompreneble la  patriarĥo  estis  la  estro.  La  tribo  tiam  estis  dividita  inter  organizantoj  kaj  ordinaraj laborantoj.  Pli  malpli,  homoj  ne  plu  estis  egalaj.  Kelkaj  homoj,  kiuj  estis    organizantoj, havis potencon super la ordinaraj homoj. Ni vidos en nia venonta letero kiel la patriarĥo disvolvis sian potencon. 

 

 

16  LA  PATRIARĤO: KIEL LA SISTEMO EVOLUIS

Mi esperas,  ke mia rakonto pri malnovaj triboj kaj patriarĥoj ne estis tre malinteresa. Mi  skribis en mia lasta letero,  ke en tiu tempo  ĉio apartenis al la tuta tribo  kaj ne al iu membro aparte. Eĉ la patriarĥo havis nenion specialan por si mem. Kiel ordinara tribano, li nur havis sian porcion samkiel la aliaj membroj. Sed li estis organizanto kaj supozeble, li prizorgis la varojn kaj la proprietaĵojn de la tribo. Kiam lia potenco plifortiĝis, li komencis pensi, ke la varoj kaj proprietaĵoj apartenas al li kaj ne al la tribo, aŭ pli ĝuste, li pensis, ke li kiel la estro de la tribo reprezentas la tribon. Do ni vidas kiel la ideo posedi ion por si mem komenciĝis. Hodiaŭ ni ĉiam pensas kaj parolas, “tio estas mia”, kaj “tio estas  via”. Sed mi diris al vi, ke homoj de la unuaj triboj ne pensis tiel. Ĉio tiam apartenis al la triboj. Kiam  la  patriarĥo  mortis,  ĉiuj  tribanoj  kunvenis  kaj  elektis  alian  personon  ilia gvidanto aŭ patriarĥo. Sed kutime familianoj de la patriarĥo sciis pri la organiza laboro pli ol la aliaj. Ĉar ili estis ĉiam kun la patriarĥo, kaj  helpadis lin en la laboro, kompreneble ili devis  koni  la  laboron  bone.  Okazis  do,  ke  kiam  maljuna  patriarĥo  mortis,  la    tribanoj elektis iun  samfamilianon. Do ni trovas,  ke la familio de patriarĥo fariĝis malsama ol la aliaj kaj ke la tribo ĉiam elektis sian gvidanton el la sama familio. Nun la patriarĥo posedis multe  da  potenco.  Kompreneble  li  volis,  ke  lia  filo    frato  heredu  lian  postenon  kaj  li strebis okazigi tion. Do li trejnis sian filon aŭ fraton aŭ la parencaron,  ke ili povu heredi lian  postenon.  Li    diris  al  la  tribo,  ke  la  homo,  kiun  li  elektis  kaj  trejnis  devas  fariĝi patriarĥo post lia morto. Dekomence la triboj verŝajne ne ŝatis, ke oni tiel direktu ilin, sed baldaŭ  ili  alkutimiĝis  kaj  faris  tion,  kion  la  patriarĥo  volis.  Tio  fakte  ne  estis  elekto  de patriarĥo.  La  maljunuloj  de  la  tribo  decidis  kiu  estu  la  sekvonta  patriarĥo  kaj  laŭ  tio  li heredis. Do ni vidas, ke la ofico de patriarĥo iĝis heredebla t.e. ke la ofico  restis en la sama familio kaj transiris de patro al filo aŭ alia parenco. La patriarĥo estas nun tutcerta, ke la propietaĵoj kaj havaĵoj posedataj de la tribo estas fakte lia. Eĉ kiam li mortis, tio restis en lia  familio.  Ni  observas,  kiel  la  ideo  posedi  ion  ekis.  Ne  estis  tia  ideo  dekomence.  La popolo laboris kune por la tribo kaj ne por si mem. Se ili produktis multe da nutraĵo kaj aliaj aĵoj, ĉiu en la tribo ricevis sian porcion. Ne estis riĉulo aŭ malriĉulo en la tribo. Ili estis kunposedantoj de la havaĵoj de la tribo. Sed ĵus kiam la patriarĥo komencis alpropigi al si la havaĵon de la tribo, deklarante, ke tio estas lia, ni ekvidis riĉulojn kaj malriĉulojn.

 

 

17  LA PATRIARĤO IĜIS REĜO

            La malnova patriarĥo forprenis multe da nia tempo, ĉu ne ? Baldaŭ ni ĉesos  rakonti pri li,  aǔ li prefere ŝanĝos sian nomon je reĝo. Mi promesis  skribi al vi pri la reĝa sistemo kaj  kio  estis  la  reĝo.  Por  kompreni  reĝojn  oni  devas  turni  sin  al  la  patriarĥoj.  Vi  certe divenis,  ke  la  patriarĥoj  poste  iĝis  la  reĝoj      raĝa    maharaĝa”[28].  La  vorto “patriarĥo” devenas el la Latina  vorto  “Pater”(Patro). Li estis la gvidanto kaj la patro de sia tribo aŭ popolo. “Patria, signifas patrolando aŭ onia propra lando, devenas de la sama latina vorto. Vi scias, ke en franca lingvo ĝi estas “Patrie”. En la  sankskrita aŭ hinda ni pensas pri nia lando kiel patrino aŭ patrina lando, “Matri Bhumi”[29]. Kion vi preferas?  Kiam  la  ofico  de  patriarĥo  iĝis  heredebla  t.e.  filo  sekvas  la  patron,  diferenco  inter patriarĥo kaj reĝo malpliiĝis. Li iĝis kvazaŭa reĝo. Kaj la reĝo havis strangan nocion. Ĉio en la lando apartenas al li. Li pensis, ke li estas la lando. La fama franca reĝo foje diris “L’ état  c’est moi”   (la  ŝtato  estas  mi aŭ  mi  estas  la  ŝtato).  La reĝoj  forgesis,  ke  ili  estas elektitaj de la popolo por organizi kaj disdoni la nutraĵon  kaj aliajn aĵojn de la lando inter la  popolo.    Ili  ofte  forgesis,  ke  ili  estis  elektitaj,  pro  tio,  ke  ili    estas  supozeble  plej inteligentaj kaj spertaj en la tribo aŭ lando. Ili imagis, ke ili estas mastroj kaj ĉiuj ceteraj homoj estas  iliaj servistoj. Fakte ili estis la servistoj de la lando. Poste,  dum  la  legado  de  historio,  vi  vidos,  ke  la  reĝoj  iĝis  tiel  malmodestaj,  ke ili  pensis, ke la popolo havas nenian rolon elekti lin. Estis la Dio mem, kiu faris ilin reĝoj, ili diris. Ili nomis tion “ Dia rajto de reĝoj”. Dum longa tempo ili miskondutis tiel kaj vivis kun  granda pompo kaj luksaĵoj, dum ilia popolo malsatis. Sed fine la plebanoj ne povis tion toleri plu kaj en kelkaj landoj ili forpelis la reĝojn. Vi legos poste pri tio, kiel la popolo de Britujo staris kontraŭ sia reĝo Karlo la 1a kaj venkis eĉ ekzekutis lin, kaj kiel la popolo de Francujo havis la grandan revolucion  kaj decidis,  ke ili ne plu bezonas la reĝon. Vi memoras,  ke  ni  vizitis  la  malliberejon  Conciergerie[30 ]  en  Parizo.  Ĉu  vi  estis  kun  mi tiam? Oni enmetis la reĝajn familianojn, lian edzinon, Marie Antoinette (Mari Antŭanet),kaj aliajn en tiun malliberejon. Vi legos ankaŭ pri la granda Rusa Revolucio, okazinta nur antaŭ kelkaj jaroj, kiam la rusoj forpelis sian reĝon, la caron. Do  reĝoj  perdis  sian  epokon  kaj  la  plejparto  de  la  landoj  ne  havas  reĝon  nun. Francujo, Germanujo, Ruslando, kaj Svislando kaj aliaj landoj de Ameriko kaj Ĉinujo kaj ankoraŭ aliaj landoj ne havas reĝojn. Tiuj registaraj postenoj aŭ  gvidaj postenoj  ne estas heredeblaj. En  Britujo,  kiel  vi  scias,  estas  reĝo  ankoraŭ,  sed  li  ne  havas  potencon.  Tre malmulton li povas fari. Ĉia potenco apartenas al la parlamento, kie la elektitaj gvidantoj de la popolo kunsidas. Vi memoras la viziton de la Parlamento en Londono, ĉu ne? En Barato  ni  ankoraŭ  havas Raĝojn,  Maharaĝojn  kaj  Naŭabojn [31 ]. Vi  vidas  ilin, kiuj   vagas kun belaj vestoj, per altekostaj veturiloj dum ili elspezas multe da mono. De kie  ili  ja  gajnis  tiom  da  mono?  Ili  gajnis  ĝin  el  imposto  de  la  popolo.  La  imposto  estas pagata tiucele, ke la mono estu uzata por konstrui lernejojn, malsanulejojn, bibliotekojn, muzeojn,  bonajn  vojojn  kaj  por  similaj  agadoj  por  la  bono  de  la  popolo. Sed  niaj reĝoj kaj Maharaĝoj, ankoraŭ pensas kiel la franca reĝo de malnovaj  tagoj “L’ état c’est moi” (la ŝtato estas mi), kaj ili elspezas la monon de la popolo por sia plezuro. Dum ili vivas en luksakomforto,  ilia  popolo,  kiu  laboras  pene  por  doni  la  monon  al  ili,  malsatas  kaj  ne havas lernejojn por siaj infanoj.

[28] La sanskrita vorto Raĝ/Raĝa signifas "reĝo”. Maha signifas "granda", do Maharaĝa estas"granda reĝo".

[29] Matri Bhumi = Patrinolando. Laŭ la eŭropa kutimo ankaŭ Patrolando.

[30] Antaǔa reĝa palaco kaj malliberejo en Parizo. Centoj da reĝaj personoj estis arestitaj de tiu palaco kaj mortpunitaj per gilotino dum la Franca Revolucio.

[31] Honora titolo, donita de la imperiestroj mogolaj kaj de la britoj al la duonsendependaj islamaj reĝoj en Barato. En okcidentaj lingvoj konataj kiel 'nabab'.

 

18  LA FRUA CIVILIZO

        Ni sufiĉe parolis pri patriarĥo kaj provizore pri reĝo. Ni nun turnu nin iom malantaŭen kaj konsideru la fruan civilizon kaj la popolojn, kiuj vivis tiam. Ni  ne  scias  multe  pri  tiuj  fruaj  homoj,  tamen  ni    konas  ilin  iom  pli  bone  ol la  malnovŝtonajn  kaj  novŝtonajn  homojn.    nun  ni  trovas  la  grandegajn  ruinojn  de konstruaĵoj,  kiuj  estis  konstruataj  antaŭ  miloj  da  jaroj.  Observinte  tiujn  konstruaĵojn, templojn, kaj palacojn, ni povas formi al ni ian ideon, pri kiaj estis tiuj fruaj homoj kaj kion ili faris. Speciale la skulptaĵoj kaj ĉizaĵoj de tiuj malnovaj konstruaĵoj povas helpi al ni. El tiuj skulptaĵoj ni iam povas ekkoni, kiajn vestojn ili surmetis kaj multajn aliajn aferojn. Ni  ne  povas  diri  precize,  kie  la  homoj  ekfiksloĝis  kaj  kie  evoluis  la  unuan civilizacion. Kelkaj homoj diras, ke estis granda lando, kiun ili nun nomas Atlantiso en la Atlantika Oceano. Oni diras,  ke en tiu lando popolo loĝis,  kiu estis alte  civilizita,  sed la tuta  lando  estis  iel  englutita  de  la Atlantiko  kaj restis  nenia  signo  de  ĝi.  Tio  estas  nun rakonto kaj ni ne havas pruvon. Do ni povas ĝin forlasi kaj ne volas konsideri ĝin. Plue  kelkaj  homoj  diras,  ke  estis  granda  civilizo  en  Ameriko  antikve.  Vi  scias,  ke Kolumbo[32] supozeble malkovris Amerikon. Sed tio ne signifas, ke Ameriko ne ekzistis tie antaŭ la alveno de Kolumbo. Tio simple signifas, ke popolo de Eŭropo nenion sciis pri ĝi,  ĝis  Kolumbo  malkovris  ĝin  por  ili.  Homoj  vivis  tie  kaj  havis  ian  civilizon  antaŭ  ol Kolumbo  iris  tien.  Ni  trovas  la    ruinojn  de  konstruaĵoj  en  Jukatano[33],  kiu  estas  en Meksiko, en Norda Ameriko kaj en Peruo, Suda Ameriko. Ni certe povas diri, ke dum tre frua tempo civilizitaj homoj loĝis en Peruo kaj Jukatano. Sed ni ne povas diri multe pri ili. Verŝajne,  ni  eltrovos  multajn  faktojn  pri  ili  poste. En Eŭropazio,  la  kunmetita  nomo  de Eŭropo kaj Azio, la plefruaj civilizoj evoluis en Mezopotamio,  de Eŭropazio evidente pro ĝia proksimeco. 

Bildo 18    IndusVala Civilizo

kzistis tie .La malnovaj triboj, kiuj kutime vagadis, kian lokon elektis, kiam ili  volis fiksloĝi? Tio devis  esti  la  loko,  kie  ili  trovus  sian  nutraĵon  tre  facile  kaj  parto  de  sia  manĝaĵo  estus produktita  el la tieaj kampoj per terkultivado. Akvo estis certe necsa por terkultivado. Senakvo  kampoj  sekiĝus,  kaj  nenio  povus  kreski.  En  Barato,  vi  scias,  ke  kiam  ne  pluvas sufiĉe  dum  musono[34],  malmulte  da  manĝaĵo  produktiĝas  kaj  rezultas  tromalsato.  La malriĉuloj  trovas  nenion  por  manĝi  kaj  malsatas.  Do,  akvo  estas  necesa.  La  fruaj ekloĝantoj certe elektis loĝlokon tie, kie troviĝis abunda akvo. Ni vidas, ke tio estis fakte ja  tia. En Mezopotamio ili loĝis inter la grandaj riveroj, la Tigriso kaj la Eŭfrato. En Egiptujo ili  havis  la  grandan  Nilon. En Barato  pleja  parto  de  de  iliaj  urboj  estis  apud  la  grandaj riveroj: la Induso, la Gango, kaj la Jamuno[35]. La akvo estis tiel necesa por ili, ke ili taksis la riveron  sankta,  ĉar  ĝi  donis  al  ili  nutraĵon  kaj riĉecon. En Egiptujo  ili  nomis  la  Nilon “Patro Nilo” kaj adoris ĝin. En Barato, vi scias, ke oni adoras Gangon kaj konsideras ĝin sankta ankoraŭ nun.  Ĝi estas nomata “patrino Gango” aŭ “Ganga maj”  kaj  vi aŭdas la pilgrimantojn kantantajn “Ganga maj ki ĝoj”(venko al Gango) . Estas tre facile  kompreni tiun  adoradon  ,  ĉar  la riveroj  estis  tre  gravaj  por  ili.  Ili  donis  al  ili  ne  nur  la  akvon  sed ankaŭ la fajnan ŝlimon kaj sablojn kaj igis la kampojn riĉaj kaj fekundaj. La kampoj donis abundajn manĝaĵojn pro la akvo kaj ŝlimo de la  riveroj. Do rivero estis ĝuste nomata kiel “patro” aŭ “patrino”.  Sed la homoj emas forgesi, pro kiu kialo ili faras ion. Ne pensante, ili daŭre  imitas  la  aliajn.  Ni  devas  memori,  ke  la  Nilo  kaj  la  Gango  estas  konsiderataj sanktaj, ĉar ili donas akvon kaj manĝaĵon

_______________. 

[32] Cristoforo Colombo [kristoforo kolombo] (1451- 1506)  Itala ekspediciisto, kiu ekvojaĝis al Ameriko. La vojaĝo  alkondukis la eǔropan koloniadon al tiu lando.

[33] Duoninsulo de la nordorienta parto de Meksiko, kie troviĝas  multaj majaaj arkeologiaj lokoj.

[34] Musono estas ventego en tropikaj landoj, kiu portas pluvon de la maro al la tero.

[35] Jamuna/Jamuno  estas la plej granda alfluanta  rivero de la Gango  en norda Barato. Ĝi devenas  el la glaciejo Jamunotri  je la alteco de 6 387 metroj, kaj vojaĝas tra  la  tuta longo de 1376 kilometroj.

 

 

 

19  LA GRANDAJ URBOJ DE LA ANTIKVA MONDO 

Ni  jam  vidis,  ke  homoj  ekloĝis  apud  grandaj  riveroj  kaj  en  fekundaj  valoj,  kie manĝaĵo  kaj akvo estis abundaj. Iliaj grandaj urboj estis  ĉe la bordo de riveroj. Eble  vi aŭdis pri  kelkaj  nomoj  de  tiuj  famaj  antikvaj  urboj. En  Mezopotamio  estis  Babilono  kaj Ninevo[36] kaj Aŝuro[37]. Sed ĉiuj el ili ĉesis ekzisti antaŭ longa tempo kaj la popolo iufoje trovas la restaĵojn de la urboj, kiam ili fosas la sablon aŭ grundon sufiĉe profunde. Dum miloj da jaroj ili estis tute kovritaj de sablo kaj tero, montrante  neniun postsignon sur la tersurfaco. En kelkaj lokoj novaj urboj estis konstruitaj  ĝuste sur tiuj enterigitaj urboj. La homoj,  kiuj  estas  ade  esplorantaj  tiujn  malnovajn  urbojn,  fosis  profunde  en  la  tero  kaj iafoje  vidis  kelkajn  urbojn  unu  sur  la  alia.  Kompreneble, tiuj  urboj  ne  ekzistis  tiel samtempe. Vivdaŭro de tiuj urboj estis centoj da jaroj kaj la popolo loĝis kaj mortis en  ili kaj  iliaj filoj, kaj la filoj de la filoj same vivis kaj mortis tie. Iom post iom oni forlasis  ilin kaj malpli da homoj loĝis en  ili. Fine neniu loĝis tie kaj la tuta urbo fariĝis amaso da ruinoj. La sablo kaj polvo venis kaj kovris la urbon kaj neniu postsigno restis videbla. Post jaroj kaj jaroj la tuta urbo estis kovrita de tiu sablo kaj polvo kaj la popolo eĉ forgesis, ke tie iam ekzistis urbo. Centoj da jaroj pasis, kaj nova popolo venis tien kaj konstruis novan urbon. Kaj  tiu  nova  urbo  siatempe  malnoviĝis  kaj  estis  forlasita  kaj  ruiniĝis.  Kaj    ankaŭ  tiu malaperis siatempe sub sablo kaj polvo. Do ni iufoje trovas ruinaĵon de urboj unu sur la alia. Tio okazis speciale en sabloplena loko, ĉar sablo kovras ĉion rapide.

                                                                                                                                                                                                            .Bildo               19 Kaverno de Ŝtona Epoko

Ĉu  ne  estas  strange,  ke  urbo  post  urbo  elkreskis,  ŝirmis  tie  milojn  da  homoj,  kaj forkadukiĝis  post iom da tempo! Novaj urboj konstruiĝis denove,  tie, kie iam ekzistis  la malnovaj, kaj freŝa homamaso venis kaj ekloĝis en ili. Kaj ankaŭ ili mortis kaj postlasis nenion.  Mi  skribas  tion  nur  per  kelkaj  frazoj,  sed  pensu  pri  la  miloj  da  jaroj,  kiuj  certe pasis dum konstruo kaj morto de tiuj urboj kaj ree anstataŭigo de ili per novaj urboj. Ni taksas homon maljuna, se li estas nur sepdek aŭ okdekjara. Sed kiam ni parolas pri miloj da  jaroj,    kiom  malmulte  estas  tiuj  sepdek    okdek  jaroj?  Kiom  multfoje  la  etuloj maljuniĝis  kaj  mortis  foje  kaj refoje en  tiuj  urboj,  kiam  ili  ekzistis? Por  ni,  Babilono  kaj Ninevo estas nenio krom nomoj. Alia  tre  malnova  urbo  estis  Damasko  en  Sirio.  Sed  Damasko  ne  mortis.  Ĝi  estas ankoraŭ tie kaj estas granda urbo. Oni diras, ke Damasko estas la plej malnova urbo en la mondo hodiaŭ. En Barato ankaŭ niaj grandaj urboj situas ĉe la bordo de riveroj. Unu el la malnovaj urboj  estis  Indraprasto,  kiu  estas  apud  Delhio.  Sed  Indraprasto  ne  plu  ekzistas. Banaraso aŭ Kaŝio estas  ankaŭ  tre  malnova,  eble  unu  el  la  plej  malnovaj   ekzistantaj urboj de la mondo.  Alahabado, Kanpuro kaj Patno kaj pluraj aliaj urboj, pri  kiuj  vi mem povus pensi, estas ankaŭ ĉe la bordo de riveroj. Sed tiuj ne estas tre malnovaj kvankam Prajago aŭ Alahabado kaj Patno aŭ Patuliputra, pri kiuj kiuj oni kutime parolas, estas tre malnovaj. Same ekzistis praurboj ankaŭ en Ĉinujo.

[36] Ĉefurbo de la antikva lando Asirujo ĉe la rivero Tigriso.

[37] Pli malnova ĉefurbo de la lando Asirujo che la rivero Tigriso.

20  EGIPTUJO KAJ KRETO

Kiaj homoj  loĝis en tiuj urboj kaj vilaĝoj dum fruaj tempoj? Ni scias iom pri ili el la grandaj  konstruaĵoj  kaj  strukturoj,  faritaj  de  ili  kaj  ankaŭ  de  skribaĵoj  sur  ŝtonaj  tabuloj, kiujn ili postlasis. Kaj ni havas kelkajn tre malnovajn librojn, kiuj diras multe pri tiu tempo. En Egiptujo ni ankoraŭ havas grandajn Piramidojn kaj Sfinksojn kaj la ruinaĵojn de grandegaj temploj ĉe Luksoro kaj aliaj lokoj. Vi ne vidis ilin, kvankam ni ne estis for de ili, kiam ni pasis tra la kanalo Sueza. Vi vidis iliajn bildojn kaj eble vi havas bildkartojn pri ili. La Sfinkso estas leono sed kun kapo virina. Tio estas grandioza objekto. Neniu scias kial oni faris ĝin kaj kion tio reprezentas. La virina kapo havas strangan rideton kaj la homoj scivolas, kio estas tiu rideto. Se oni diras, “vi estas kiel Sfinkso”, tio signifas, ke oni ne omprenas vin.Ankaŭ  la piramido  estas  grandega  konstruaĵo.  Ĝi estas  vere tombo  de malnovaj reĝoj de Egiptujo, kiuj nomiĝas Faraonoj. Ĉu vi memoras la vidaĵon de egipta mumio en la Brita Muzeo en Londono? Mumio estas kadavro de homo aŭ besto,  al kiu oleo kaj spicoj estis  aplikataj    por  preventi  ĝian    putradon.  La  korpoj  de  la  faraonoj  transformiĝis  al mumioj, kiam ili mortis kaj estis translokitaj  en tiujn grandajn Piramidojn. La  eta  insulo  de  Kreto    Kandjo[38]  estas  en  Mediteraneo.  Ni    preteveturis  ĝin, kiam ni estis vojaĝantaj al Venecio tra Portsaido[39]. Ĉe tiu insulo estis bona civilizo dum la  malnovaj  tempoj.  Ĉe  Knoso  en  Kreto  estis  enorma  palaco  kaj  la  ruinaĵoj  de  palaco ankoraŭ ekzistas. En tiu palaco estis banejo kaj akvotuboj. Kelkaj nesciuloj pensas, ke tia konstruaĵo estas moderna invento. Estis ankaŭ belaj potaĵoj, skulptaĵoj, pentraĵoj kaj belaj bjektoj el metalo kaj eburo. En tiu eta insulo Kreto la popolo vivis pace kaj progresis ege. Vi certe legis pri la reĝo Midaso, kiu spertis grandan malhelpon, pro tio ke kiun ajn aĵon li tuŝis, ĝi iĝis oro! Li ne povis manĝi ĉar liaj manĝaĵoj fariĝis oraj. Ĉu oro kiel nutraĵo uzeblas?  Li  estis  punita  tiel  pro  sia  avido  por  oro.  Tio  estas  tamen  fantazio.  Tio  celas montri  al ni, ke oro ne estas tiel bona kaj uzebla kiel la homoj imagas.

Bildo20   Piramido kaj  Sfinkso

Estis alia rakonto pri Kreto, kiun vi eble aŭdis. Temis pri la Minotaŭro, kiun oni supozas esti giganto, duone homo  kaj duone  virbovo. Oni diras,  ke gejunuloj estis oferataj al la giganto kiel nutraĵo! Mi jam diris al vi, ke la ideo de religio venis el timo pro iu nekonatulo. Ne  konante  la  naturon  kaj  plurajn  aferojn,  kiuj  okazis  ĉirkaŭ    ili,  homoj  faradis  multajn stultajn agojn. Verŝajne vere okazis, ke oni oferis tiel la geknabojn, ne al la reala giganto, sed al iu imagita Diablo, ĉar ni ne kredas, ke tia giganto

                                  19 Batalo kontraŭ virbovo                                           

Tra la tuta mondo, en tiu antikvaj tempoj estis la kutimo, kiun oni nomas homofero t.e.iam ajn ekzistis! oferi  viron  kaj virinon  al iu imagita  ulo, kiun la popolo  adoris.  En Egiptujo  oni ĵetadis knabinon en rivero Nilo, ĉar oni pensis, ke tio plaĉus al Patro Nilo. Bonŝance  homofero  ne  plu  okazas  nun  escepte  de  kelkaj  tre  maloftaj  okazaĵoj  en foraj anguloj de la mondo. Sed eĉ nun homoj mortigas bestojn kaj oferas ilin por plaĉi al Dio! Ĝi estas kurioza metodo adori Dion.

_______________________________

[38] Kandjo estas alia nomo por Kreto. Ĝi estis uzata en la pasintaj jarcentoj.

[39] Portsaido estas egipta haveno, konata en eŭropaj lingvoj kiel Port Said.

 

 

21  ĈINUJO KAJ HINDUJO

Ni  jam  vidis,  ke  la  frua  civilizo  ekis  kaj  evoluis  en  Mezopotamio  kaj Egiptujo  kaj  en malgranda  insulo,  Kreto,  en  Mediteraneo.  Ĉirkaŭ  la  sama  tempo  grandaj  civilizoj    ekis kaj evoluis ankaŭ en Ĉinujo kaj Barato laŭ sia propra vojo. En  Ĉinujo,  kiel  aliloke  la  homoj  ekloĝis  en  la  valoj  de  grandaj  riveroj.  Tiuj  homoj nomiĝas  mongoloj.  Ili  faris  belajn  vazojn  el  bronzo  kaj  poste  el  fero.  Kanaloj  kaj  belaj domoj estis konstruitaj kaj nova skribmetodo evoluis. Tiu ĉi skribado estis tute alia ol nia hinda, aŭ la angla aŭ la urdua skriboj. Ĝi estis speco de bildskribo. Ĉiu vorto kaj iufoje eĉ mallonga frazo estis bildo. En la antikva Egiptujo kaj Kreto kaj Babilono oni kutimiĝis al bildskribo. Nun ĝi estas nomata hieroglifa [40 ] skribo. Vi certe vidis tian skribon en muzeo kaj  en  kelkaj  libroj. En Egiptujo  kaj  en  okcidentaj  landoj  oni  trovis  tian  skribon  nur  sur malnovaj konstruaĵoj. Neniu uzis tian skribon  dum longa tempo. Sed en Ĉinujo eĉ nun la skribmaniero estas speco de bildskribo kaj estas skribata de supre malsupren, kaj ne de maldekstre dekstren, kiel en la hinda kaj la angla, aŭ de dekstre maldekstren kiel en la urdua lingvo. En  Barato  verŝajne  multaj  plej  malnovaj  restaĵoj  de  konstruaĵoj  kuŝas  ankoraŭ enterigitaj  sub   sablo  kaj  tero.    Ili  estis  kaŝitaj  de  ni,  ĝis  kiam  oni  elfosis  ilin.  Sed  jam troviĝis  kelkaj  tre  malnovaj ruinoj  en  la  Nordo.  Ni    scias,  ke  antaŭ  tre  longa  tempo  eĉ antaŭ  ol  la  arjoj  venis  en  Hindujon,  la  dravidoj,    kiuj  havis  bonegan  civilizon,  loĝis  en Hindujo.  Ili  komercis  kun  la  popoloj  de  aliaj  landoj.  Ili  sendis  multon  da  siaj  varoj  al Mezopotamio kaj Egiptujo. Speciale ili sendis transmaren rizon, spicaĵojon kiel pipron, kaj tektonon[41] por konstrui domon. Oni diras, ke kelkaj el la antikvaj palacoj de la urbo de  Uro  en Mezopotamio estis konstruataj el la tektono, sendita el Suda Barato. Oni diras ankaŭ  tion, ke oro, perlo, eburo kaj pavoj kaj simioj senvostaj estis senditaj al okcidentaj landoj el Barato. Do ni vidas, ke estis certe vigla komerco inter Barato kaj aliaj landoj dum tiu tempo. Komerco povas ekzisti nur kiam la popoloj estas civilizitaj. Kaj  en Barato  kaj  en  Ĉinujo  estis  tiam  malgrandaj  ŝtatoj  kaj  regnoj.  Tiuj  ŝtatoj  de ambaǔ landoj neniam estis sub unu registaro. Ĉiu malgranda  urbo kun kelkaj vilaĝoj kaj kampoj  havis  sian  apartan  registaron.  Tiuj  nomiĝas  urbaj  ŝtatoj.  Multaj  el  ili  estis respublikoj eĉ dum tiu frua tempo. Ne estis reĝo, nur estis elektitaj “Panĉajtoj[42 ]” por regi la ŝtaton. Kelkaj el ili estis tamen malgrandaj regnoj. Sed kvankam la urbaj ŝtatoj havis apartajn  registarojn,  ili  iufoje  kunlaboris  unu  kun  aliaj,  t.e.  helpis  unu  la  alian.  Iufoje granda  ŝtato  fariĝis  gvidanto  de  pluraj  malgrandaj  ŝtatoj.  En  Ĉinujo  tiuj  ĉi  malgrandaj ŝtatoj baldaŭ transformiĝis al granda ŝtato, imperio. Estis la tempo de tiu imperio, kiam la Granda Muro de Ĉinujo estis konstruata. Vi jam legis pri tiu Granda Muro kaj kia enorma konstruaĵo estas tio! Tio estis konstruata de la maro ĝis la alta norda  montaro  por ke la mongolaj  triboj  ne  povu  perforte  entrudiĝi  en  Ĉinujon. Tiu  ĉi  muro  estas  1  400  mejlojn longa kaj 20 ĝis 30 futojn alta kaj 25 futojn larĝa[43 ].  Ĉe la interspaco estas fortikaĵoj kajturoj . Se tia muro estus konstruata en Barato, tio etendiĝus de Lahoro en la nordo ĝis Madraso en la sudo. La Granda Muro eĉ nun staras kaj se vi irus al Ĉinujo, vi povos vidi ĝin.

      Bildo  23  La Granda Muro de Ĉinujo

 

__________________________________________-

[40] Skriba sistemo, kie oni uzas desegnatajn  bildojn de diversaj objektoj por prezenti ideon aŭ senton.

[41] Tre bonkvalita ligno, ne facile putriĝema nek formanĝebla  de insektoj, uzata por fari meblojn, pordojn ktp.

[42] Malnova politika sistemo de la barata subkontinento, funkcianta speciale en vilaĝoj. Panĉo signifas kvin kaj Panĉajato signifas aron de kvin personoj. Kutime la vilaĝanoj elektis kvin saĝajn personojn de ĉiu vilaĝo por solvi diversajn problemojn inter la vilaĝanoj.

[43] Unuo de distanco: 1 mejlo = 1,609 kilometroj.

[44] Malgrandazio, alinome Anatolio  estas duoninsulo en la okcidento de Azio, kiu o

 

22  MARVOJAĜOJ KAJ KOMERCO

Alia  interesa  popolo  estis  fenikoj.  Ili  apartenas  al  la  sama raso  kiel  la  hebreoj  kaj araboj. Ili loĝis speciale sur la okcidenta bordo de Malgranda Azio (Asia Minor) [45] en la nuna Turkujo. Ilia ĉefa urbo estis Akro kaj Sidono sur la bordo de Mediteraneo. Ili estis famaj pro siaj longaj komercaj vojaĝoj tra maro. Ili vojaĝis tra Mediteranea maro kaj iris ĝis Britujo marvoje. Ili eble venis ankaŭ Baraten.

Ni nun vidas  interesan komencon de du gravaj aferoj, marvojaĝo kaj komerco. Unu helpis la alian. Kompreneble ne estis tiel bonaj vaporŝipoj, kiajn vi vidas hodiaŭ. La unuaj boatoj  estis  certe  la  ordinaraj  trunkoj  de  arboj  kavigitaj.  Oni  uzis  remilojn  kaj  iufoje  la velojn por kapti la venton. Marvojaĝo dum tiu tempo certe estis tre  ekscita. Imagu pri la transiro  de  la  araba  maro[46 ]  per  malgranda  boato  kun  remiloj  kaj  veloj!  Certe  estis malmulte da spaco por movi sin en ĝi kaj iom da vento povus ĝin balancigi ĉiudirekten kaj tre  ofte  ĝi dronis.  Nur  bravuloj  riskis  vojaĝi  per  boato  tra  vasta  oceano.  Estis  tre  riska laboro kaj iafoje oni ne povis vidi grundon dum monatoj. Se ekmankus la manĝaĵo,  ili ne povus  trovi  ĝin  en  la  mezo  de  maro,  escepte  de  la  okazo,  ke  ili  povus  kapti  fiŝon  aŭ birdon. La maro estis plena je aventuro kaj sensacio. Estas multaj rakontoj de malnovaj tempoj pri maristoj  kaj strangaj okazintaĵoj sur la maro. Sed  spite  de  la  danĝero,  homoj  iris  por  marvojaĝo. Iuj  vojaĝis  por  kontentigi  sian aventuremon,  sed  la  plimulto  el  ili  iris    pro  sia  ŝato    de  oro  kaj  mono.  Ĉar 

                                 Bildo 24  Boato de fenikoj ĉe Tebo


Kio estas komerco kaj kiel tio komenciĝis? Hodiaŭ vi vidas grandajn butikojn kaj estas tre facile iri tien kaj aĉeti kion ajn vi volas. Sed ĉu vi iam ajn pensis, de kie venas la  varoj, kiujn vi aĉetas? Vi povas aĉeti lanan ŝalon el butiko de Alahabado, sed la lanoj povus kreski sur la dorso de ŝafo en Kaŝmiro aŭ Ladako [47]. La dentopasto, kiun vi aĉetas povus veni per ŝipoj kaj trajnoj el la fora Usono. Tiel ankaŭ vi povus aĉeti varojn faritajn en Ĉinujo, Japanujo, Parizo aŭ Londono. Konsideru pri la peco de fremda tolo, kiun oni vendas en bazaro tie ĉi. La kotono kreskis en Barato kaj estis sendita al Britujo. Granda fabriko prenis ĝin, purigis ĝin, kaj faris fadenon el ĝi, kaj poste teksis la tolon. Tiu ĉi tolo tiam revenas al Barato kaj vendiĝas en bazaro. Kiom da miloj da  mejloj ĝi vojaĝis tien kaj reen antaŭ ol ĝi estis preta por vendi? Ŝajnas iom stulte, ke la kotono, kiu kreskas en Barato, iras al fora Britujo por fariĝi tolo kaj tiam esti resendata. Ŝajnas granda misuzo de tempo, mono kaj energio. Devas esti multe pli malmultekoste kaj bone, se oni farus la tolon en Barato mem. Vi scias, ke ni ne aĉetas kaj surmetas fremdan veston. Ni surmetas kaddaron (ne rafinitan tukon produktatan el enlanda kotono) ĉar tio estas pli prudenta, aĉeti varojn, kiel eble plej multe produktitajn en nia lando. Ni aĉetas kaj surmetas kaddaron ankaŭ por  helpi la malriĉulojn, kiuj ŝpinas kaj teksas ĝin.Do vi vidas, ke komerco estas tre malsimpla afero nun. Ŝipegoj ĉiam transportas varojn de iu lando alilanden. Sed ne ĉiam ĝi estis tiela. Dum la fruaj tagoj, ĵus kiam homoj komencis terkultivi, estis tre malmulte da komerco. Homoj devis akiri aĵojn mem aŭ devis fari ĉion por si mem, kion ajn ili bezonis. Kompreneble, homoj tiam ne bezonis multon. La divido de laboro inter la tribanoj, kion mi jam diris, aperis tiam. La homoj faris diversajn laborojn kaj diversajn aĵojn. Certe okazis iam, ke iu tribo havis multe da iu varo, dum la alia havis alian varon. Estis nature por ili interŝanĝi ilin. Ekzemple iu tribo povus doni bovinon kontraŭ sako da greno. Ne estis mono tiam. Do komenciĝis interŝanĝado. Certe tio estis iom malkonvena. Por trovi sakon da greno aŭ ion similan, oni devis porti bovinon aŭ eble du ŝafojn! Sed tamen la komerco evoluis.Kiam oro kaj arĝento troviĝis, la popolo komencis uzi ilin en komerco. Estis tre facile kunporti ĝin. Kaj iom post iom evoluis la kutimo pagi per oro aŭ arĝento. La unua homo, kiu pensis pri ĝi, estis certe inteligenta. La uzo de oro kaj arĝento faris la komercon tre facila. Kvankam tiam ne estis moneroj, kiujn ni havas nun. Oni pesis la oron per pesilo kaj ĝin donis al alia homo. Pli malfrue venis la moneroj kaj tio faris la komercon kaj interŝanĝadon pli facila. Ne necesis pesado, ĉar ĉiuj sciis la valoron de monero. Nun  moneroj estas uzataj ĉie. Sed ni devas memori, ke mono ne estas bona per si mem. Ĝi nur helpas al ni ekhavi la varojn, kiujn ni bezonas. Ĝi helpas al ni interŝanĝi aĵojn. Ni memoras pri la reĝo Midas [48], kiu havis multe da oro, sed nenion por manĝi! Do mono estas senvalora, se ĝi ne povas havigi al ni ion, kion ni bezonas.

Eĉ nun, foje vi trovas en vilaĝoj, ke homoj fakte interŝanĝas varojn kaj ne pagas monon. Sed mono estas uzata ĉar tio estas pli konvena. Multaj stultaj homoj imagas, ke mono per si mem estas bona kaj ili kolektas kaj kaŝ-amasigas ĝin anstataŭ ĝin uzi. Tio montras, ke ili ne scias kial mono estis iniciatita kaj kio ĝi estas fakte.

______________________________
[45] Malgrandazio, alinome Anatolio  estas duoninsulo en la okcidento de Azio, kiu okupasgrandan parton de la nuna teritorio de Turkujo.

[46] Araba Maro estas regiono de la Hinda Oceano, kiu limas norde kun Pakistano kaj Irano,sude kun nordorienta Somalujo, oriente kun Barato, kaj okcidente kun la Araba Duoninsulo. Kelkaj el la antikvaj nomoj de tiu akvoregiono inkluzivas Sindhu Sagar (signifo "Maro de Sindh" en la sanskrita).

[47] Ĝi estas neĝkovrita regiono de Barato en la landoparto Ĝamuo kaj Kaŝmiro, kiu kuŝas en la montaro Kunlun en la nordo, loĝata de gentoj de hindarjaj kaj tibeta devenoj.  Ĝi estas unu el la plej maldense homhavaj regionoj en Ĝamuo kaj Kaŝmiro. La plejparto de la loĝantaro estas budaistoj. Ladako estas la plej alta altebenaĵo de Kaŝmiro kaj multo de ĝi estas super 3 000 m .

[48] Nomo de pluraj historiaj reĝoj de la regno Frigio en Malgranda Azio, kaj en la greka mitologio. Laǔ la greka mitologio Midaso estis konata pro sia stulteco kaj avareco. Li estas ofte prezentata kiel azenorela reĝo. Li havis mirindan kapablo: kion ajn li tuŝis, tio  fariĝis oro.


23  LINGVO, SKRIBO, KAJ NUMEROJ


Ni jam traktis pri interrilatoj inter diversaj lingvoj.  Ni pensu dum iom da tempo, kiel lingvo ja kreiĝis. Ni vidas inter iuj bestoj, ke ili uzas kelkajn sonojn. Oni diras, ke simio havas kelkajn kriojn kaj vortojn por simplaj aferoj. Vi povas aŭdi strangajn kriojn, kiujn  besto faras, kiam ĝi timas kaj volas averti aliajn pri ia danĝero.

Verŝajne la homaj lingvoj ekis sammaniere. Certe estis kelkaj simplaj krioj dekomence, la krio de timo kaj averto. Tiam eble venis tio, kion oni nomas la laborkrioj. Kiam aro da homoj laboras kune, ili kutime bru-krias. Ĉu vi ne rimarkis homojn kuntirantajn pezan ŝarĝon? Ŝajnas, ke kunkriado helpas ilin iomete. Tiuj laborkrioj povus esti la unuaj vortoj, kiujn homoj uzis.

Iom post iom certe aliaj simplaj vortoj kiel akvo, fajro, ĉevalo kaj urso venis. Estis eble nur substantivoj kaj verboj. Se la homo volis diri, ke li estas vidanta urson, li eble diris unu vorton “urso” kaj montris geste kiel infano. Estis eble tre malmulte da konversacio tiam.

Tiel evoluis lingvo. Venis mallongaj frazoj kaj poste la longaj. Verŝajne neniam estis sama lingvo por diversaj popoloj dum iu tempo. Kiel mi jam diris, estis malmulte da lingvo tiam kaj ĉiu el ili evoluigis grandan lingvo-familion .

Dum la frua civilizo, pri kio nun temas, lingvoj jam grandmezure evoluis. Estis multaj kantoj  kaj bardoj kaj kantistoj kantadis per tiuj lingvoj. Ne estis multaj skrib-sistemoj aŭ libroj en tiu tempo. Do, la popolo devis memori multe. Memori pri rimoj kaj poemoj estas iom facile. Do ni vidas, ke rimoj kaj baladoj estis tre popuraraj en la landoj, kie ekzistis frua civilizo.

Ankaŭ  la skribo havis interesan komencon. Mi jam aludis pri ĉina  skribmaniero. Ĉiuj skriboj certe ekis pere de bildoj. (Vidu bildon 12) Homoj, kiu volis diri ion pri pavo eble desegnis pavon. Kompreneble oni ne povis skribi multe tiel.  Iom post iom la bildoj iĝis pli kaj pli simplaj. Poste estis elpensita alfabeto. Tio igis la skribadon pli facila kaj la progreso estis tre rapida.

Numeroj kaj kalkulado estis certe granda invento. Estas malfacile imagi kiel iu ajn komerco povis okazi sen numeroj. La persono, kiu elpensis numerojn certe estis geniulo aŭ tre inteligenta. La numer-signoj, kiuj ekis en Eŭropo, estis iom malklaraj. Vi scias kia estas la roma numer-skriba maniero: I, II, III, IV,  V, VI, VII, VIII, IX,  X, kaj tiel plu. Tio estas malklara kaj estas malfacile manipulebla. La numeroj, kiujn ni uzas nun en ĉiuj lingvoj estas pli bonaj. Mi aludas je 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10. Tiujn oni nomas Arabaj Numeroj, ĉar eŭropanoj ekkonis ilin de la araboj. Sed la araboj mem lernis ilin de baratanoj, do estas pli prave nomi ilin Barataj Numeroj.

Sed mi iras tro rapide. Ni ankoraŭ ne venis al la araboj.



24  DIVERSAJ  KLASOJ  DE  POPOLO


Al la geknaboj kaj plenkreskuloj estas ofte instruata historio laŭ stranga maniero. Ili lernas la nomojn de reĝoj kaj aliaj personoj, la datojn de bataloj kaj tiel plu. Sed historio ja ne konsistas el kelkaj homoj, kiuj iĝis reĝoj kaj generaloj. Historio devas diri al ni pri la popolo de la lando, kiel ili vivis, kion ili faris kaj kion ili pensis. Ĝi devas ion diri al ni pri iliaj ĝojoj kaj malĝojoj kaj pri tio, kiel ili solvis siajn problemojn. Se ni studas nian historion tiel, ni povas lerni multon el ĝi. Se ni konstatus la saman malfacilaĵon aŭ ĉagrenon, la legado de historio helpus al ni venki la situacion. Speciale, nia studado de pasintaj tempoj helpus al ni rimarki, ĉu la popolo prosperis pli kaj pli aŭ malprosperis. Ĉu progreso okazis aŭ ne.

Certe, oni devas lerni ion de la vivoj de la eminentaj viroj kaj virinoj de pasintaj tempoj. Ni certe provas lerni ankaŭ tion, kia estis la kondiĉo de diversaj homoj de tiu malnovaj tagoj.

Mi jam skribis al vi multajn leterojn. Tiu ĉi estas la 25-a en la serio. Sed ĝis nun ni nur diskutis pri la pasintaj tempoj, pri kiuj ni ne scias multe. Ni apenaŭ povas nomi ĝin historio. Tamen, se ni volas, ni povas nomi ĝin la komenco de historio. Baldaŭ ni traktos la postan periodon, pri kiu ni scias pli multe, kaj tio nomiĝas historia tempo. Sed antaŭ ol ni forlasas la fruan civilizon, ni ankoraŭfoje trarigardos kiom diversspecaj homoj vivis en tiuj tempoj.

Ni jam vidis kiel la fruaj tribanoj ekis fari diversajn laborojn. Ekzistis divido de laboro. Ni vidis ankaŭ  tion, kiel la gvidantoj de la triboj, la patriarĥoj, apartigis siajn familianojn disde la aliaj homoj kaj faris nur adminitrajn partojn de la laboro. Ili iĝis altrangaj personoj aŭ ni povus diri, ke ilia familio apartenis al alia klaso disde la cetera popolo. Do ni trovas du klasojn de popolo, iuj administris aŭ ordonis, kaj aliaj faris la laboron efektive. Kompreneble la klasoj, farantaj la adminitran parton de laboro, havis pli da potenco kaj ili uzis ĝin por akiri varojn kiel eble plej multe. Ili iĝis pli riĉaj, elpreninte pli kaj pli de tiuj, kiuj efektive faris la laboron.

Kaj do ĉar la divido de laboro daŭris, diversaj klasoj naskiĝis. Estis reĝo kaj lia familio kaj la homoj de lia kortego, kiuj faris la administran laboron kaj batalis por la lando. Ili kutime ne faris alian laboron. Plue estis la pastroj kaj aliaj personoj, ligitaj al la templo. Ili estis tre gravaj homoj en tiuj tagoj kaj ni konsideros iliajn laborojn denove.

Trie estis la komercistoj. Tiuj estis la negocistoj, kiuj portis varojn de unu lando al alia lando, aĉetis kaj vendis varojn kaj tenis butikojn.

Kvare estis la metiistoj. Ili estis la homoj, kiuj faris ĉiujn aĵojn, ŝpinis fadenojn, teksis tolojn, faris latunajn potaĵojn kaj aĵojn el oro kaj eburo kaj multajn aliajn aĵojn. Plejparto de tiuj homoj loĝis en aŭ apud la urboj, sed estis multaj homoj, kiuj loĝis en vilaĝoj.

Laste estis la terkultivistoj kaj laboristoj, kiuj laboris en kampoj kaj en la urbo. Tio estis kompreneble la plej granda klaso. Ĉiuj aliaj klasoj provis gajni ion el ili.



25REĜOJ  KAJ  TEMPLOJ  KAJ  PASTROJ


Ni vidis en nia lasta letero, ke kvin diversaj klasoj estis formitaj. La plej granda estis la klaso de terkultivistoj kaj laboristoj. La terkultivistoj plugis terenon kaj kultivis grenon kaj kreskigis aliajn nutraĵojn. Se kamparanoj ne tion farus kaj neniu alia laborus en kampoj ne kreskus nutraĵo aŭ apenaŭ kreskus iomete. Do kamparanoj estis tre gravaj. Sen ili ĉiuj devis fasti. La laboristoj faris necesajn laborojn kaj en la kamparo kaj en la urbo. Kvankam tiuj homoj faris tiajn gravajn  laborojn, kiuj estis nepraj por ĉiuj, ili ricevis tre malmulte. Plejparto de ilia produktaĵo transiris al aliaj, speciale al la reĝo aŭ liaj samklasanoj inkluzive la nobelojn.

La reĝo kaj liaj samklasanoj, kiel ni observas, havis multe da potenco. Dum la tempo de fruaj triboj la bieno apartenis al la tuta tribo kaj ne al iu persono. Sed kiam la potenco de reĝ-klasanoj pligrandiĝis, ili diris, ke la bieno apartenas al ili. Ili fariĝis bienuloj, kaj la kamparanoj, kiuj  vere streĉe prilaboris la grundon, fariĝis nur servistoj. Kion ajn la terkultivistoj produktis  sur la bieno, estis dividata kaj granda porcio iris al la bienulo.

Ankaŭ kelkaj temploj havis bienon kaj estis  bienuloj.

25  Antikva egiptadio                       26      Koloso de Memnono


Ni vidu, kiaj estis la temploj kaj iliaj pastroj. En unu el miaj leteroj al vi, mi menciis, ke la fruaj sovaĝaj homoj komencis pensi pri dio kaj religio, ĉar ili ne komprenis multajn aferojn kaj timis de tio, kion ili ne komprenis. Ili faris dion aŭ diinon el ĉio: rivero, monto, suno, arbo, besto kaj la aĵoj, kiujn ili ne povis vidi, sed nur imagi, temis ekzemple pri  la spiritoj. Pro timo ili ĉiam pensis, ke iliaj dioj volas puni ilin. Iliaj dioj estis kiel ili mem, malmildaj, kruelaj kaj la homoj ĉiam volis trankviligi ilin aŭ plaĉi al ili per oferaĵoj. Estis konstruitaj  temploj por tiuj dioj. Ene de la templo estis speciala ĉambro, nomita altaro aŭ sanktejo, kie restis la idolo de la dio, al kiu ili preĝis. Ili ne povis adori iun, kiun ili ne povis vidi. Tio estis iom malfacila. Vi scias, ke infano povas kutime pensi pri io, kion  li vidas. La fruaj homoj estis iel similaj al infanoj. Ĉar ili ne povis adori sen idolo, do  ili metis idolon en siajn templojn. Estas surprize, ke tiuj idoloj estis kutime terure malbelaj, bestoj aŭ iafoje duonhomo kaj duonbesto. En Egiptujo ili adoris iam katon kaj dum alia periodo simion, mi pensas. Kial homoj adoris tiajn hororajn figurojn de besto, estas tre malfacile imagebla. Se oni devas adori figuron, kial oni ne faris ĝin bela? Verŝajne la ideo estis, ke oni nepre timu de dio kaj do ili faris ilin teruraj.

20     Minotaŭro

Dum tiu tempo eble la popolo ne pensis pri unu dio aŭ unu granda potenculo kiel la plejparto de la popolo nun pensas. Ili imagis, ke estas pluraj dioj kaj diinoj eĉ kelkfoje ili estis kverelemaj inter si. Diversaj urboj kaj landoj ofte havis diversajn diojn, kiujn ili preĝis .

La temploj estis plenaj de pastroj. La pastroj kutime sciis legi kaj skribi kaj estis pli kleraj ol la aliaj. Do ili iĝis la konsilantoj de la reĝoj. La libroj dum tiu tempo estis skribataj aŭ kopiataj de pastroj. Ĉar ili havis iom da scio, ili estis la kleruloj de malnovaj tempoj. Ili estis ankaŭ kuracistoj. Ofte por montri al la popolo, kiel lertaj ili estas, ili prezentis artifikojn por imponi al la popolo. La homoj estis tre simplaj kaj sensciaj kaj taksis la pastrojn  magiistoj kaj estis timigataj de ili. La pastroj ĉiamaniere miksiĝis je la vivo de la popolo. Ili estis saĝaj homoj kaj ĉiuj homoj iris al ili, kiam ili havis problemon aŭ malsanon. Ili aranĝis grandajn festivalojn por la popolo. Ne estis kalendaro tiam, speciale por la simplaj homoj. Ili kalkulis la sezonojn per festivaloj.

Ŝajnas, ke en kelkaj okazoj, kiam popolo ekloĝis en urbo, la homoj, kiuj gvidis ilin, estis la pastroj kaj ne la reĝoj. Poste venis la reĝoj kaj ili delokigis la pastrojn, ĉar la pastroj ne povis batali pli bone. En kelkaj okazoj la sama homo estis reĝo kaj pastro kiel la Faraono de Egiptujo. Fakte oni taksis faraonojn  duondioj, eĉ kiam ili estis vivantaj. Kiam ili mortis oni adoris ilin kiel diojn.

Bildo 27      Egiptaj dioj

 

 

26 RIGARDO MALANTAŬEN


Ĉu vi ne estas ege laca pro miaj leteroj? Jes vi meritas ripozon, mi pensas. Nu, mi ne skribu al vi novan leteron dum iom da tempo. Mi deziras, ke vi pensadu pri tio, kion mi jam traktis. Ni jam kuregis tra miloj da jaroj nur per kelkaj leteroj. Ekde la tempo, kiam la tero estis nur peceto de suno, ni vidis kiel ĝi apartiĝis  kaj iom post iom malvarmiĝis. Tiam la luno impete flugis eksteren. Dum longaj epokoj ne es
tis vivo. Tra milionoj da  jaroj - ĉu vi havas ideon, kiom longa tempo estas milionoj da jaroj? - vivo kreskis tre malrapide. Estas treege malfacile koncepti la ideon pri milionoj da jaroj; vi estas nur dekjara, kiom plene vi kreskis kaj kiom maljuna vi estas? Vi estas, “jeune fille, n’ est- ce pas?” Juna sinjorino. ĉu ne? Jarcento estas terure longa tempo por vi. Kaj plie jar-milo! Kaj miliono, kiu estas miloble mil! Mi timas, ke ni ne povos ĝuste enteni ĝin en nia eta kapo. Ni imagas, ke ni estas tre gravaj kaj etaj aferoj ĝenas nin kaj turmentas nin. Sed kiu estas tiu eta okazintaĵo en la fono de longa historio de la mondo? Estas bone al ni legi ĝin kaj lerni ion de tiu longa historio, tiel ke la etaj aferoj ne turmentu nin multe.

Ni memoru la  longan tempon, kiam vivo tute ne ekzistis kaj post tiam alian longan tempon, kiam nur bestoj ekzistis en la maro. Ne estis homo ie ajn sur la tero. La bestoj venis kaj travagis dum milionoj da jaroj sen renkonti homon, kiu mortpafus ilin. Kaj fine kiam homo aperis, li estis ne rimarkebla, malgranda, eta estaĵo, plej malforta el ĉiuj aliaj bestoj. Dum miloj da jaroj iom post iom li plifortiĝis, kaj plialtiĝis ĝis li fariĝis la mastra besto sur la tero. Ĉiuj bestoj iĝis liaj servistoj kaj sklavoj por labori laŭ lia ordono.

Tiam venis la kresko de civilizo. Ni jam vidis la komencon de ĝi. Ni povas sekvi ĝin poste. Nun     ni ne havas milionojn da jaroj je nia dispono por trarigardi. Per niaj leteroj ni atingis la momenton, kiu estas nur proksimume kvar- aŭ kvin-mil jarojn antaŭ nia tempo. Sed ni konas tiujn kvar-mil jarojn pli bone ol la milionojn da jaroj, kiujn ni traktis antaŭe. La historio kaj evoluo de homo vere okazis dum tiuj kvar-mil jaroj. Vi legos pri tiu historio detale, kiam vi elkreskos. Mi nur skribos iomete pri ĝi por faciligi al vi koncepti, kio okazis al la homo en la eta mondo de ni.

27  FOSILIOJ KAJ RUINOJ

 

Jam delonge mi ne skribis al vi. Per miaj lastaj  du leteroj ni revenis al la antikvaj tempoj, kiujn ni ade konsideris en niaj leteroj. Mi sendis al vi bildkartojn de fosilioj de fiŝoj por doni al vi ian ideon, kiel la fosilio aspektas. En Masurio, kiam ni renkontis ilin, mi montris al vi la bildojn de aliaj fosilioj.

Eble vi memoras speciale pri la fosilioj de rampuloj. La rampulo estas kutime besto, kiu rampas kiel la serpento, lacerto, krokodilo, kaj kelonio, kiujn ni vidas hodiaŭ. La rampuloj de antikvaj tempoj apartenas al la sama familio, sed estis alispecaj kaj estis grandegaj. Vi memoras pri grandiozaj brutoj, kiujn ni vidis en la muzeo de SudaKensington. Unu el ili estas 30 aŭ 40 futojn longa. Estis speco de rano pli granda ol homo kaj testudo preskaŭ same granda. Grandiozaj vespertoj traflugadis kaj la besto igvanodonto, kiam ĝi staris sur siaj piedoj, estis tiel granda kiel malgranda arbo.

                                                Bildo28  Fosilio

Vi vidis ankaŭ la fosiliojn de malnovaj plantoj. Vidiĝis spuroj de belaj filikoj sur roko, kaj ankaǔ la spuroj de folioj kaj palmoj. Post longa tempo alvenis la mamuloj, aŭ la bestoj, kiuj suĉigas aŭ donas lakton al siaj idoj. Plejparto de la bestoj, kiujn ni vidas ĉirkaŭ ni, kaj ankaŭ ni mem, estas la mamuloj. La mamuloj de malnovaj tempoj ne estis tre malsamaj ol kelkaj bestoj de la nuna tempo. Ili estis iafoje pli grandaj, sed ne tiel grandaj kiel la rampuloj. Estis elefantoj kun grandaj dentegoj, kaj grandegaj rostroj.

Vi vidis ankaŭ la restaĵojn de fosilia homo. Tio ne estis tre interesa, ĉar tio estis nur la ostoj kaj kranioj. Pli interesaj estis la silikaj instrumentoj, kiujn la prahomoj faris.

Mi montris al vi ankaŭ kelkajn belajn bildojn de egiptaj tomboj kaj mumioj. Kelkaj el ili, kiel vi memoras, estis tre belaj. Sur lignaj ĉerkoj oni pentris longajn rakontojn de la homoj. Tre interesaj estis la mur-pentraĵoj en egiptaj tomboj ĉe Tebo.

Vi vidis ankaŭ la bildojn de la ruinoj de palacoj kaj temploj ĉe Tebo en Egiptujo. Estis grandaj konstruaĵoj kun grandegaj kolonoj. Apud Tebo estas la Koloso de Memnono, enorma statuo.

Estis ankaŭ la bildoj de ruinigitaj temploj kaj la konstruaĵoj ĉe Karnako en supra Egiptujo. Eĉ de tiu ruino vi povas koncepti, kiel potencaj estis la malnovaj egiptoj koncerne al la konstruado. Ili ne povintus konstrui tiajn grandajn templojn kaj palacojn, se ili ne estus konintaj inĝenier-arton tre bone.

Ni nun  finas mian mallongan rigardon malantaŭen. En niaj postaj leteroj ni iros antaŭen.

 

28  ARJOJ VENIS AL BARATO

Ĝis nun ni diskutis pri tre tre longaj tempoj. Ni nun vidos, kiel homoj evoluis kaj kion ili faris. Oni nomas tion prahistoriot.e. antaŭ-historio. Ĉar ni ne havas realan bildon pri tiu tempo, ni devas diveni multe. Nun ni estas ĉe la sojlo de historio. Ni unue vidu, kio okazis en Barato. Ni jam vidis, ke dum tre praa tempo, kiel en Egiptujo, Barato havis civilizon. Ili komercis kaj ŝipoj transportis baratajn varojn al Egiptujo, Mezopotamio, kaj aliaj landoj. La popolo, kiu loĝis dum tiu tempo en Barato, nomiĝis „dravidoj”. Ili estis la popolo, kies posteuloj nun loĝas en Suda Barato ĉirkaŭ Madraso (Ĉenajo)[49]

La dravidoj estis venkitaj de arjoj alvenintaj el la nordo. Certe la arjoj venis el centra Azio kaj ne trovinte sufiĉan manĝaĵon por ĉiuj, ili dismigris al aliaj landoj. Ili iris grandnombre al Persujo kaj eĉ pli okcidenten en  Grekujon. Ili  venis ankaŭ al Barato amase el tra la montoj apud Kaŝmiro.

La arjoj estis potencaj batalantoj kaj ili forpelis la dravidojn. Ondoj post ondoj da ili certe venis al Barato el la nord-okcidento. Verŝajne la dravidoj haltigis ilin unue, sed kiam pli kaj pli da arjoj venis, ili ne estis haltigeblaj. Dum longa tempo la arjoj restis en la nordo, nur en Afganujo kaj Panĝabo.Tiam ili venis pli suden al la loko, kiun ni nun nomasUnuiĝinta Provinco[50], kie ni nun loĝas. Ili ade disiĝis, ĝis ili atingis Vindjon [51], monto en centra Barato. Estis malfacile transiri tiun montaron, plenan de densa arbaro. Do dum longa tempo la arjoj restis ĉe la norda flanko de Vindjo. Multaj el ili iel transpasis ĝin kaj iris al la sudo, sed ne amase, pro kio la sudo restas plejparte dravida.

Estas tre interese studi la alvenon de arjoj en Baraton. Vi trovos multon pri ili el niaj malnovaj sanskritaj libroj. Kelkaj el ili kiel la Vedo [52] estis skribataj dum tiu tempo. La plej malnova estas Rigvedo [53 ] kaj el tio vi povas havi ideojn pri la parto de Barato, kiun la arjoj okupis tiam. El la aliaj Vedoj kaj aliaj sanskritaj libroj, kiel Puranoj[54] ni vidas kiel la arjoj ade disvastiĝis. Verŝajne vi ne scias multe pri tiuj antikvaj libroj. Kiam vi plenkreskos vi scios pli. Sed eĉ nun vi scias multajn rakontojn, kiuj devenis el Puranoj . Poste venis la noblaj libroj, la Ramajano kaj la Mahabarato.

El tiuj libroj ni scias, ke la arjoj, kiam ili loĝis nur enPanĝabo kaj Afganujo, ili nomis tiun landparton Brahmovarto [55]. Afganujo estis tiam nomata  Gandharo . Ĉu vi  rekonas Gandhari [56]en Mahabarato? Ŝi estis tiel nomata ĉar ŝi venis el Gandharo aŭ Afganujo. Afganujo estas nun aparta lando disde Barato, sed dum tiu tempo apartenis al la sama lando.Kiam arjoj antaŭeniris ĝis la ebeno de Gango kaj Jomuno ili nomis la tutan nordan Baraton Arjavarto[57]. Samkiel  aliaj popoloj de la antikvaj tempoj, ili ekloĝis en la urboj, situantaj sur la riverbordo kiel Kaŝio, Banaraso, Prajago  kaj multaj aliaj urboj.

_____________________________

[49] Granda urbo en la sudo de Barato. Nuna nomo: Ĉenajo. Antaŭa nomo: Madraso.

[50] Esperantigebla ankaŭ kiel Utarpradeŝo (238 566 km² ). Ĝi estas parto de Barato, kiu situasen la norda parto de la lando. Ĝia ĉefurbo estas Laknaŭo. En novembro 2 000, oni kreis la subŝtaton Utaraĥandon, preninte 13 distriktojn el tiu subŝtato.

[51] La montaro Vindhja (Vindjo en Esperanto) estas montaro 1 100 metrojn alta en centra Barato. Ĝi etendiĝas 1 000 km de la  plej orienta limo de la subŝtato Guĝarato ĝis la sudoriento de la subŝtato Utarpradeŝo. Plejparto de  ĝi situas en la subŝtato Madjapradeŝo. Tio estas kvazaǔ la dividilo inter suda Barato kaj norda Barato.

[52] La Vedo estas la plej sankta libro de anoj de la hindua religio kaj estas  la plej frua (ĉ. 1 500a.n.e.) literatura registro de la hindarja civilizo. Kiel ni jam diris en alia piednoto, la Vedo havaskvar librojn, tio estas:  la Rig, la Sama, la Jaĝur kaj la Atharva. Tiuj kvar Vedoj plue havas kvar partojn  la Samhito ( himnoj ), la brāhmano ( ritoj ), la Aranyako (teologioj ) kaj la Upanishados (filozofioj ).Ili priskribis ĉiujn aspektojn de la vivo. La vorto " Vedo " plejeble devenas de la vorto “Vido”, signifante, Darsan aŭ filozofion,  La leĝoj de la Vedoj reguligas la sociajn, jurajn , hejmajn kaj religiajn kutimojn de la anoj de la hindua religio ĝis hodiaŭ.

[53] Unua libro de Vedo, kiu havas dek librojn, kaj  konsistas el 1 017 1 028 himnoj.  Tiu ĉi longa kolekto de mallongaj himnoj estas plejparte dediĉita al laŭdado de la dioj. Tamen, ĝi enhavas ankaŭ disajn aludetojn al historiaj eventoj, precipe al la luktado inter la arjoj kaj iliaj malamikoj, la dasoj. La nomoj de gedioj estas troveblaj en Rigvedo kaj ili troviĝas ankaŭ ĉe multaj aliaj hindeŭrope parolantaj popoloj. Tio ĉi montras la antikvecon de la teksto. Rigvedo finiĝis ĝis la jaro  1 500 a.n.e. Max Müller [Maks Miler], estas la unua notinda eŭropano, kiu ĝisfunde studis  la Vedojn.

[54] Malnova religia libro de hindreligianoj, kiuj laǔdas diojn speciale la diotrion,BramhoBiŝnuoŜivo. Puranoj kutime donas gravecon al aparta diaĵo, uzante abundon de religiaj kaj filozofiaj konceptoj. Ili estas kutime skribitaj en formo de rakontoj raportitaj de unu persono al alia. Ekzistas pluraj Puranoj inter kiuj la plej gravaj Puranoj estas  20 Mahapuranoj (Grandaj Puranoj),kiuj havas ĉ. 429 000 strofojn.  Ili estis verkitaj inter 250 a.n.e. kaj 100 n.e.

[55 ] La terspaco inter la riveroj Drisavati kaj Saravati  laŭ Manu,  la filozofo kaj verkisto de la 2ajarcento a.n.e.

[56 ] En Mahabarato okazis granda batalo inter Kuruidoj kaj Panduidoj. Gandhari estas la edzino de Kuru aŭ Dhritorastra. La patrolando de Gandhari estas Gandharo aŭ nuna Afganujo.

[57 ] Arjavarto estas la landoparto norde de Himalajo ĝis Vindjo en la sudo inter la golfo de Bengalujo oriente kaj la Araba Maro okcidente. Manu, la klerulo de antikva Barato ankaŭ menciis, ke la norda parto de la duoninsulo estas Aryabarto kaj la suda parto estas Daksinabarto.



29  KIAJ  ESTIS  LA  ARJOJ  EN  BARATO

La arjoj certe venis antaŭ kvin- aŭ ses-mil jaroj, aŭ pli frue . Kompreneble, ne ĉiuj el ili  venis samtempe. Aroj post aroj, triboj post triboj, familioj post familioj certe venis dum centoj da jaroj. Imagu ilin vojaĝantaj en longaj karavanoj kun ĉiuj siaj hejmaj aĵoj sarĝitaj sur ĉaroj, aŭ sur la dorso de bestoj. Ili ne venis kiel la nuntempaj turistoj. Reiro ne estis ja antaŭvidita por ili. Ili venis por loĝi aŭ, batalante, morti. Plejparto el ili, kiel mi jam diris al vi, transmarŝis la montojn de nord-okcidento. Sed verŝajne iuj venis tra la maro aŭ tra la Persa Golfo kaj remante kontraŭ la rivero Induso per siaj malgrandaj ŝipoj.

Kiaj estis tiuj arjoj? Ni povas trovi multon pri ili en la libroj, skribitaj de ili. Kelkaj el iliaj libroj kiel la Vedoj, estas la plej malnovaj en la mondo. Komence, la libroj estis eble ne skribitaj. Oni lernis ilin parkere, deklamis kaj kantis. Ili estis verkitaj per tiel bela sanskrita lingvo, ke vi amus ĝin kanti. Eĉ nun estas plezure aŭdi homon kun bona voĉo kaj bona scio de la sanskrita, deklamantan el la Vedoj. La Vedoj, estas konsiderataj tre sanktaj libroj de hindoj. Sed kion signifas la vorto Vedo? Tio signifas scion, kiujn la saĝuloj aŭ riŝioj [58] aŭ munioj [59]de tiu tempo kolektis. Ili ne havis fervojon, telegrafon, kaj kinon en tiu tempo. Sed tio ne signifas, ke ili estis nesciuloj. Iuj taksas, ke la saĝuloj de malnovaj tempoj estis pli saĝaj ol iu ajn de la nuna tempo. Ĉu ili estis pli saĝaj aŭ ne, ili skribis mirindajn librojn, kiujn oni bone ŝatas eĉ hodiaŭ. Tio mem signifas. ke tiuj homoj de malnova tempo estis saĝaj.

Kiel mi diris, la Vedoj komence ne ekzistis en skribita formo. Oni memoris ilin kaj ili estis transdonataj de generacio al generacio pere de parolo. Ili certe havis mirindan memor-kapablon en tiu tempo. Kiom multe el ni povas memori tutan libron? La tempo, kiam la Vedojestis skribataj, nomiĝas Veda Tempo. La unua Vedo estis Rigvedo.Ĝi estas plena de himnoj kaj kantoj, kiujn la malnovaj arjoj kantadis. Ili estis certe ĝojplenaj homoj, ne langvoraj aŭ malĝojaj, sed plenaj de ĝojo kaj aventuremo. Kun ĝojo ili komponis belajn kantojn kaj kantis ilin por la dioj, kiujn ili adoris.

Ili estis tre fieraj pri si mem kaj pri sia raso. La vorto arjo mem signifas nobelulon,  superan specon de homo. Ili tre ŝatis sendependon. lli ne similas al siaj posteuloj en la nuna Barato, kiuj havas malmulte da kuraĝo kaj apenaŭ sentas la perdon de sia sendependeco. Al la arjoj de malnovaj  tempoj morto estis pli bona ol maldigno kaj sklaveco.

Ili estis bonaj batalistoj kaj ili iomete konis sciencojn kaj tre bone la terkultivadon. Kompreneble, ili tre aprezis terkultivadon kaj ĉiujn, kiuj helpis en kultivado. La grandaj riveroj donis akvon al ili kaj ili amis riverojn kaj taksis ilin bonaj amikoj kaj bonfaruloj. La bovoj kaj bovinoj helpis ilin grandmezure, kaj en terkultivado kaj en la ĉiutaga vivo, ĉar bovinoj donis lakton al ili, kiun ili ŝatis. Do ili speciale prizorgis tiujn bestojn kaj kantis laŭde al ili. Post longa tempo forgesinte la veran kialon de tiu zorgemo, la popolo komencis adori tiujn bestojn kvazaŭ tio estus bona por ĉiuj.

Arjoj estante tre memfieraj estis singardaj koncerne la miksiĝon kun la praloĝantoj de Barato. Do ili faris leĝon, regularon por preventi tiun miksiĝon tiel ke arjoj ne povis geedziĝi al la aliaj. Post longa tempo tio evoluis al kastsistemo, kiel tio nomiĝas hodiaŭ. Tio nun, tamen fariĝis tute ridinda afero. Iuj malemas tuŝi la aliajn kaj manĝi kun aliulo. Bonsance tio nun perdas sian severecon.

[58] Hindua asketo

[59] Hindua ermito


30  LA RAMAJANO KAJ LA MAHABARATO

Bildo 26  Batalĉaro  laŭ la Mahabarato  

 Post  la  Veda  epoko  en  Barato  kiam  la  Vedoj  estis  skribataj,  venis la  tiel  nomata Epopea  Epoko.  Ĝi  estas  nomata  Epopea  Epoko  ĉar  du  grandaj  epopeoj,  t.e.  Longaj poemoj  rakontantaj  pri  la agoj de noblaj  herooj  estis  skribataj  tiam.  Tiuj  du  libroj  estis la Ramajano kaj la Mahabarato, kiujn vi konas. Dum la Epopea Epoko la arjoj disvastiĝis tra la norda parto de Barato ĝis la monto Vindjo. Kiel  mi  diris  al  vi,  tiun  ĉi  tutan  landon  oni  nomis  Arjavarto.  La  nuna  Unuiĝinta Provinco estis nomata  Madjapradeŝo [60 ] t.e. "Meza Gubernio". Bengalujon oni nomis Bongo tiam. Mi observas tre interesan fakton, kiun vi volus eble scii.  Imagu,  se vi ekrigardus la mapon  de  Barato,  vi  rimarkus  ke  la  formo  de  Arjavarto  inter  Himalajo  kaj  la  montaro Vindjo similas al lunarko. Do Arjavarto  nomiĝas ankaŭ lando de la Luno. La vorto "Indu" signifas lunon kaj do  Arjavarto estis Indulando [61 ]La arjoj estis tre amemaj al la lunarko. Ili konsideris ĉiujn lunarkformajn landojn sanktaj.  Multaj  el  iliaj  grandaj  urboj  kiel  Baranaso [62]   estis  lunarkformaj.  Eĉ en Alahabado vi mirus scii, ke la Gango estas lunarkforma tie. La Ramajano, kiel vi scias, estas la rakonto pri Ram Ĉandra kaj Sita [63]  kaj pri ilia batalo  kontraŭ  Ravano [64 ],  la  reĝo  de  Lanko,  kiu  estas  nun  Cejlono  (Srilanko).  La originala rakonto estis skribata en la sanskrita, verkita de Valmiki [65]. Multaj  versioj de la Ramajano estis skribataj poste en diversaj lingvoj. La plej bone konata estas la hinda versio Ram Ĉarit Manas de Tulsidas [66 ].  En Ramajano, Ramo estis helpata de  simioj (Hanumano [67]) de Suda Barato  kaj Hanumano estis la nobla heroo de  simioj. Povus esti, ke la rakonto temis pri batalo inter arjoj kaj la popolo de Suda Barato, kies gvidanto estis Ravano.La Ramajano estas  plena  de belaj  rakontoj,  sed ni ne traktas  ĝin ĉi tie. Vi mem devas legi ĝin.La Mahabarato skribiĝis pli longe post la Ramajano. Tiu estas tre granda libro. Ĝi ne rakontas  pri  la  batalo  inter  arjoj  kaj  dravidoj  sed  pri  batalo  de  arjoj  kotraŭ  arjoj.  Sed krom tiu batalo la mirinda libro estas plena de  bonaj  ideoj  kaj  noblaj  rakontoj.  Plue  tio estas tre kara al ni ĉiuj, ĉar tio enhavas juvelon de la poemaro:  la Bagvotgit [68]. Tiuj estas la libroj, skribitaj en Barato milojn da jaroj antaŭe kaj kiu krom klera homo povis  verki  ilin?  Kvankam  ili  estis  skribitaj  antaŭ  longa  tempo,  ili  estas  ankoraŭ  vivantaj hodiaŭ en Barato kaj ĉiu infano konas ilin kaj ĉiu plenkreskulo estas influata de ili.

_______________________________________

[60] Madjapradeŝo estas la esperantigo de Madhya Pradesh, kies signifo estas 'centra provinco'kaj fakte la provinco situas en la centro de Barato. La ĉefurbo de la provinco estas Bhopal kaj la areo konsistas el 308 252 kvadrataj kilometroj.

[61] Indu estas ankaŭ la voknomo de Indira.

[62] Banaras estas la misformo de la originala nomo Baranasi. Alia nomo de tiu tre malnova urbo estas Kaŝio, situanta  ĉe la okcidenta bordo de Gango, 320 kilometrojn for de la ĉefurbo Laknaŭo. La urbo estas rigardata kiel la plej sankta al la hindreligianoj, kie restas la fama templo de Ŝiva. Budao prezentis sian unuan predikon en Saranato apud Baranaso.

[63] Sita estas la ĉasta edzino de Ramo. Ravano, la reĝo de Lanko rabprenisis Sitaon,  kio kaŭzis grandan batalon inter Ramo kaj Ravano. Ramo mortigis Ravanon en la batalo kaj reprenis la edzinon Sitao.

[64] Estis bildigita kiel demona  reĝo kun dek kapoj , kiu forrabis la edzinon de Ramo por venĝi sin pro la ago de Laksmano, la frato de Ramo. Laksmano fortranĉis la nazon de la fratino de Ravano. Sed aliflanke Ravano estis bona reĝo, adoranto de Ŝivo  kaj Srilanko prosperis multe dum lia regado..

[65] Verkisto de la eposo Ramajano en la sanskrita.

[66] Tulsidas tradukis Ramajanon el la sanskrita al la hinda lingvo.

[67] Hanumano signifas simion, tamen plejeble li estis la reĝo de iu granda  tribo de suda Barato, kiu fariĝis tre fidela generalo de Ramo, por venki Ravanon.

[68] Ankaŭ konata kiel Gitao estas la parto de  la eposa verko Mahabarato, kiu havas 18 ĉapitrojn. La libro fakte helpas formi  la ŝiritan bazon de homa vivo kaj enkodukas lin al ĝusta vojo. La libro estas rigadata kiel tre sankta. Post tiom da jarcentoj la libro ne perdis sian utiligeblecon. Krom la pensuloj de Barato  Aldous Huxley (Aldus Haksli), Henry David Thoreau (Anri' David' Toro'), J. Robert Oppenheimer (Robert Openhajmer),  Ralph Waldo, Emerson (Ralf Ŭoldo Emerson), Carl Jung (Karl Jung), Herman Hesse (Herman Hese) ktp. laǔdis la libron.

 

                                    Resumo de la historio de Barato

           Dum multaj jaroj Barato, Afganujo kaj eĉ Persujo estis rigardataj kiel unu landbloko kaj la nordokcidenta  flanko  de  Barato  estis  la  fandujo  de  politikaj  eventoj.  Neniam  en  la historio    unusola  gento    dinastio    imperiestro  regis  la  tutan  blokon  aǔ duonkontinenton.  En  ĉi  tiu  konciza  verkaĵo  mi  diskutas  nur    pri  la  eminentaj  reĝoj  aŭ imperiestroj, kies regado, bone aǔ malbone, estas rimarkita de la popolo. Tio neniel estas la plena historo de Barato, sed ja skizo por helpi kompreni la aludojn en la leteroj.

Pratempo

  La historio de Barato komenciĝas, kiam  la Homo sapiens[8] ekaperis, antaǔ ĉirkaŭ 75 000 jaroj, aǔ eĉ pli frue, kiam la Homo erectus[9] aperis antaǔ  ĉirkaŭ 500 000 jaroj.

 3 300– 1 300 a. k. e.[10]  Periodo de ĉirkaŭ

Prahistorio / IndusVala Civilizo La IndusVala Civilizo, kiu disvastiĝis kaj prosperis en la nordokcidenta parto de la barata subkontinento de ĉirkaŭ 3 300 ĝis 1 300 a. k. e. en la hodiaŭaj Pakistano, Afganujo kaj nordokcidenta  Barato.  La  IndusVala  Civilizo  estis  fakte  bronzepoka  civilizo  ekzistinta kune  kun  la  antikvaj  civilizoj  de  Egiptujo  kaj  Mezopotamio  kaj  estis  unu  el  la  tri  fruaj civilizoj de la malnova mondo. Ĝi floris en la basenoj de la rivero Induso, unu el la grandaj riveroj de Azio, kaj de la rivero Gagarhakro[11], kiu iam fluadis tra nordokcidenta Hindujo kaj orienta Pakistano.    

  1 500 a. k. e.    Veda Periodo[12]

              Ni eksciis pri IndusVala Civilizo el la aĵoj kaj konstruaĵoj elterigitaj dum longa tempo. Ili postlasis skribajn dokumentojn, sed neniu povis deĉifri  kaj kompreni ilin. Kion ni sciis estas nur intelekta kompreno aǔ bildo. Sed ni eksciis pri la veda periodo el diversaj skribitaj sanskritaj libroj. La grupo de hindeŭropanoj,  kiuj  moviĝis al Persujo kaj Barato estas konataj kiel arjoj. Ili estas denaskaj loĝantoj de Centra Azio. La arjoj venis al Barato en pluraj ondoj, kelkaj rekte el Centra Aziokaj kelkaj el Persujo, kaj la plej frua ondo venis dum tempo de Rigvedoj[13]. Do ili venis en la subkontinenton antaǔ  ĉirkaŭ 1 500 a. k. e.Ili havis konflikton kun la indiĝenaj loĝantoj nome la dravidoj, menciitaj en la Vedo  kiel dasoj dasjuoj. La arjoj unue adoptis la agrikulturan vivstilon. La ĉevaloj kiuj venis kun la arioj donis al ili avantaĝojn en la milito kontraǔ la dravidoj kaj eventualan rapidan disvastiĝon tra norda Barato. Kiam la milito ĉesis, ili havis multnombron da dasoj kiel sklavoj,  kiuj faris iliajn laborojn, kio donis al ili liberan tempon por pensi kaj cerbumi. La veda epoko en la subkontinento daŭris proksimume en la periodo 1 500500 a.  k.  e.  Ĝi  estis  bazita  sur  la  fundamento  de  la  hinda  religio,  hinduismo,  kaj  de  aliaj kulturaj dimensioj de la frua barata socio. La sistemo de kastoj evoluis dum tiu periodo. Origine la  kastoj originis el divido laŭ laborokupoj, sed poste ili transformiĝis al simbolo de denaska socia prestiĝo. La du epopeoj Ramajan de Valmiki kaj Mahabharata de Veda Vyas[14] estas tre menciindaj  kreaĵoj  de  arjaj  cerboj  en  la  post Veda  periodo.  Ambaǔ  epopeoj  estas kunfandaĵo de literaturo kaj historio. La bazo de hinduismo  fondiĝis  dum tiu tempo. La menciindaj rolantoj de tiu periodo estas la dioj Ramo kaj Kriŝno[15]. La fera epoko  en Barato komenciĝis ĉirkaŭ 1.000 jarojn antaǔ la komuna epoko.

500200 a. k. e.: Ĝajnismo

              Ek de la veda tempo hinduismo regis la tutan duoninsulon, kaj la altklasanoj kaj riĉuloj persekutis aliajn en la nomo de religio. En tia fono evoluis du gravajn religiojn.Ĝajnismo[16]  estas  unu  el  la  plej  malnovaj  religioj  de  la  mondo.  Ĝajnoj[17]  havas tradicion  de  24  saĝuloj    aǔ Tirthankaroj  ekde  Adinato  (Ādinātho)  ĝis    Mahaviro.  Dum longa tempo ĝajnismo estis la ŝtata religio de kelkaj barataj regnoj.  La religio  predikas senperfortecon kaj ĝiaj saĝuloj forlasas ĉion eĉ la vestaĵon. La religio malkreskis  ekde la 8a jarcento k. e. pro la kreskanta influo de hinduismo kaj islamismo

563483 a. k. e.       Budaismo

Escepte  de  tradicia  hinduismo  la  barata  historio  estis  multe  influita  de  du  religioj: Ĝajnismo kaj Budaismo. Grandaj reĝoj kaj imperistoj akceptis Budaismon kaj disvastigis ĝin tra la tuta Azio.              La reĝido Sidarta (Siddhartha) en sia juna aĝo moviĝis rigardante al kvar aferoj: maljuna homo, malsanulo, homa kadavro kaj ermito. Li profunde pensis pri la rimedo de la suferoj de la homoj. Kompreninte la mensan kondiĉon de sia filo, la  patro Ŝudodan (Shudodhan) aranĝis edziĝon  de la filo, kiam Sidarta estis nur 16jara. Sed tio ne povis haltigi lin. Li forlasis la palacon kaj reĝan komforton kaj atingis la nunan Bodgajon (Bodh Gaja). Tie , sub granda pipala arbo[18] li gajnis la absolutan veron post longa meditado. Li predikis tion al siaj disĉiploj.

6a Jarcento  a. k. e. Grandaj regnoj/Mahaĝanapadoj :

Ju pli la arjoj iris orienten  kaj suden des pli naskiĝis multaj grandaj  sendependaj triboj, kiujn ili nomis  "Maha janapada ". La prefikso  " Maha"  signifas  “granda” kaj la vorto "janapada"  signifas    homloĝejo,  regno,  lando.  Do  “mahaĝanapado”  signifas  grandan regnon Inter la 16 grandaj regnoj tre potencaj estis grandaj reĝlandoj aŭ urboŝtatoj kiel Kosol , Abanti, Botso, kaj Mogadh  Gandhara. Poste kelkaj potencaj reĝoj konkeris aliajn tribojn  aǔ regnojn kaj establis imperion. Plej famaj imperioj estis la ĉi sekvaj.  

324~300 a. k. e.      Ĉandragupto Maǔrjo

              Oni ne scias pri la frua vivo de Ĉandragupto Maŭrjo  (konata de la grekoj kiel Sandrakottos). Eble post la morto de sia patro li loĝis en Magado. La tiama reĝo de la dinastio Nanda estis tre subpremema  kaj la regatoj estis malkontentaj. La ambicia junulo Ĉandragupto  venis al la greka reĝo Aleksandro por helpi lin elpeli  la reĝon Dhananda, sed vidinte lian aǔdacan konduton, Aleksandro ordonis, mortigi lin. Iel li sukcesis forfuĝi kaj renkontis Ĉanakjon[19], la grandan filozofiiston kaj politikiston. Li estis indignita de la reĝo Dhananda kaj ĵuris forigi lian regnon. Ĉanakjo vidis virton kaj  heroecon en la junulo. Helpe de Ĉanakjo, Ĉandragupto organizis grandan armeon kaj venkis la reĝon Dhananda kaj fondis la dinastion Maǔrjo. Sidinte  sur  la  trono  li  unue  forpelis  la  grekojn.  Poste  la  greka  generalo    Seleŭkus[20] klopodis repreni la regnon, sed, malvenkinte, li petis armisticon al Ĉandragupto kaj sendis Megasthenis  kiel  la  grekan  ambasadoron  al  la  korto  de  Ĉandragupto.  Ĉandragupto edzinigis  la  filinon  de  Seleŭkus  kaj  establis  amikan  kaj  komercan  rilaton  kun  la  greka ŝtato. Li tre bone administris grandegan regnon (de Bengalujo oriente ĝis Afganujo en la okcidento kaj sude ĝis la rivero Narmada).  Granda parto de lia sukceso estas atribuata al lia verŝajna ĉefministro kaj konsilanto, Kaǔtiljo  (ankaŭ konata kiel Ĉanakjo), kiu estas la  aŭtoro  de  la  fama  libro  pri  ekonomio  kaj  administrado,    nome    Arthashastra. Ĉandragupto akceptis la ĝajnismon kaj abdikis la tronon nur por vivi la lastajn tagojn de sia  vivo en Ŝrabon Belgola,  fama religia  loko  en  sudokcidenta Barato  kaj  fastis  ĝis  la morto. Lia filo, Bimbisar, etendigis la imperion en centran Baraton kaj ankaŭ aneksis parton de suda Barato. Li,  kiel faris lia patro, dediĉis sin por la bono de la regatoj kaj estis granda mecenanto de eduko.

2a Jarcento a. k. e.  Bimbisar

La  kvar    potencaj  regnoj  Kosol ,  Abanti,  Botso,  kaj  Magad  batalis  inter  si  kaj,  post  la venko  de  la  aliaj  regnoj,  Bimbisar  de  la  lando  Magad  establis  sin  kiel  la  suverena imperiestro de la tuta Arjaborto. Entute 4 famaj dinastioj regis la vastan regionon. Bimbisaro apartenis al la dinastio Harĝanko. Lia ĉefurbo estis Raĝriho (nuna Raĝir, en Biharo) Post la morto de Bimbisaro lia filo Aĝataŝatru[21] akiris la tronon. Aĝataŝatru  estis la plej renoma  reĝo de la norda Barato  (Magado). Li estis la filo  de  reĝo  Bimbisaro  (558  aK491ak.e.).  Li  transprenis  la  regnon,    malliberiginte  sian patron. Li estis samtempulo de Mahavira (599 aK527 a.k.e.) kaj Budao (563 aK483 a.k.e.). Li batalis  terure  kontraŭ  la  Liĉavioj[22]  kaj  konkeris  la  iaman  nevenkeblan  demokratan respublikon  Vaiŝalon[23].  Li  venkis  la  najbarajn  ŝtatojn  inkluzive  de  la  regno  Kosalo. Aĝataŝatru  ankaǔ  okupis  Kaŝion  kaj  kaptis  aliajn  malgrandajn  regnojn.  Aĝataŝatru  de Magado iĝis la plej potenca reĝo en norda Barato dum la kvina jarcento. Post la morto  de Aĝataŝatru,  ls reĝo Siŝunag,  de la dinastio  Nanda regis agadon.

3a Jarcento  Aŝoka Maŭrja ( 304a. k. e.232 a. k. e.)

Aŝoka Maŭrja estas la filo de Bimbisaro aǔ nepo de Ĉandragupto, estis tre  kuraĝa,  kaj posedis maloftan militan  talenton. Tio donis al li la oportunon gajni la tronon de la Maŭrja imperio  el  inter  siaj  fratoj.  Li  estas komune  konata  kiel  Aŝoka  la  Granda,  kiu regis preskaŭ  la  tutan  hindan  subkontinenton  de    269  a. k. e. al  232  a. k. e. .  Lia  imperio etendiĝis de la nuna Afganujo kaj eble ĝis la orienta Irano kaj  ĝis la nuna  Bangladeŝo kaj Asamo en la oriento, kaj sude ĝis norda Keralo kaj Andrapradeŝo. La imperio havis  tri ĉefurbojn, en  Taksilo , Uĝajno kaj Pataliputro. Dum ĉirkaŭ la jaro 260 a.k.e. Aŝoko konkeris  tiutempan tre potencan regnon de Kalingo (nuna Odisao) per terura batalo, kion eĉ lia avo Ĉandragupto  ne povis. En tiu milito  amaso da homoj mortis. Vidinte tiom da morto kaj detruado ŝanĝiĝis la koro de la imperiestro.  Kvankam  li  akceptis  Budaismon    kaj  tra  la  tuta  vivo  estis  dediĉa budaisto, tamen li estis tre libera kaj neniam forlasis la vojo de humanismo. Li disvastigis budaismon  tra  kaj  trans Azio.  Li  dediĉis  sian  vivon  por  la  bono  de  siaj  popoloj. Aŝoko estas  rigardata  kiel  la  plej  alta  homama  administranto  de  Barato.  Li  konstruis  multajn budaistajn  templojn  kaj    ŝtonajn  tabulojn,  sur  kiuj  estis  skribitaj    la  predikoj  de Budao. Aŝoka  kolono  kun  4 leonoj estas akceptita de la nuna respubliko de Barato  kiel nacia simbolo.

Eduko en hindua Barato

              Dum la unua jarmilo  alta eduko multe floris en Barato en la universitatoj  de Nalando, Taksasilo, Uĝajno[24] kaj Vikramŝilo. Kanĉi en suda Barato estis ankaǔ granda centro  por  alta  eduko.  Inter  la  studtemoj  estis    arto,  arkitekturo,  pentrado,  logiko, matematiko, gramatiko, filozofio, astronomio, literaturo, budaismo, hinda religio,  politika ekonomio  kaj  leĝo  (Artha  sastro),  kaj  medicino.  Taksasilo  havis  apartajn  fakulojn  pri medicino,  en  Uĝajno  oni  aparte  interesiĝis  pri  astronomio.  Nalando  estis  plej  granda supera lernejo kaj estis tie fakuloj pri ĉiuj temoj, kie studis     10 000 studentoj el malsamaj landoj kaj 1 000  profesoroj instruis tie. La universitato Nalando ekzistis ekde latempo de Aŝoko, ĝis kiam la islama invadinto Baktijarudin Ĥilĝi[25] detruis ĝin dum la 11a jarcento.

Fremda atako

              Post la granda milito por konkeri la regnon Kalinga Aŝok anoncis pri “Religia Disvenko”, alivorte disvastigi religion, budaismon,  konkerante la  koron de la popoloj de diversaj  landoj.  Tiu  plano  malfortigis  lian  armeon  kaj  tio  donis  oportunon  al  la baktrianoj[26] kaj la grekoj ataki Baraton. Dum la mezo de la sesa jarcento a. k. e.la reĝo Kuroŝo[27]  regis grandan parton de  la  okcidenta  Azio  kaj  venis  ĝis  la  bordo  de  la  rivero  Sindu[28].  Post  du  jarcentoj Aleksandaro, la reĝo de Makedonujo venis al Barato dum la fino de 4a jarcento a. k. e. Venkinte  la  malnovan  persan  imperion  li  konkeris  multajn  ŝtatojn  de  Barato.  Inter  la barataj reĝoj Puru forte rezistis lin, sed fine li malvenkis . La greka heroo venkis kontraǔ sia malnova malamiko Darjuŝo[29], la persa imperiestro, kaj atingis Taksilon. La reĝo de Taksilo cedis al Aleksandro kaj multaj aliaj malgrandaj ŝtatoj sekvis lin, tamen Puru defiis Aleksandron  . Kvankam Puru  malvenkis  fine  en  batalo,  Aleksandro  ne  kuraĝis  iri  plue vidinte  la potencon de la barataj reĝoj kaj decidis reveni hejmen, tamen survoje li mortis en Babilono en 323a.k.e. kiam li estis nur 32jara. Li dividis sian regnon al siaj generaloj antaǔ sia morto. La generalo de Aleksandro, Seleŭkus[30]  estis venkita de Ĉandragupto Maǔrja, tamen, laǔ la intertraktado, Seleŭkus postenis Megasthenis kiel la ambsadoron de Grekujo por komerca kaj kultura interŝanĝo. Estas menciinde, ke Ĉandragupto edzinigis la filinon de Seleŭkus.Tamen greka reĝo, Minandaro kaj liaj posteuloj regis la nordan Baraton por ĉ. 200 jaroj. Rezulte  de  la  greka  invado  greka  kulturo  multe  influis  la    baratanojn,    same  la  barata kulturo influis al la greka civilizo.

2a jarcento  Sunga Imperio

Mortiginte  Brihadraton[31],  la  lastan  imperiestron  de  la  dinastio  Maŭrija,  Puŝjamitro Ŝungo[32]  kaptis  la  potencon.  La  ŝungoj  apartenis  al  la  antikva  barata  dinastio  de Magado, kiu regis vastajn regionojn de la barata subkontinento de ĉirkaŭ 187 al 78 a. k. e. Ilia ĉefurbo estis Pataliputra (nuna Patna). Puŝjamitro regis dum 36 jaroj. La imperio estis fama pro siaj  multnombraj  militoj kontraǔ eksterlandanoj kaj indiĝenaj potencoj. Ili batalis kontraǔ Kalingo ,Satavahano, hind–grekoj ktp. Li  kaj lia filo Agnimitro  estis grandaj apogantoj de arto , edukado , filozofio , kaj aliaj formoj  de  lernado.  Granda  ŝtonaj    skulptaĵoj  kaj  arkitekturaj  monumentoj  kiel  la  fama Granda Stupo[33] en  Sanĉi estis konstruata en tiu tempo. La fama libro Mahabhasya[34] de Patanĝali estis verkita en tiu periodo

3a Jarcento        Kuŝana Imperio  80 - 225p.k.e.

Post la epoko Maŭrija fremdaj nacioj kiel la bahlikoj, la grekoj, la ŝoko,, la kuŝanoj, kaj  la hunoj venis al Barato. Ili akceptis baratan religion, lingvon, kulturon, moron kaj miksiĝis kun la ĉefgentoj de Barato. Inter ili plej gravaj estis la kuŝanoj. Kuŝanoj apartenis al la cigana gento[35] Jo ĉi, devenintaj de centra Azio. Inter la kuŝanaj reĝoj la plej menciinda estas Kaniŝko[36] ( 127151 ). La kuŝana imperio ekfondiĝis dum la frua unua jarcento en la teritorio de antikva Baktrio ĉirkaŭ la rivero Amudarjo[37], kaj poste ĝis  Afganujo.Venkinte aliajn centraziajn tribojn,    la  regno  atingis  sian  pinton  sub  la  budaa  imperiestro  Kaniŝko,  kies  regno etendiĝis  ĝis  la  ebenaĵo  de  la  rivero  Gango.    Lia  ĉefurbo  estas    Puruŝpuro,  nuna Peshawar,    kaj    Taksaŝilo,    nuna  Taxila.  Ili  ankaǔ    kaptis  la  teritorion  de  la  hodiaŭa Ŝinĝano [Xinjiang], Ĉinujo. Rekta vojo de Gandaro[38] al Ĉinujo restis sekura sub regado de kuŝanoj dum pli ol 100 jaroj, kio helpis  disvastigi budaismon  en  Ĉinujo kaj de tie al Mongolujo, Koreujo, Japanujo ktp. La kuŝana dinastio havis diplomatiajn kontaktojn kun la Roma Imperio, Persujo kaj    Ĉinujo.  Sub  la  kuŝanaj  imperiestroj  la  diversaj  gentoj  de  Barato    unuiĝis.  Tia kunfandiĝo  helpis  disflorigi  diversajn  branĉojn  de  arto,  arkitekturo,  scienco,  literaturo, medicino  ktp.  Oni  komparas  Aŝvagoŝo[39],  la    poetofilozofomuzikisto  kun  Voltero  kaj Gete[40]. Nagarĝun  estis  fama  sciencisto, Ĉorok  kaj Ŝuŝurto  estis  famaj  pri  medecino.Ĉorok estis la kuracisto de Kaniŝko. La kuŝanoj  konstruis grandan nombron da budaaj statuoj, temploj, stupoj kaj urboj.

 4a Jarcento pK (Ora epoko) – La dinastio Gupto[41]

              Ĉandragupto[42] la unua estis fakte la unua sendependa kaj suvereana reĝo de 

la dinastio Gupto . Li ekis la plivastiĝon de la regno. Li elektis Samudragupto[43] heredi la tronon el inter siaj filoj. Samudragupto venkis  naǔ  reĝojn  kaj,  fortiginte  sian  imperion,  li  konkeris  la  sudajn  ŝtatojn.  Li  estis praktika kaj prudenta. Vidinte la administran problemon de la foraj sudaj ŝtatoj li redonis la ŝtaton al la respektivaj cedintaj reĝoj kontraǔ lojaleco kaj imposto. Timiĝinte, la reĝoj de Bengalujo,  Asamo,  Tripuro,  kaj  Nepalo  cedis  al  li,  sen  milito.  Samon  faris  la  reĝoj  de Panĝabo,  kaj  la  nordokcidentaj  ŝtatoj.  La  hinda  kolonio  en  la  malajzia  duoninsulo, Sumatro, Jabodvipo[44] en  sudorienta Azio ankaǔ cedis al li. La fama historiisto Smith deklaris, ke li estas la Napoleono de Barato. Samud0ragupto mem estis klerulo, poeto kaj kantisto.  Kvankam  li  estis  hindreligia  reĝo,  li  estis  laika  kaj  lia  ĉefkonsilanto  estis budaisto. Post  la morto de Samudragupto lia filo Ĉandragupto la 2a fariĝis imperiestro. Li vastigis la guptan imperion ĝis la Araba Maro kaj konkeris la ŝokan reĝon, Rudrasenon,[45]  kaj abolis ŝokan regnon en Barato.  Li establis sian duan ĉefurbon en Uĝajno[46]. Li konstruis la faman feran kolonon de Delhio, kiu ankoraǔ ne rustiĝis. Li mortis en 414 pK. La gupta regnado  atingis  la  pinton  dum  lia regado  kaj  tio  estis  la  ora  epoko  de Barato.    Laŭ  iuj historiistoj la Bikramaditjo[47] de la barata historio estas neniu alia ol Ĉandragupto la dua. La  Gupta  periodo    naskis  klerulojn    kiel  Kalidasa  (poeto)  ,  Aryabhata  (fizikisto  kaj matematikisto),  Varahamihira  (astronomo)  ,  Vishnu  Sharma  (fabelisto)  Ŝudrak  kaj Biŝakha  Datta  (dramistoj)  kaj  Vatsyayana  (seksa  sciencisto),  Dhanvontori  (medicino), Ŝuŝruto (kirurga scienco).  Ili estas ankoraǔ rigardataj kiel altvaloraj en multaj akademiaj kampoj.  Scienco  kaj  politika  administrado    atingis    novan  altecon  dum  la  Gupta  erao. Fortiĝis  komercaj ligoj kun najbaraj Birmo, Srilanko kaj sudorienta Azio. Iom post iom la imperio  perdis sian forton, kreskis internaj interbataloj kaj fine per  atakoj  de  la  hunoj  el  Centra  Azio  la  Gupta  imperio    kolapsis    en  la  6  a  jarcento. Barato estis denove disdivitaj al multaj regionaj  regnoj  ĝis Harŝavardano[48]    starigis imperion en la nordo  kaj dinastio Palava[49] en la sudo  dum la  7a  jarcento. 6a jarcento: 

Hunoj

La  hunoj  estis  sovaĝe  barbara  raso,  devenintaj  de  centra  Azio.  Unu  el  iliaj  branĉoj (blankaj hunoj) detruis la sasanida dinastio de Persujo  kaj alia branĉo (nigraj hunoj)  iris al Eǔropo kaj detruis la Roman imperion sub la estrado de Atila[50]. Post Persujo ili atakis la Guptann imperion dum la 5a jarcento, sed Skandagupto sukcese forpelis ilin. Denove dum la 6a jarcento huna reĝo Torman sukcesis kapti Panĝabon el la Gupta imperio. Post Mihirkul la potenco de la hunoj malvigliĝis. La hunoj en Barato akceptis baratajn nomojn, religion, kulturon, lingvon kaj, geedziĝinte kun baratanoj, ili dissolviĝis en la barata socio.  

7a   Jarcento pK:  Harŝo Vardan

              Post la falo de potenca gupta imperio dum la mezo de la 6a jarcento la norda Barato  diseriĝis  kaj Prabakarvardano  regis  etan regnon  kun ĉefurbo  en Tanesvaro (Panĝabo). Post la morto de Prabakarvardano, lia filo Raĝjovardano[51] sidis sur la trono. eĝo Devagupto malliberigis  la fratinon de la Raĝjovardano  mortiginte ŝian edzon.  Aǔdinte  tion  Raĝjovardano  batalis  kontraǔ  Devagupto  kaj  mortigis  lin, sed Sasanko, la imperiestro de Bengalujo kaj  amiko de Devagupto , venĝis lin kaj mortigis Raĝjovardanon. En tiu familia tragedio Harŝavardano , la frato de Raĝjovardano fariĝis la

 

reĝo,  kiam  li  estis  nur  16  jara.  Li  savis  sian    sinmortigontan    fratinon.  Iom  post  iom Harŝavardano plifortigis sian regnon per sia milita talento. Harŝavardano estis granda imperiestro de Barato,  kiu regis nordan Baraton.  Lia regno etendiĝis de la Golfo de Bengalujo  al la Araba Maro ; de Himalajo ĝis la rivero Narmado en la sudo. Harŝavardano estis granda apoganto de literaturo  kaj li mem estis granda klerulo. Li verkis  tri  dramojn  en  la  sanskrita  lingvo,  tio  estas  Ratnavali,  Nagananda  kaj Priyadarshika. Bana estis la ĉefo inter la kleruloj de la reĝa kortumo, kies famaj verkaĵoj estis Harsha Charita kaj Kadambari. Harŝavardano estis sekvanto de la hinda religio, sed poste li fariĝis budaano kaj sekvis  la  budaismon  Mahayana[52].  Tamen  li  daŭre  adoris  Ŝivon    kaj  SunDion. Harŝavardano havis diplomatian rilaton kun Ĉinujo, kiu  estis tiam sub  la  dinastio Tang.La  diplomatoj  de  ambaǔ  landoj    vizitis    unu  la  landon  de  la  alia,  plej  rimarkinda  estis HiuenTsang, kiu pasigis ok jarojn kiel ŝtata  gasto kaj verkis pri tiutempa barata socio kaj politiko Reginte  41 jarojn, Harŝavardano mortis en 647pK. Post lia morto, lia regno dispeciĝis.

9a Jarcento:  La Dinastio Ĉalukja

        Post  la  falo  de  la  gupta  dinastio  en  norda  Barato  la  dinastioj  Ĉoloj[53], Ĉakukjoj[54], Palavoj[55], kaj Raŝtrakutoj[56]  regis la sudan Baraton. La Ĉalukjoj estis tiu  reĝa dinastio, kiu regis grandajn partojn de suda kaj centra Barato  inter  la  6a  kaj  la  12a  jarcento.  La  regno  de  la  Ĉalukjoj    montras  gravan mejloŝtonon    en  la  historio  de  suda Barato  kaj  tio  estis  la  ora  epoko  en  la  historio  de Karnatako.  La  politika  atmosfero  en  suda    Barato  ŝanĝiĝis  grande  kiam  la  malgrandaj regnoj cedis al la potenca Badamiaj Ĉalukjoj. Ili regis kaj solidigis la tutan regionon inter lariveroj Kaveri kaj la Narmado.Tiu imperio montras la naskiĝon de kapabla administrado, transmaraj komercoj kaj la evoluo de novstila arkitekturo, nomata "Ĉalukja". La literaturo en la lingvoj kanada[57] kaj telugua[58] disfloris sub la malavara  patroneco de la Ĉalukjaj reĝoj.

1014 pK:  La Dinastio Ĉola

       La ĉola reĝo Raĝaraĝo[59] estis unu el la grandaj reĝoj de la dinastio Ĉola. Li estas la fondinto de la barata mararmeo. Li konstruis la faman templon  deTanĝoro[60]. Lia filo Raĝendraĉolo estis unu el la plej grandaj imperiestroj kaj militaj ĉefoj de la dinastio Ĉola. Li estis la heredanto de sia patro kaj, surtroniĝinte  kiel imperiestro en 1014 pK, li konstruis  grandan  mararmeon,  kio  helpis  lin  konkeri  Srilankon  kaj  la  insulojn  de Andamano  kaj  Nikobaro,  Lakŝadvipo  kaj  Maldivoj.Li  ankaǔ  konkeris  Singholon kaj Sriviĝajon (nuna  Sumatro, Javo kaj Malajzio en sudorienta Azio) kaj la insulojn Pegu. Li venkis la reĝon Mahipala, la palan reĝon de Bengalujo, kaj Biharo. Dum lia vivodaǔro  li vastigis  sian imperion ĝis la bordoj de la rivero Gango.La ĉoloj fariĝis unu el la plej potencaj dinastioj en Azio. La TamilĈolaj armeoj estis honoritaj de Tajlando kaj de la ĥmera regno de Komboĝo. Dum tiu tempo la barata kulturo, lingvo kaj religio disvastiĝis tra la tuta sudorienta Azio. Multaj hindreligiaj kaj budaaj monaĥoj vizitis tiujn landojn. Li estis  honorita  per  la  titolo  Gangaikonda  Chola  (kio  signifas  la  ĉolo,  kiu  alportis  la Gangon). Li konstruis Ŝivan templon en sia nova ĉefurbo Gangaikonda  en Cholapuram , same  kiel  la  fama  templo  Tanjavoro,  konstruita  de  sia  patro.  Li    renovigis  la  templojn . Amano kaj Konesvaram de Trinkomalio. Raĝendraĉolo  konstruis en sia ĉefurbo vastan artefaritan lagon, dek ses kilometrojn longa kaj tri kilometrojn larĝa, kiu estas unu el la plej grandaj homfaritaj lagoj en Barato. Dum la ĉola periodo arto kaj arkitekturo atingis sian pinton. La Polovoj  konstruis templojn elĉizinte montojn. Famaj temploj de la elefanto kaj de Mahabalipuram estis tiaj temploj, sed la ĉoloj komencis konstrui ankaŭ surterajn templojn.

10a Jarcento: Dinastio Pala  7561174

          Post la morto de la potenca reĝo Ŝaŝanko, regis anarkio  tra Bengalujo (kio nomiĝas  Moconjaj en la sanskrita) kaj la popolo decidis, ke ili nepre  bezonas reĝon, kiu povas regi super la krimuloj, atenculoj, ŝtelistoj kaj eksterlandaj atakantoj,  kaj ili elektis iun kapablan homon, tio estas Gopalo[61].  Do li estis la unua, kiu kaptis la potencon de Gaŭro (tiama ĉefurbo de Bengalujo) per demokrata  balotado. Li reĝis tre sukcese dum du dek jaroj kaj solidigis sian pozicion. La budaisma dinastio daŭris dum kvar cent jaroj (7501120 pK) kaj gvidis Bengalujon al paco, prospero kaj stabileco. La imperio atingis sian pinton sub Darmapalo[62]  kaj Devapalo[63]. Darmapalo vastigis la imperion en la nordaj partoj de la  subkontinento. Devapalo , la  posteulo de Darmapalo, pligrandigis la imperion, enregniginte  parton de suda Barato kaj ankaŭ preter tio. Lia imperio etendiĝis de Asamo kaj Utkalo (nuna Odisao) en la oriento,  Afganujo en la  nordookcidento  kaj  Dekano  (suda  Barato)  en  la  sudo.  Li  frakasis  la  fierecon  de  la hunoj kaj humiligis la estrojn de pratiharoj, gurĝaroj kaj dravidoj . La morto de Devapalo finis  la  periodon  de  supreniro  de  la  Pala  Imperio  kaj  pluraj  sendependaj  dinastioj  kaj regnoj aperis post tiu tempo. Tamen, alia posteulo Mahipala reakiris la perditajn partojn de  la regno.  Li  firme  administris Bengalujon  kaj  pligrandigis  la  imperion.  Li  postvivis  la invadojn de la sudaj regnoj de Raĝendraĉolo kaj de la Ĉalukjoj . Post Mahipala la Pala dinastio denove ekvidis sian deklinon. Ili  konstruis  multajn templojn  kaj artaĵojn. Ili estis grandaj mecenatoj de la Universitato  de  Nalanda  kaj  Vikramashila.  Somapura  Mahaviharo  konstruita  de Darmapalo estas la plej granda budaisma monaĥejo[64] en la hinda subkontinento. La Vaĝrajana[65] Budaismo floris en tiu tempo kaj ili  agis por la enkonduko de mahajana budaismo en Tibeto, Butano kaj Birmo.Komercado kaj kultura interŝanĝo  kun  sudorienta Azio kreskis kaj ege floris. La skulptaĵoj  kaj  arkitektura  stilo  de  la  Sajlendra[66]  Imperio  (hodiaŭa  Malajzio ,  Javo, Sumatro)  atestas  pri  tio.  Oni  povas  konsideri  la  Palan  Imperion  kiel  la  oran  eraon  de Bengalujo.  La bengaloj neniam atingis tian alton de potenco kaj gloro antaǔe. La imperio komencis malvigliĝi ekde la 12a jarcento, post la morto de Ramapalo[67].

11791206: La dinastio Sen

  Post la dinastio Pala la dinastio Sena regis la orientan Baraton. La plej eminenta reĝo  de  tiu  dinastio  estas  Balalseno[68]  (11251158)  la  filo  de  Biĝojseno[69].  Lia  filo Laksmanseno  estis    lerta  batalisto  kiel  la  patro  kaj  venkis Kalinga, Kamrup  kaj  Kashi. Tamen  dum  la  lasta  periodo  de  sia  regno  li  malfortiĝis  kaj  turka  reganto  Iktijarudin MuhamadbinBaktijar Ĥilĝi[70] subite atakis lian dumtempan ĉefurbon kaj li ne povis fari ion alian ol forfuĝi al orienta Bengalujo.

(11a16a Jarcento ):  Islama invado

         Antaǔ la islama invado la menciindaj potencaj regnoj estis tiuj de la Pratiharoj, kaj la Rastrokutoj en la sudo kaj de la Paloj en la oriento, sed ili  senĉese batalis inter si. La hinda  socio estis en tre malbona  stato. Krom Bramhanoj  kajKŝatrijoj[71] neniu rajtis legi la Vedojn. La kasta sistemo kaj la sistemo de netuŝeblo[72] detruis la integran socion kaj ĉies edukon. Mankis nacia solidareco inter la civitanoj. Do la grundo estis preta por fremda atako. Kiam la islamaj invadintoj venis en Baraton vasta landparto de la rivero Ĉenabo ĝis Hindukuŝo inkluzive de Kabulo  estis sub Ĝojpalo, la reĝo de la hinduŝaha dinastio. Tre ambica turko Subutagin atakis kaj ekprenis la ŝtaton Peŝaŭaron[73] de Ĝojpalo je la dua klopodo. Post la morto de Subutagin lia filo Mahmud (9981030)  sidis sur la trono de Gazni[74]  kaj  fine  sukcesis  venki  Ĝojpalon.  Ne  povinte  toleri  la  malvenkon  Ĝojpalo sinmortigis  en  fajro.  Mahmud  atakis  Kanaǔĝon[75]  kaj  Maturon[76]  kaj  detruis  ambaǔ riĉajn urbojn kaj la tieajn templojn. Transirinte Raĝputanon li venis en la templon Somnath kaj forrabis ties riĉaĵojn kaj revenis hejmen kun granda trezoro.Muhamad Gori[77] Post Mahmud la dua turka heroo estis Muhamad. Gori . En 1191 pK, li suferis malvenkon fare de hinda reĝo Pritviraĝo Ĉaǔhana[78]  en la batalo de Taraino. Katenite, Muhamad Gori estis starigita antaǔ Pritviraĝo, kiu malgraǔ la konsilo de lia ĉefkonsilantopardonis lin.  Sed la sekvantan jaron Muhamad Gori  revenis kun pli granda armeo kajvenkis kontraǔ Pritviraĝo. Pritviraĝo estis blindigita kruele  kaj estis mortigita poste. Post tiu  venko  Gori  revenis  al  sia  patrolando,  transdointe  la  venkitan  landon  al  sia  fidela generalo Kutbudin Ajbak[79]. Kutbudin etendigis sian regnon al la norda Barato kaj ĝis  la valo de Gango. Kiam Kutbudin estis okupata por ordigi la administradon, lia ambica turka vasalo okupis parton  de  Biharo  kaj  Bengalujo.  Li  detruis  la  faman  universitatojn  de  Nalando  kaj Bikramŝilo  kaj multajn budaistajn templojn. Fine li alvenis  al Bengalujo kaj subite atakis Laksmansenon,  la  reĝon  de  la  dinastio  Sen  en  Bengalujo,  kiu  ne  havis  tempon  por defendi sin.

Iltutmiŝ

              Post la morto de Kutbudin lia bofilo Iltutmiŝ[80] okupis la tronon. Li regis en la periodo 12101236 kaj estas la vera fondinto la turka imperio en Barato. Dum la fino de lia regado  interna  ribelado  ĝenis  lin kaj kiam li estis  okupata  venki  la ribelulojn,  Ĝingis Ĥan[81] kun sia sovaĝa armeo atingis la nordokcidentan flankon de Barato kaj detruis la ŝtaton Panĝabo kaj Sinduo. Bonŝance li ne antaŭeniris plue kaj revenis hejmen. Post la forpaso de Iltutmiŝ lia filino Sultana Razija[82] heredis la tronon, sed ŝi estis la viktimo de konspiro  de la eminentaj korteganoj. Ŝi estis eltronigita kaj murdita. Inter  la  konspirintoj Ulug Ĥan,  alianome    Giasuddin Balban[83]    kaptis  la  potencon  kaj regis ĝis 1287.  Li konstante alfrontis problemojn de la aǔdacaj turkaj nobeloj, malplena reĝa trezorejo, kreskantaj atakoj de rabistoj kaj super ĉio, la  timo de potencaj mongoloj ĉe la nordokcidenta limo de sia regno. 

La dinastio Ĥilĝi[84] (12901320) 

              La plej aĝa filo de Iltutmiŝ estis murdita, alia filo ne ŝatis la dornoplenan tronon. En tia etoso Ĝalaludin[85], la gvidanto de la tribo Ĥilĝi okupis la tronon. Li estis milda kaj liberala. Alaudin  Ĥilĝi[86],  la  nevo  kaj  bofilo  de  Ĝalaludin  konspiris  kontraǔ  la  maljuna reĝo kaj Ĝalaludin estis kruele murdita. Kvankam lia mano estis sangomakulita, Alaudin estis sukcesa imperiestro. Li senkompate  detenis la internan ribeladon. Dum la komenco, li  disdonis amason da mono al  siaj  soldatoj ,  kiun li forrabis el la  ŝtato de riĉa Devgiri [anglalingva  nomo],  por  kontentigi  ilin.  Li  senigis  la  potencojn  de  la  nobeloj  kaj  ilia parencoj kaj li neniam toleris la intervenon de la religiaj gvidantoj pri decidoj faritaj de li. Li konkeris preskaǔ la tutan duoninsulon, escepte de kelkaj nordaj kaj sudaj ŝtatoj. Li sekvis la doktrinon de suvereneco kaj centrigita administrado. 

La dinastio Tuglak[87] (13201412)

              Post la morto de Alaudin lia filo Mubarak Ĥilĝi[88] heredis la tronon, sed lia intima amiko Nasirudin Kusru[89]  kaptis la tronon, murdinte lin. La amiroj[90] de Delhio invitis la reganton de Panĝabo, Gijasudin Tuglak[91]  kaj surtronigis lin. Post la morto de Gijasudin lia filo Muhamad Bin Tuglak heredis la tronon. Lia  cerbo  estis  plena  de  bonaj  ideoj,  sed  li  ne  povis  realigi  ilin  bone.  Li translokigis  sian  ĉefurbon  el  Delhio  al  Devgiri  kaj  ordonis  delhianojn  loĝi  en  la  nova ĉefurbo. Multaj homoj  kaj  speciale la infanoj  kaj maljunuloj mortis  survoje .Sed poste li pensis, ke Devgiri ne estas oportuna loko por regi la nordan Baraton kaj ordonis relokigi la  ĉefurbon  al  Delhio.  Li  lanĉis  kuprajn  monerojn,  sed  li  ne  estis  singarda  pri  falsitaj  moneroj. La falsitaj moneroj difektis la tutan ekonomion. Li iam sonĝis pri disvenkado, kaj planis ataki Irakon kaj Ĥorasanon[92]. Li dungis multajn soldatojn kaj kolektis armilojn tiucele, sed fine li forlasis la planon. La grandega elspezo  plue  difektis  la  ekonomion.  Li  havis  grandegan  regnon  preskaǔ  la  tutan duoninsulon. Post la morto de Muhamad. Bin Tuglak lia nevo Firuz Tuglok[93] sidis sur la trono. Li faris multon por la bono de sia popolo.Li pensis, ke la devoj de la reĝoj ne estas nur  kolekti  imposton,  sed  varti  la  popolon.Li  estis  granda  mecenanto  de  eduko  kaj literaturo.

La Atako de Timur: 1398

Timur[94],  kiu estas  konata  kiel Tamerlan  aŭ similaj  nomoj  al la okcidentanoj,  estis militisto  de 16a jarcento,  de0veninto  de turkamongola  popolo.  Li konkeris  Persujon, Mezopotamion, Afganujon kaj la plej grandan parton de okcidenta kaj centra Azio. Timur transiris  la riverojn Sinduo, Ĝilamo    kaj  Rabio  en  nuna Pakistano  kaj  marŝis  por  atingi Delhion.  Nasirudin  Mamud[95]  ,  la  lasta  imperiestro  de  la  dinastio  Sultana  forfuĝis  al Guĝrato[96], ne povinte haltigi lin. Lia armeo  kaptis  urbojn kaj vilaĝojn unu post la alia kaj  masakris  civitanojn,  forrabis  tezorojn,  bruligis    detruis  domojn  kaj  seksatencis virinojn  por  puni  la  idolistojn  kaj  malfidelajn  hindoj  laǔ  la  doktrino  de  islamo.  Li  buĉis ĉirkaŭ  100 000 hindojn kaj devigis aliajn konvertiĝi al islamo.               Oni raportas, ke li utiligis 90 elefantojn por elporti la kaptitojn, kaj altvalorajn

 ornamaĵojn, juvelojn, rabitajn en tiu konkero kaj ili estis utiligataj por konstrui la moskeon de Samarkando. La hostoriistoj kredas, ke la grandega Moskeo BibiĤanum[97] estas tiu moskeo. Tiu  ĉi  granda  detruo  kaj  masakro  frakasis  la  spinon  de  la  dinastio  Sultana.  Ĉie  regis anarĥio kaj la homoj, kiuj ne estis mortigitaj de Timur, mortis pro malsato. 

La fondo de la imperio Mogol.

Babur

        Babur, la fondinto de la imperio Mogol en Barato  estis parenco de Timur kaj Ĝingis Ĥan[98]. Lia patro estis la reĝo de Fargano en la region inter Rusujo kaj Turkujo. Li perdis sian patron kiam li estis nur 12jara. Pro kontraǔeco de la parencoj li ankaǔ perdis la patran regnon. Li  sukcesis  venki parton de Afganujo  kaj planis  venki Baraton. La dinastio Sultana  de  Delhio  estis  tiam  malforta    kaj  la  tiea  popolo  estis  kontraǔa  al  la  tiama imperiestro Ibrahim Lodi . Invitite de Daulat Ĥan Lodi[99], Babur, reganto de Panĝabo, okupis Lahoron en 1524. En la batalo de Panipato[100]  Ibrahim Lodi mortis  kaj Babur kaptis  la  Delhian  tronon.  Li  ankaǔ  venkis  la  potencan  reĝon  Sangram  Sing[101]  de Meŭaro, Raĝastano[102].  Li  tiam  antaŭeniris  ĝis  Biharo.  Li  mortis  en  1530    kaj  lia  filo Humajuno[103] heredis la tronon. 

Humajuno kaj Ŝersaho

Sidinte sur la Delhia trono, Humajuno alfrontis du potencajn malamikojn, la afganan Ŝer Ĥan[104]  kaj Bahadur Ŝaho de Guĝarato[105]. Ŝer Ĥan venkis Humajunon kaj, venkinte aliajn  ŝtatojn,  li  fariĝis  imperiestro  de  la  norda Barato. Sed  li  estas  memorinda  pro  sia bona  adminitrado,  porpopola    kaj  laika  regprogramo.  Li  konstruis  metalan  vojon  de Bengalujo ĝis Panĝabo, sed bedaǔrinde tiu grandanima imperiestro mortis per la subita eksplodo de bombo en 1545. 

Akbar

     Post la morto de Ŝer Ĥan, Humajuno revenis de Persujo kaj rekaptis la perditan regnon en 1 555, sed post unu jaro li mortis, kiam lia filo Akbar estis nur 14jara. Tre fidela amiko de  Humajuno,  Bajram  Ĥan[106]  fariĝis  la  anstataŭa  reganto  por  Akbar  kaj  deklarinte Akbaron  imperiestro  li  administris  la  regnon.  Muhamad  Adil  Ŝah[107],  la  reĝo  de  la dinastio Sur klopodis regajni sian regnon kaj en la batalo de Panipat li malvenkis. Dum  kelkaj  jaroj  Akbar  sukcesis  konkeri  tri ŝtatojn  de centra  Barato,  tamen  la ambicio  de  Bajram estis preter la limo de tolereblo. Kiam Akbar senigis lin de la posteno, li ribelis, tamen li malsukcesis. Konkerinte  kelkajn  aliajn  ŝtatojn,  Akbar  komprenis,  ke  establi  suveranan imperion  en Barato  estas  malfacile,  dum  la  potencaj  hindaj reĝoj  de  Raĝastano restas malamikaj.  La  saĝa  Akbar  ne  nur  etendis  siajn  manojn  en  amikeco,  sed  li  faris  ilin  parencoj kaj konfidis al ili altajn postenojn kaj tio estis fruktodona. Nur  Pratapaditjo[108], la reĝo de Meŭaro  ne akceptis tiun amikecon kaj heroe batalis kontraǔ la mogola imperio dum sia tuta vivo.               Samkiel Ŝer Ĥan Akbar estis ankaǔ nereligia. Li forigis  specialajn impostojn, pagendajn  nur  de  hindreligianoj.  Tiamaniere  Akbar  sukcesis  fortigi  la  fondon  de  la  mogola imperio en Barato, plivastigi sian regnon  kaj samtempe establi pacan etoson tra la vasta regno. Li certigis sekurecon, pacon, kaj prosperon de la popolo. La kortego de Akbar estis plenaj je erudiciuloj, kiuj estis famekonataj kiel “naǔ ĝemoj”. Akbar estis la plej nobla imperiestro el la islamaj regantoj de Barato. Akbar mortis en 1605 pK. 

31.Ĝahangir[109]

Post la morto de Akbar lia plejaĝa filo Ĝahangir sidis sur la trono. Li volis pligrandigi la regnon. Kvankam la plejparto de la regnestroj de Raĝastano cedis al Akbar. la regnestro de  Meŭaro  ne  cedis.  Post  la  morto  de  Protapaditjo    lia  filo  Amar  Sing[110]  cedis  al Ĝahangir  kaj  laǔ  aparta  interkonsento  li  fariĝis  speciala  vasalo.    Ĝahangir  ankaǔ sukcesis etendigi sian regnon al la sudo. Li tre bone administris la regnon kaj estis favora al  neŭtrala  juĝsistemo.  Li  nuligis  kelkajn  kruelajn  punmetodjn.  Li  egale respektis  hind religiajn kaj islamajn ermitojn. Oni plendas, ke lia bela edzino Nurĝahan[111] intervenis  en  la  administraj  kaj    militaj  aferoj.  Li  konstruis  grandan  konstruaĵon  en Delhio, nome  I'timādudDaulah sur la tombo de la patro de Nurĝahan. 

Saho Ĝahan[112]

         Saho Ĝahan la tria filo (de la hindreligia edzino) de Ĝahangir heredis la tronon. Li venkis kelkajn sudajn ŝtaton. Li ŝatis pompon kaj luksan vivon. Li konstruis la faman Taĝmahalon[113] sur la tombo de sia kara edzino Mumtaz. Li estis inteligenta, energia kaj granda mecenanto de eduko. Li elspezis grandan monsumon por konstrui la faman “Pavtronon”, uzante  oron kaj juvelojn, inkluzive la mondfaman diamanton Kohinur. Unue li estis tre simpatia al la eǔropaj negocistoj, sed kiam la portugaloj okupis sin pri sklavnegoco, piratado kaj kristanigo, li malpermesis al ili resti. Pro lia luksaĵo kaj pompo la reĝa trezorejo malpleniĝis. La regatoj ne povis toleri la pezon de impostoj kaj en kelkaj regionoj regis malsatego. 

Aǔrangzeb (16581707)

         Kiam Ŝaho Ĝahan estis malsana liaj kvar filoj kverelis inter si por kapti la tronon de  Delhio.  La  tria  filo  Aǔrangzeb  sukcesis  kapti  la  tronon,  kruele  mortiginte  aliajn  du fratojn  kaj malliberiginte  la maljunan  patron.  Lia dua frato  Ŝuĝa[114]  petis  azilon  en Arakano, sed la tuta familio inkluzive de Ŝuĝa estis mortigitaj tie. Kvankam Aǔrangzeb sekurigis sian tronon per fratmurdo, tra la tuta vivo li devis okupi  sin  por  haltigi  la  vastan  ribeladon,  kiu  okazis  ĉie.  La  raĝputoj[115],  kiuj  estis  lafortika apogo de la mogola imperio denove fariĝis malamikoj de li pro lia ortodoksa religia politiko kaj agresema imperiismo. Lia imperio estis tro granda, por ke li povu administri ĝin bone.Kiam li estis okupita haltigi la ribelon en la nordo la sudaj ŝtatoj plifortigis siajn potencojn. Li ne povis venki la hindan reĝon Ŝibaĝi[116] en Maharaŝtro. Li murdis sikan guruon,  Tegbahadur[117],  kiam  li  rifuzis  konvertiĝi  al  islamo.  Tio  kaŭzis  grandan problemon al li. Li apartenis al la sunaa branĉo de islamo kaj li estis tiel maltolerema, ke li celis detrui du ŝijaajn ŝtatojn de Biĝapuro[118] kaj Golkondo[119].Li ordonis detrui multajn hindreligiajn  templojn en Guĝrato, Kaŝmiro kaj Baranaso. Li  havis  multajn  bonajn  kvalitojn  tamen  la  pleja  parto  de  liaj regatoj  estis malkontentaj    pro  lia  rigora  religia  sinteno  kaj  tio  konstruis  la  grundon  por  la  falo  de  imperio Mogol.

La Marata[120] Imperio

Ŝibaĝi

     Komenciĝis rekta batalo inter la Marata reĝo Ŝibaĝi kaj la Mogoloj, post la falo de la  ŝtatoj Biĝapuro  kaj Golkondoj. Kiam Aǔrangzeb estis okupata en norda Barato Ŝibaĝi okupis Biĝapuron. La postan jaron li kolektis multajn tezorojn,  forrabinte la riĉan ŝtaton de Surato. Aurangzeb sendis sian onklon Ŝajesta Ĥan,  sed li malsucesis kontraǔ Ŝibaĝi. Tiam li sendis du tre lertajn generalojn Dilir Ĥan kaj Ĝajsingo[121] . Ili sukcesis igi Ŝibaĝi-n cedi kaj invitis lin al la korto de Aǔrangzeb, kiu rompinte la kondiĉon, hejmarestis Ŝibaĝi-n . La tre inteligenta Ŝibaĝi iel forfuĝis. Poste Ŝibaĝi regajnis ĉiujn siajn regnojn unu post la alia. Ŝibaĝi ne estis nur granda militisto li estis grandanima  administranto. Li estisneedukita  filo  de  povra  komizo  kaj  per  sia  inteligento  kaj  milita  lerteco,  li  konstruis grandan regnon, batalinte kontraǔ la tre potenca mogola imperio. Kvankam li naskiĝis en hindreligia familio, li estis senreligia reĝo en sia regado.

BritaPeriodo

Dum  la  malgraviĝo  de  la  mogola  imperio  plifortiĝis    multaj  etaj regnoj  kiel Hajderabado  (Nizam),  Bengalujo  (Murŝid  Kuli  Ĥan[122]),  Ajoĝa[123]  (Sadat  Ĥan), Majsoro  (Hajdar  Ali)[124]  .  Tamen  la  marata  imperio  estas  speciale  menciinda,  ĉar  ili posedis  grandan  teritorion,  preskaǔ  du  trionojn  de  la  tuta  Barato.  Ili  volis  fondi  hind religian  imperion  tra  la  tuta  Barato,  forpelinte  la  fremdulojn.  Sed  ili  ne  havis  planon tiurilatan, kaj cetere ili ne militis kontraǔ du aliaj potencaj hindaj regnoj, de Raĝastano kaj Majsoro. Dum la regado de Baĝi Rao, la unua[125]  la imperio estis plej granda, tamen ĝi komencis malgraviĝi dum la regado de lia filo Balaĝi Baĝi Rao[126]. Ankaǔ  komenciĝis interbatalo, kio malfortigis la imperion kaj kiam Muhamad Ŝah Abdali el Afganujo atakis Baraton, ili ne povis rezisti kontraŭ li. Bonsance Abdali ne havis ambicon fondi imperion en Barato. Li estis kontenta forrabi la tezorojn de Barato.   En tiu malorda, malforta kaj disdivitita Barato la britaj komercistoj, la “East India Company”, Orienthinda Kompanio,  bontrovis oportunon fariĝi reganto.                            Dum  la  tempo  de Ŝaho  Ĝahan  portugalaj,  nederlandaj,  anglaj  kaj  francaj komercistoj  venis  al  Barato.  Unue  la  portugaloj  havis  komercan  konkurencon  kun  la nederlandanoj kaj poste kun la angloj. Antaǔ 1742 francoj ne havis ian politikan ambicon en  Barato,  tamen  vidinte  la  malfortecon  kaj  malakordon  inter  la  barataj  reĝoj  Jozefo Duple’[127]  sonĝis  pri  koloniado  en  Barato.  La  angloj  ankaǔ  ne  sidis  senage.  Barataj reĝoj, kiuj batalis unu kontraŭ la alia petis helpon de ambaǔ eǔropaj potencoj, kio kaŭzis batalon inter la francoj kaj la angloj en Barato. En Bengalujo la Orienthinda Kompanio preter la komercado konstruis fortikaĵon en Kalkato kaj okupis sin pri la politiko de Bengalujo. La bengaloj speciale la nobeloj  kaj komercistoj  ne  ŝatis  la  reĝon[128]  Siraĝudaŭla[129].  Ili  kaŝe  kontaktis  kun  la  lordo Klajv[130] de la Orienthinda Kompanio. La lordo Klajv tentis la bengalan generalon Mir Ĝafar[131], kaj promesis al li, ke se li helpas al Klajv venki en batalo kontraǔ Siraĝudaŭla, Mir Ĝafar    fariĝos  la reĝo. Kiam  la  batalo  okazis  inter Siraĝudaŭla  kaj  la  kompanio  en Polasi, Mir Ĝafar restis senaga laǔ la interkonsento. Evidente Siraĝudaŭla malvenkis kaj Mir Ĝafar fariĝis la reĝo de Bengalujo en 1757.  Sed la vera potenco restis en la manoj de la Kompanio. Mir Ĝafar ne povis kontentigi la britajn komercistojn dum longa tempo kaj la kompanio  anstataǔigis lin per Mir Kasim[132] kiel la reĝo de Bengalujo. Laǔ la kontrakto la Kompanio rajtis kolekti impostojn, sed la administrado restis ĉe  Mir  Kasim.  La  Kompanio  kolektis  impostojn  kiel  eble  plej  multe.  La  normalj  homoj fariĝis  malriĉaj  kaj    ne  havis  monon  por  kultuvi  siajn  kampojn,  kaj  plue  dum  du sinsekvaj jaroj ne pluvis  sufiĉe. Okazis granda malsatego en 1770  kaj unu triono de la bengala popolo mortis pro malsato. Mir Kasim rifuzis roli kiel la marioneto en la manoj de la britoj. Li kontaktis kun la reĝo de Ajoĝa kaj la mogolan imperiestron Ŝaho Alam, sed en la batalo de Boksaro  en 1764 la britoj venkis la kombinitajn fortojn de Mir Kasim kaj la bazo por la ekesto de la brita imperio en Barato ekestis. Post la morto de la marata reĝo Ŝibaĝi, la marata potenco malfortiĝis, speciale post la malvenko en la batalo de Panipat (1761), tamen ili ne tute malaperis. La marata potenco  rekreskis  sub  la  gvido  de  la  reĝo  Madav  Rao[133],  sed  post  lia  subita  morto denove  malvigliĝis  la  marata  regno.  En  1817  la  lordo  Ŭorin  Hejsting[134]  devigis  ilin subskribi mandaton per kiu granda parto de la marata regno transiris al la brita imperio. Alia granda baro la brita imperio en Barato estis la regno de la sudo Majsoro. La batalo inter la britoj kaj Majsoro estas tre grava en la historio de Barato. La brita registaro batalis  kelkfoje  kontraǔ  Hajder  Ali  kaj  lia  filo  Tipu  Sultan.  La  patro  kaj  la  filo  ne kompromisis pri la sendependeco de sia regno. La reganto (nizam) de Hajderabado roliskiel oportunisto en la batalo. Unue li estis en la flanko de Hajdar Ali, sed poste li transiria al  la  flanko  de  la  angloj.  Rompinte  la  interkonsentojn  de  antaǔa  intertraktado  Lordo  Konŭolis[135], la vicreĝo (Governor General) de Barato, batalis kontraǔ Tipu Sultan kun la helpo de la nizam kaj venkis lin. Lordo Ŭelzli[136], la sekvanta  vicreĝo, venis al Barato, kiam en Eǔropo Britujo batalis  kontraǔ  Francujo.  Ŭelesli  bone  sciis,  ke  Francujo  havas  bonan rilaton  kun  Tipu Sultan. Tio estis granda kapdoloro por li kaj li senprokraste formis aliancon kun la nizam kaj  la  marata  reĝo  kaj  kune  batalis  kontraǔ  Tipu.  Tipu  mortis  en  la  batalkampo.  En  la batalo de Karnatako  en suda Barato la britoj venkis la francojn kaj foriĝis ĉian baron por flirtigi la britan flagon tra Barato.   Ne nur per batalo, sed per diplomataj manovroj la britoj iom post iom aneksis aliajn  ŝtatojn  al sia imperio.  Dum la fino de la dekoka  jarcento  komenciĝis  batalo  inter Britujo kaj Napoleono. La brita registaro tutforte klopodis senigi la baratajn reĝojn de la influo de la francoj. Dum la Granda Ribelado la indiĝenaj  reĝoj helpis la britojn por rezisti la  ribeladon.  La  britoj  bezonis  tiajn  pruvitajn  amikojn,  pro  kio  ili  decidis  ne  ataki  iliajn regnojn. La brita impreriestrino Viktoria[137] proklamis ke, se la indiĝenaj reĝoj esprimas lojalecon  al  Britujo,  Britujo  protektos  iliajn  regnojn  kaj  ili  kiel  reĝoj  ĝuos  internan sendepedecon,  kondiĉe  ke  ili  pagos  por  vivteni  la  britajn  soldatojn  postenitajn  en  ilia regno kaj pagas jarfinan imposton.  La britoj nomis ilin “Princaj ŝtatoj”. La nizamo[138] de Hajderabado estis la unua, kiu akceptis tian amikecon kaj poste multaj aliaj malgrandaj ŝtatoj sekvis lin. Entute la nombro de protektitoj aǔ Princaj Ŝtatoj estis 562, el kiuj la plej grandaj estis la  ŝtatoj Hajderabado, Kaŝmiro kaj Travankoro. Post la morto de la guruo Gobinda Sing la siĥoj sub la gvido de Banda batalis kontraǔ la mogola imperio  kaj fondis grandan  sendependan  siĥan  ŝtaton,  sed tiu regno malvigliĝis kiam Banda mortis en 1716. Iom poste Ranĝit Sing[139] prenis la stirilon kaj fondis  siĥan  ŝtaton unuiginte la malgrandajn  siĥajn  ŝtatojn. Poste tiuj malgrandaj  ŝtatoj petis  helpon  de  britoj  por regajni  siajn regnojn,  tamen  la  britoj  ne  ŝatis  igi  la  potencan reĝon Ranĝit Sing malamiko pro la antaǔtimo de ebla alianciĝo de li kun Napoleono, kiu tiam rigardis orienten. Male la brita vicreĝo Ŭiljam Bentink[140] starigis porĉiaman amikan rilaton kun Ranĝit Sing (Lahora interkonsento). Post  la  morto  de  Ranĝit Sing  Lordo  Dalhaŭzi[141]  okupis  la  siĥan regnon, rompinte  la lahoran interkonsenton per granda batalo en 1849. Tiamaniere la siĥa regno en Panĝabo finiĝis. Lordo Dalhaŭzi estis granda imperiisto, kiu okupis ankaǔ Birmon kaj Nepalon.

Granda Ribelado (1857)

        En 1857 la britoj  kompletigis la politikan kontrolon de Barato, sed la subpremo en la kampo de politiko, ekonomio, socio, religio ktp. malkontentigis la popolon. Perdinte  la  malnovan  ekonomian  ordon,  multaj  agrikulturistoj,  laboristoj,  metiistoj,  komercistoj  fariĝis  malriĉaj.    La  malnovaj  familianoj    de  la  indiĝenaj reĝoj  kaj  princoj  ankaǔ    serĉis manieron  por  regajni  siajn  regnojn,  speciale  kiam    la  britoj  decidis  formale  forigi  la mogolan imperion . La barataj soldatoj estis malkontentaj pro la diskriminacio de salajro inter blankaj soldatoj kaj la indiĝenaj soldatoj. La ribelo tamen ekfulmis pro onidiro. Nova pafilo de la speco “enfild” (“Enfield”) estis  enkondukita  en  la  armeon  kaj  la  soldatoj  devis  mordŝiri  la  kartoĉojn    ŝirmitajn  de graso de bovo kaj porko. Por hindreligianoj bovaĵo estas ne manĝenda same la porko por islamanoj. La soldatoj pensis, ke la britoj kaŝe volas, ke ili ŝanĝu siajn religiojn. La ribelado  komeciĝis  en Bengalujo  kaj  disvastiĝis    tra  la  vasta  ganga  ebenaĵo  kaj  norda Barato.  La  ribelantoj  invitis  la  maljunan  ŝahon  Bahadur,  la  pensiulan  mogolan imperiestron  kaj  proklamis  lin  imperiestro.  La  menciinda  gvidantoj  estis  Lakŝmibaj,  la reĝino de Ĵansio[142], Nana Sahib, kaj Tatja Topi[143] de Kanpuro. En tiu ribelado la normalaj  popolanoj ankaǔ partoprenis. Ili estis tre simpatiaj al la soldatoj kaj atakis policejojn kaj juĝejojn, forbruligis impostajn paperojn kaj eĉ murdis blankulojn.  Kvankam  la  ribeluloj  unue  havis  sukceson,  ili  malvenkis  fine,  ne  havante modernajn  armilojn.  La  edukitaj  homoj  tamen  estis  fidelaj  al  la  britoj  ,  ĉar  ilij  estis kontentaj pri la modernaj kaj progresemaj programoj de la brita registaro. Tamen post la Granda Ribelado okazis granda ŝanĝiĝo en la administrado. La brita imperiestro rekte enprenis la stirilon de la mano de la Orienthinda Kompanio, kaj li decidis administri rekte tra la vicreĝo, alivorte tra lia reprezentanto. 

Sendependiga periodo

         La brita regado ne estis nur malbeno por Barato. La baratanoj klerigis sin per la okcidenta eduko. Lerninte la anglan lingvon, la baratanoj eksciis pri la Franca Revolucio, ili  povis  legi  la  librojn  de  la  eminentaj  eǔropaj  verkistoj  kaj    estis  inspiritaj  de  Ruso’, Voltero,  Macini,  Garibaldi[144]  ktp.  Tiuj  altedukitaj  junuloj  serĉis  vojn  por  liberigi  sian patrinlandon el la subjugado de la brita imperio.              Dum longa tempo regis multaj naǔzaj kaj kruelaj sistemoj en la barata socio. La vidvinoj de mortintaj edzoj estis kune bruligitaj en la sama brulŝtiparo. La reformisto Ram Mohan[145] helpe de Lordo Kenin[146] forigis tiun praktikon. Vidvino en hindreligia socio ne  rajtis  reedziniĝi    se  ŝi  estis  juna.  Iŝvar  Ĉandra  Vidjasagar[147]  helpe  de  Lordo Dalhaŭzi forigis ankaǔ tian sistemon. Li abolis ankaǔ la sistemon de multfoja edziĝo dum la antaŭa edzino estas viva. Li, kunlabore kun Drinkŭota Bitn[148], komencis la edukadon de virinoj. Do  en la unua periodo la britaj regantoj helpis la reformajn programojn de la hinda socio. Kabir, Nanak, Namdev, Sriĉaitanja[149], Ramananda ktp. predikis kontraǔ la ortodksimo  en  la  hinda  socio  kaj  klopodis  konstrui  ponton  inter  hindreligianoj  kaj islamanoj. Svami Vivekanondo[150] estis hindreligia monaĥo, kiu senigis la hindan socion de superstiĉo kaj ortodoksismo kaj li starigis la religion sur logiko kaj realeco. Revigliĝinte pro  liaj  firmaj  predikoj,  multaj  junuloj  dediĉis  sin  por  senĉenigi  la “patrinon Baraton” (la patrinlandon) el la fremda mano. Antaǔ la “Granda Ribelado” en 1757 la edukita parto de la socio de Barato estis kontenta pri la brita regado, sed kiam la eǔropaj komercistoj fondis grandajn fabrikojn kaj komencis ekspluati la laboristojn kaj kiam la indiĝena ekonomia sistemo kadukiĝis, ili ne plu  pretis  toleri  tian  ordon  .  La  vasala  sistemo,  iniciatita  de  Lordo  Konŭolis  en  1793, pavimis la vojon por la vasaloj ekspluati la kamparanojn per la granda ŝarĝo de impostoj. Ne havante alian rimedon por labori la popolo fariĝis mizera. La vasalaj, feǔdaj ,  princaj  ŝtatoj,  la  bienuloj,  la  pograndistoj,  la  policanoj  kaj  la  registaraj  dungitoj  ekspluatis  la homojn  ĉiamaniere.  La  granda  ŝarĝo  de  impostoj  estis  ne  tolerebla.  La  dungitoj  en diversaj  fabrikoj  kaj  oficejoj  estis  indignitaj  pro  la  blankuloj.  Kiam  diversaj  ĵurnalojpublikigis pri la registara miskondutoj, la vicreĝo Lordo Litn[151] sufokis la gorĝon de la ĵurnaloj. Pro la nehavo de modernaj armiloj naskiĝis ĉie vasta terorismo kaj kaŝmurdado. Surĝo Sen[152], instruisto de gimnazio planis batali kontraǔ la brita registaro. Se la brita sekreta servo ne scius lian planon, Surĝo Sen estus povinta liberigi grandan parton de orienta Barato. Tri aǔdacaj junuloj Binoj, Badal kaj Dines venis en la ĉefadmistran domon en Kalkato kaj pafmortigis kruelan policinspektoron Simpsn kaj altrangan oficiston Greg kaj rekte batalis kun la brita armeo. Badal kaj Binoj sin mortigis. Dines estis mortpunita. Raŝbehari Bose alia bravulo aliĝis al la Movado gadar  (= revolucio) kaj  planis enfiltri siajn kamaradojn en la britan armeon kaj organizi ribeladon  dum la foresto de la blankaj  soldatoj  pro  la  unua  mondmilito. Perfidulo  malkaŝis  la  planon  kaj  la  tuta  plano fiaskis.  La  aktivuloj  estis  mortpunitaj,  sed  Raŝbehari  forfuĝis  al  Japanujo  kaj  fondis  tie Baratan Sendendigan Ligon. En la parko Ĝalianŭala[153] apud Amritsar la generalo Majkl Oŭdŭaja[154] mortpafis 1 000 siĥojn,  kiuj celebris la baratan Novjaron. La orfa knabo Bagat Sing[155] vidis tion kaj ĵuris venĝi tion. Li iris al Londono kaj havis la kuraĝon mortigi ambaǔ homojn Zetlend kaj Oŭdŭaja en la konstruaĵo Caxton Hall en Londono. Ekzistas multaj tiaj ekzemploj. Por kolorigi tolon la kotonindustrio tra la mondo bezonis indigaĵon. Tiutempe tio produktiĝis  el  indiga  planto.  La  kultivado  de  tiu  planto  estis  tre  profitodona  kaj  la  britaj plantistoj perforte forprenis la fekundajn rizkampojn kaj devigis la kultivistojn labori por la kultivado  de  indigujo.  Tio  naskis  malamon  kontraǔ  la  blankuloj  kaj  pro  tio  komenciĝis politika movado, tio estas la “Indiga Ribelado”. La  fluo  de  eventoj  timigis  la registaron  pri  baldaǔa revolucio. Kiel  protekta  sistemo ekestis pro iniciato de la britoj la “Brita Barata Societo” (1852) estrata de Alen Oktejvjen  Hjum[156].  La  societo  konsistis  el  dignaj  baratanoj  kaj  ili  klopodis  aǔdi  la malfacilojn  kaj  plendojn  de  baratanoj.  Surendra  Nat  Benarĝi[157],  bonega  oratoro  kaj eksa administranto sub la brita regno ankaǔ fondis “India Association” kiuj estis la unua versio de Barata Nacia Kongreso, la ĉefa ilo de estonta politika agado. La unua epoko de la Kongreso konsistis nur el peto kaj almozado al la registaro. Sed poste oni komprenis, ke sen agresa movado la registaro ne faros ion. Rezulte de tio la Kongreso estis dividita en du grupoj. La ekstremista  grupo en la unua fazo konsistis el Bal  Gangadar  Tilok[158],  Lala  Laĝpat  Raj[159]  kaj  Bipin  Ĉandra  Pal[160]  (la  trio  estis nomata “LalBalPal”) kaj la moderaj grupanoj  estis   S.N.Banerĝi, Gopal Kriŝna Goĥle,Firoz Ŝhah  Mehta  ktp. Poste  Ĉittaranĝon  Das  kaj  lia  sekvanto  Netaĝi  Ŝubhaŝ  Ĉandra Boŝu[161] prenis eĉ armilon.

Sinregado

        Bal Gangadar Tilok kaj Ani Besent[162] planis movadi por Memregado (Home Rule) de baratanoj interne de la brita regno, samkiel la sistemo de memregado ekzistanta en Irlando. La registaro ne akceptis tion kaj arestis Sinon Besent kaj Tilok, kiuj movadis pri tio. La tuta lando estis multe agitata per tiumovado. 

Mohandas Karamĉand Gandi[163]

          Intertempe M.K.Gandhi  el Suda Afriko  venis  al Barato.  Li  studis  leĝon  kaj praktikis  en  la  advokata  kolegio  Inner  Temple,  en  Londono  kaj  movadis  por  la  barataj laboristoj, laborintaj en a Afriko, kiuj  estis subpremitaj tie la britoj. Li aplikis unikan movadmetodon de “Ne Perforto” kaj “NeKunlaboro” en la politika kampo kaj tiumaniere sukcesis.  Li  aliĝis  la  baratan  partion  “Kongresan  Partion”  kaj  aktive  laboris  por  la memregadomovado kaj iom post iom li fariĝis nedisputebla gvidanto de Barato. Krom politikisto Gandi estis granda socia  refomisto. Li movadis por forigi la sistemon de netuŝebleco kaj superstiĉo kaj li predikis pri egalrajtoj de la popolo. Kiel la ĝoina monaĥo  li purigis  sin per fastado  kaj neniam forlasis  veron. Li havis tre  simplan vivstilon  kaj  forlasis  ĉian  luksaĵon.  Tiuj  virtoj  allogis  la  popolon    kaj  kiam  li  alvokis  la popolan amason partopreni, ĝi partoprenis. Li havis magian personecon. Dum la “Amas murdado” (stratbatalo inter hindreligianoj kaj islamanoj) en Kalkato la 16an de aŭgusto 1946,  lia simpla peto haltigis la tumulton, kion la tuta armeo ne povis fari. Gandi agitis la popolon kaj kiam la agititaj homoj fariĝis venĝemaj, li forigis la movadojn.  En  1919,  post  la  masakro  en  la  Parko  Ĝaliŭanvala  ,  Gandi  organizis Satyagrahon,  sed  kian  la  popolo  fariĝis  kruele  venĝaj,    la  movado  estis  forlasita.  Dum  1920  22,  li organizis  la movadon “Ne kunlaboro”.  La movado  atingis  sian pinton  kaj la vilaĝanoj  de Ĉoǔri  ĉoǔra  bruligis  policejon  kaj mortigis  12 policanojn,  responde  al la brutaleco de la policanoj. Gandi abortis la movadon. Malgraǔ la ricevita helpo de la Kongresa Partio, la britoj, post la dua mondmilito, ne  volis  transdoni  la  potencon  al  la  baratanoj  kaj  Gandi  lanĉis  la  movadon  Quit  India (Forlasu Baraton),  sed  kiam  la  popolo  fariĝis  kruele  venĝa Gandi  komencis  fasti  ĝis  la tumulto haltis. 

Ŝubhaŝ Ĉandra Boŝe kaj Jaŭaharlal Nehru[164]

         Du altedukitaj junuloj, Ŝubhaŝ Ĉandra Boŝe  kaj Jaŭaharlal Nehru  venis en la politikan  arenon  de  Barato  kiel  la  helpantoj  de  Gandi.  Ŝubhaŝ  estis  talenta  studento, brava kaj aǔdaca batalanto. Sukcesinte en la ekzamenon por la Barata Ŝtata Oficistaro, li forlasis allogan registaran postenon kaj dediĉis sin al la servo de la patrinlando. Motilal Nehru, la patro de Jaŭaharlal Nehru  estis jam la  kunlaboranto de Gandi. Nehru ankaǔ studis en la lernejo Trinity kaj studis leĝon en Inner Temple, en Londono kaj dediĉis sin al la  sendependiga  laboro.    Ambaǔ  junuloj  kredis  je  socialismo  kaj  apartenis  al  la  pli eksterma grupo de la Kongresa Partio, kie ili advokatis pri plena sendependeco, tamen Nehru poste venis al Gandia flanko dum Ŝubhaŝ staris kontraǔ Sita Ramaja, la kandidato de Gandi, en  Kongrespartia voĉdono la 29an de januaro 1939 kaj fariĝis la prezidanto de la Kongresa Partio, venkinte Sitan Ramajan.Tio ne ĝojigis Gandin; li deklaris,  ke la malvenko de  Sita Ramaja estas fakte lia malvenko. Por Gandi, lia nova metodo de senperforto  estis grava, sed por Ŝubhaŝ la sendependiĝo de Barato estis pli grava. Ŝubhaŝ neniam kredis, ke pere de la senperforto  de Gandi la britoj forlasos Baraton kiel obeemaj knaboj. Li ŝatis transformi la vengemon de la popolo al revolucio kaj al milita rezitado. Li ankaǔ kredis je la pensado de antikva barata  filozofo  Ĉanakjo,  ke  malamiko  de  malamiko  estas  amiko,  por  kiu  li  estis  preta manpremi al iu ajn malamikon de la britoj.               Kvankam li elekiĝis la prezidanto de la Kongresa Partio li ne povis labori laǔ sia idealo,  pro  la  konstanta  kontraǔo  de  la  grupo  GandiNehru  kaj  naǔzite,  li  forlasis  la Kongresan  Partion  por  formi  alian  partion,  kies  nomo  estis  Forward  Bloc.  Li  estis enkarcerigita en Mandalajo, Birmo kaj kiam lia sanstato fariĝis kriza, li estis hejmaresita en Kalkato. Preter la gardemaj okuloj  de britaj policistoj la leonkora Ŝubhaŝ riskis forfuĝi al Afganujo  de  sia  hejmo.  Li  toleris  neimageblan  ĉagrenon  por  kaŝe  transiri  la  limon  de  Afganujo. Fine li atingis al Germanujo tra Rusujo. Li renkontis Hitleron, tamen ne ricevinte sufiĉan helpon de Germanujo, li venis en Japanujon per longa vojaĝo per submara ŝipo. Rasbihari Bos[165], kiu kreis la Baratan Sendependigan Ligon kelkajn jarojnantaŭe,  formale  transdonis  la  stirilon  de  tiu  armeo  al  Ŝubhaŝ.    Multnombraj  baratanoj, loĝantaj  en  sudaziaj    landoj,  tutkore  kaj  amase  akceptis  lin  kaj  helpis  lin  kiel  eble  plej multe. Intertempe la brita armeo falis en Singapuro kaj cedis al la japana armeo. 40.000 kapitulacintaj barataj  soldatoj  tiam aliĝis al INA ( Indian National Army = Barata  Nacia Armeo, la reorganizita Barata Sendependiga Ligo). La INA liberigis parton de orienta Barato  kaj formis  suverenan  ŝtaton,  kun ĉefurbo en Portbler[166], kaj estis agnoskita de ok ŝtatoj. Hiroŝimo kaj Nagasako en 1945 estis detruitaj per atombombo kaj Japanujo kune kun INA cedis al la Alianca Potenco la 2an de septembro 1945. Oni raportas, ke Ŝubhaŝ mortis survoje en aviadilakcidento, tamen tio ne estis pruvita ĝis nun.

La Islama Ligo kaj la divido de Barato

             La  ideo  de  dividiĝo  inter  hindreligianoj  kaj  islamanoj,  elpensita  de  Said Ahmad[167]  spronis  la  formadon  de  la  Islama  Ligo  en  1906.  Ili  certigis  lojalecon  al  la registaro por gajni diversajn privilegion. La registaro donis preskaǔ saman gravecon al la islama Ligo kaj al la Partio de la Kongreso por  kojnumi en la divido inter hindreligianoj kaj islamanoj. Lordo Kezn[168] dividis Bengalujon kaj la tuta lando proteste eksplodis kaj la registaro  devis  buligi  la  decidon  post  kvin  jaroj,    tamen  tio  dividis  la  hindanislaman solidarecon. En 1926 okazis 72 religiaj stratbataloj inter hindreligianoj kaj islamanoj. Longa movado kaj diversformaj politikaj  agitadoj devigis la registaron doni rajton  al  la    baratanoj  eniri  lokajn  kaj  centrajn  administrajn  komisionojn. Surbaze  de  la teorio de “du nacioj” Moli  kaj Mintoŭ[169]  en  1909  donis  specialan  voĉdonrajton    al  la islamanoj kaj aliaj  religiaj grupoj, kio instigis malpacon en 1946  inter hindreligianoj kaj islamanoj. Okazis stratbataloj inter ili en Kalkato kaj ĉ. 6.000 homoj mortis. Muhamad  Ali  Ĝina [170],  ankaǔ  edukita  en  Londono,  advokato  fariĝis  la prezidanto  de  la  Islama  Ligo  kaj    klopodis  engrupigi  la  baratajn  islamanojn  kiel  unu difinitan  religian  kaj  politikan    blokon  kaj  tio  poste  glatigis  la  procedon  de  divido  de Barato, surbaze de religio. Fazlul Haq, aktivulo de la bengala naciismo kaj kontraŭanto de  la Islama Ligo de Ĝina, rapide eniris en la Islaman Ligon kaj dum la  Lahora Kongreso(1940)  li deklaris, ke oni devas formi sendependajn islamajn ŝtatojn kune kun sendepeda barata ŝtato. La brita registaro decidis juĝiste puni la batalantojn de INA per milittribunalo. La novaĵo  disvastiĝis  kiel  ĝangalfajro.  En  la  okuloj  de  baratanoj  inkluzive  islamanojn, Subhas  estis  nacia  heroo  kaj  la  INAsoldatoj  estas  liberecbatalantoj.  Neniam  en  la historio de Barato oni renkontis tiom da tumulo de Himalajo ĝis la hinda maro. Nehru kiu denuncis la INAn kiel renegaton, fariĝis la advokato por la akuzotaj soldatoj.  Pro timo la registaro forlasis la planon. Post la dua mondmilito la ekonomio de Britujo estis tre malbona, ili perdis multajn  junulojn  en  la  milito,  kaj  la  restintaj  soldatoj  estis    kriplaj    militlacaj  kaj  la barataj soldatoj, kiuj estis la spino de la brita armeo, fariĝis nefidelaj pro la influo de INA. La  fantoma Ŝubhaŝ  estis  pli  dangera  ol  la  vivsntsa Ŝubhaŝ. Post  la ribelado  en  Reĝa Mararmeo en 1946, tio estis kristale klara. Britujo decidis forlasi Baraton. En tiu situacio la militheroo Ĉeĉil[171] malvenkis en la voĉdono kaj Klement Atli[172] de la Laborista Partio kaptis la potencon en Britujo. La nova brita ĉefministro Klement Atli deklaris, ke li transdonos la potencon al la baratanoj  la  20a  de  februaro  1948  kaj  sendis  Lordon  Maŭntbatn[173]  kiel  vicreĝon  de Barato por fintrakti la transdonon. Intertempe M.A. Ĝina postulis Pakistanon  por la islamanoj kaj la brita registaro estis longdaǔra  apoganto  de  tiu  ideo,  bontrovis  ĝin,  sed  Mahatma  Gandi  ne  ŝatis  tion. Maŭntbaten  tentis  Nehru  pri  tuja  transdono  de  potenco  al  li,  se  li  akceptas  la  dividon. Ŭalabaj  Patel[174]  kaj  Nehru  sukcesis  manovri  Gandin  for  de  la  ĉefaj  politikaj eventoj[175].  Gandi  ne  akceptis  la  dividon,  sed  li  tiam  ne  havis  la  potencon  haltigi  la kreadon de Pakistano.                        

           Barato sendependiĝis la 15an de aǔgusto 1947 kaj Nehru fariĝis la ĉefministro de  la  malgrandigita  Barato.  Dum  la  ceremonio  en  Delhio,  la  malĝoja,  ĉagrenita  Gandi restis  en  izola  ĉambro  en  fora Kalkato.  Li  estis  murdita  la  30an  de  januaro  ,1948.  La saman jaron la ĉefministro de Pakistano,  M.A. Ĝina ankaǔ mortis.

                                                                             NOTOJ

provas daŭre komplete esperantigi nomojn laŭ la prononco. Kiam tio ne estas farata, la nomo aperas en kursiva formo. Apartan problemon prezentas la nomo Nehru, kiu estas elparolata malsame en malsamaj partoj de Barato. Neharu (kun tre mallonga a) aŭ Neheru. En la fino ni elektis la formon Neheru, laŭ la internacia elparolo. Neniu solvo estas tute kontentiga.

[2] Temas pri la tri plej gravaj rolantoj en la agado por sendependiĝo de Barato. Malplej konata el la tri ekster Barato estas Subhas Chandra Bose [ŝubhaŝ ĉandra boŝ], kiu rekte batalis kontraŭ la britoj.

[3] Temas pri la partio normale nomata Barata Nacia Kongreso.

[4] Ĉefurbo de la landoparto Utarpradeŝo. Lucknow en la angla.

[5] Gandi havis la honortitolon “Mahatma” = grandanima.

[6] Siĥismo estas unudia religio fondita en la 16a jarcento en Hindujo, en Panĝabo. La panĝaba vorto siĥ signifas disĉiplon. Siĥo estas tiu, kiu kredas je unu dio kaj je la instruoj de la dek majstroj, entenataj en la sankta libro de siĥismo de Guru Granth Sahib.Siatempe budaismo kaj ĝajnismo estis inspiritaj de religiaj kaj socia ideoj el la prahindua etoso. Siĥismo estas pli nova kaj influita de islamo, iom sinkretisme. Siĥismaj kredoj koincidas kun islamo, ekzemple  pri unudiismo, aŭ kun hinduismo, ekzemple pri devoteco. Tamen, ĝi ne estas nur mikso de du antaŭaj religioj sed io nova. Siĥoj kredas, ke nova dia revelacio igas ĝin prava. El la rilata artikolo en Wikipedia.

[7] Fondaĵo memore al Ĝaŭaharlal Neru.

[8] Homo sapiens = saĝa homo en la scienca latina lingvo, la nuntempa homspeco.

[9] Homo erectus = staranta homo, kiu forlasis la kutiman simian kvarkruranpozicion.

[10]a. k. e. = antaŭ (la) komuna epoko = antaŭ Kristo. k. e. = komuna epoko = post Kristo.

[11] GhaggarHakra estas la normala transilterumado al latinalfabetaj lingvoj.

[12] Rigvedo finiĝis   ĝis la jaro 1 500 a. k. e. laǔ Mary Pat Fishser.

[13] Rigvedoj kaj vedoj estas sanktaj libroj en la sanskrita. Laǔ la sanskrita gramatiko, la radiko

Rik transformiĝas al Rig pro la kunmetado (Rik+vedo = Rigvedo) La tuta Vedo konsistas el 4 libroj nome,  Rik, Sam, Jaĝu kaj Atarbo. Do Rigvedo estas nur parto de la plena  Vedo.

[14] Ramayana kaj Mahabharata estas la du grandaj poemegoj pri kiuj ni jam parolis en la historiasekcio. Oni pensas, ke ilin verkis Valmiki kaj Veda Vyasa.

[15] Rama kaj Krishna en la kutima transilerumado al la latina alfabeto.

[16] Ĝajnismo estas barata religio, iom pli frua ol la budaismo; tiuj du religioj estas la solaj pluvivantaj el la multaj fruhistoriaj skoloj de la ŝramanismo, kiuj oponis la brahmanismon, kiu siavice poste evoluis al la hinduismo/hinda religio. Tiu tamen estis dumtempe influita de la ĝajnismo, precipe pri la ideo de "neperforto" (ahimso); kiel ekzemple tiu praktikata de Mahatma Gandhi.

17] Ĝajno aŭ ĝajnismano estas la sekvantoj de ĉi tiu religio. La sanskrita verbo Jin (ĝin) signifas‘konkeri’.  Ĝi rilatas al batalo kontraŭ pasioj kaj korpaj plezuroj, kiun la ĝajnaj asketoj plenumas.Tiuj, kiuj gajnas, ricevas la nomon ‘Jina’ (ĝina – konkerantoj).

[18] Ficus religiosa.

[19] Kutime transliterumata Chanakya.

[20] Kutime skribata: Seleucus.

[21] Kutime transliterumata al la latina alfabeto kiel Ajatashatru.

[22] Kutime transliterumata al la latina alfabeto kiel Licchavi

[23] Kutime transliterumata al la latina alfabeto kiel Vaishali

[24] Kutime transliterumata kiel Ujjain.

[25] Baktijaruddin Khilĝi.

[26] Baktrianoj estas la loĝantoj de la antikva lando Baktrio en la nordo de Afganujo.

[27] Kuroŝo rilatas al la persa formo de la nomo de reĝo de Persujo, kiu estas konata en la okcidento per nomoj bazitaj sur la greka/latina formo Κύρος/Cyrus.

[28] Sindhu estas la loka nomo de la granda rivero Induso.

[29] Ofte citata kiel Darius.

[30] Seleucus.

[31] Brihadratha Maurya estas la kutima nomo en la latina alfabeto.

[32] Pusyamitra Sunga estas la kutima nomo en la angla.

[33] La vorto stupo venas el la sanskrita lingvo kaj priskribas budaan konstruaĵon kiu troviĝas en diversaj landoj de Azio. Origine stupoj estis montetoj da ŝtonoj aŭ tero en kiuj troviĝis sanktabudaaj objektoj. Pli poste ili evoluis al grandaj, duonrondaj konstruaĵoj.

[34] La Mahābhāṣya,  atribuita al Patanjali, estas komentaĵo pri elektitaj reguloj de la  sansktitagramatiko de Panini. Ĝi estas datumita je la dua jarcento a.K.

[35] ‘Cigana gento’ estas uzata ĉi tie por  gento, kies membroj ciam vagadis de unu lando al alia lando.

[36] Kanishka estas la normala transliterumado de tiu nomo.

[37] La rivero Amu Darya  en la antikveco estis konata ankaŭ kiel  Ὦξος en la greka kaj: Oxus  enla latina. Ĝi situas norde de Afganujo.

[38] Gandhara.

[39] Aśvaghoṣa

[40] Goethe en la germana.

[41] Gupta.

[42] Chandra Gupta.

[43] Samudra Gupta.

[44] La sanskrita vorto Jabo signifas ‘hordeo’n kaj Dvipo signifas ‘insulo’n. Do Jabodvipo estas insulo, kie abunde kreskas hordeo. La eŭropanoj transofrmis ĝin al Javo.

[45] Rudra Sen.

 [46] Normale transliterumata ĉi tiel: Ujjain.

[47] Bikramaditja: En Barato estas multaj fabeloj kaj paraboloj, kies ĉefrolulo estas Bikramaditjo. Historiistoj diras, ke Ĉandragupto la 2a estas kiel Bikramaditjo.

[48] Harsha Vardhan.

[49] Pallava.

[50] Attila.

[51] Rajya Vardhana,

[52] Unu el la budaismaj skoloj.

[53] Chola.

[54] Chalukya.

[55] Pallava

[56] Rashtrakuta.

[57] Kannada.

[58] Telugu.

[59] Raja Raja.

[60] Nuna Thanjavur, antaŭe  Tanjore.

[61] Gopal/Gopala.

[62] Dharmapal.

[63] Devapal.

[64] Vihara.

[65] Vajrayāna estas alia skolo de budaismo.

[66] Sailendra.

[67] Ramapala.

[68] Ballal Sen.

[69] Bijoy Sen.

[70] Ikhtiyar Uddin Muhammad bin Bakhtiyar Khilji.

[71]  La du superaj kastoj en la hinda kastsistemo estis la brahmanoj kaj milituloj,      Kŝatrijoj.

[72] Parto de la kasta sistemo estis la netuŝeblo de difinitaj grupoj.

[73] Peshawar.

[74] Ghazni.

[75] Kannauj.

[76] Mathura.

[77] Muhammad Ghori.

[78] Prithviraj Chauhan

[79] Qutbuddin Aibak

[80] Shamsuddin Iltutmish.

[81] Mongola imperi estro.

[82] Jalâlat uddîn Raziyâ.

[83] Ghiyas uddin Balban.

[84] Khilji.

[85] Jalaluddin Firuz Khilji.

[86] Alauddin Khilji.

[87] Tughlaq.

[88] Mubarak Khilji

[89] Nasiruddin Khasru

[90] Princoj, nobeluloj.

[91] Ghiyas udDin Tughluq.

[92] Khorasan.

[93] Sultan Feroze Shah Tughluq

[94] Timur, Tarmashirin Khan, Emir Timur, Timur Beg Gurkhani, Tamerlane.

[95] Nasiruddin Mahmud

[96] Gujrat.

[97] Konata ankaŭ kiel Bibi Khanum Mosque. La sinjorino Bibi estis la edzino de Timur.

[98] Lia patro estis posteulo de Timur kaj li apatrino estis posteulino de Ĝingis Ĥan.

[99] Daulat Khan Lodi.

[100] Panipatha.

[101] Sangram Singh.

[102] Mewar, Rajastan

[103] Nasir uddin Muhammad Humayun

[104] Sher Khan.

[105] Bahadur Shah, Gujarat.

[106]  Bayram Khan.

[107] Muhammad Adil Shah

[108] Maharaja PratapAditya.

[109] Jahangir.

[110] Amar Singh.

[111] Nurjahan.

[112] Shah Jahan.

[113] Taj Mahal.

[114] Shuja.

[115] Rajput.

[116] Shibaji.

[117] Tegh Bahadur estis la 6a guruo, estro, de la siĥa religio de norda Barato.

[118] Bijapur.

[119] Golkonda aŭ Golconda.

[120] Maratha. Origine grupo de militistoj kaj bienistoj.

[121] Jaisingh.

[122] Murshid Quli Khan.

[123] Ayodhya.

[124] Mysore, Hydar Ali.

[125] Baji Rao I

[126] Balaji Baji Rao

[127] Joseph Duplet.

 

[128] Nawab estas la nomo de la titolo de la reganto de Bengalujo.

[129] Mirza Muhammad Siraj udDaulah .

[130] Clive.

[131] Mir Muhammed Jafar Ali Khan Bahadur.

[132] Mir Qasim.

[133] Madhav Rao Peshwa.

[134] Warren Hasting.

[135] Cornowalis.

[136] Wellesley.

[137] Victoria.

[138] Princo.

[139] Ranjit Singh.

[140] William Henry Cavendish Bentinck.

[141] Lord Dalhousie.

[142] Lakshmi Bai, Jhansi.

[143] Tatya Tope.

[144] Rousseau, Voltaire, Mazzini, Garibaldi

[145] Raja Ram Mohan Roy.

[146]   Lord Canning

[147]Ishwar Chandra Vidyasagar.

[148] Drinkwater Bethune

[149] Sri Chaitanya

[150] Swami Vivekananda.

[151] Litn.

[152] Surja Sen.

[153] Jallianwala.

[154] Michael O’ Dwyer

[155] Bhagat Sing

[156] Allan Octavian Hume.

[157] Surendranath Banerjee.

[158] Bal Gangadhar Tilok

[159] Lala Lajpat Rai.

[160] Bipin Chandra Pal.

[161]  S.N.Banerjee,  Gopal  Krishna  Gokhle,  Firoz  Shaho  Mehta,    Chittaranjan  Das,  NetajiShubhas Ĉandra Bose.

[162] Annie Besant.

[163] Mohandas Karamchand Gandhi.

[164] Subhas Chandra Bose, Jawaharlal Nehru.

[165] Rashbehari Bose.

[166] Port Blair.

[167] Syed Ahmad Khan,

[168] Lord Curzon.

[169] Du britaj politikistoj, Morley kaj Minto, kiuj aprobigis komunan leĝon pri elektorajtoj en Barato.

[170] Muhammad Ali Jinna

[171] Churchill.

[172] Clement Attle

[173] Lord Mountbatten.

[174] Vallabhbhai Jhaverbhai Patel.

[175] The Last Days of the British Raj  Leonard Mosley

[176] Urbo en norda Barato, feriloko nomata en la angla Mussorie.