Malsata Ŝtono

 

                                                                                 Verkis         : Rabindra Nath Tagore

                                                                                 Esperantigis: Syam Sundar Pal

 

                                                               Sceno I

 

[Estas la sesa vespere, la podio estas malluma. Titol-muziko per klasika muziko. Aǔdiĝas reliefe la milda voĉo de Karim Ĥan, kontraǔ tiu muziko. Daǔras muziko kun la sono de piedpaso]

 

Karim:            Boriĉ estas belega loko sinjoro Kolektisto. Sub la trankvila montaro, elfluas la rivereto Ŝusta tra la arbaro.Proksime apud la ŝtona ŝtuparo staras  grandega kastelo kun longa historio. Neniu homo loĝis en la ĉirkaǔaĵo. Tie estas via oficejo.

Kolektisto:      Tre bone.

 

[Daǔras muziko, iom post iom plialtiĝas. leviĝas la kurteno. En la malbrila lumo parto de  palaco vidiĝas, Granda ĉambro, bone garnita. Unuflanke vidiĝas blua kurteno kaj aliflanke la vidiĝas la krokizo de ŝtuparo. Sur la plej supra ŝtupo staras Meher Ali, longstatura tamen iom ĝiba.  Subite unuope haltas la muziko]

Meher Ali:      Foriru! Ĉio falsas! Ĉio falsas!

 

                        [Momente iu  malaperas, Kolektisto konsternas]

Karim:            Tiu estas la frenezulo Meher Ali. Li loĝas ĉi tie. La palaco havas malbonan famon.Krom li neniu tranoktas ĉi tie.

Kolektisto:      Kial? Ĉu pro la timo de fantomoj?  [ Ride eksplodas ]Ankaǔ kunestas Meher Ali, do mi restos ĉi tie.

Karim:            Vi ne komprenas sinjoro Kolektisto: Ĉi tie……

Kolektisto:      La palaco ege altiras min. Mi sentas scivolon sinjoro Ĥan. Ne timu, mi restos ĉi tie je mia propra respondeco.

Karim:            Sed post la vespero  [malkonsenteme ]ĉi tie …vi sola…  

Kolektisto:      Ne pensadu.Prefere ni ĉirkaǔiru la palacon kaj lernu de vi ĝian historion.

                        [Du personoj eliras de unu flanko. Muziko daǔras]

 

Karim:            [Voĉo malvasta] Antaǔ preskaǔ ducent kvindek jaroj Mamud, la dua Ŝaho konstruis la kastelon en tiu ĉi senhoma loko por sia luksa komforto Tiam elŝprucis la rozodoran akvon el la banaj fontanoj. Sidadis la persaj virinoj sur la ŝtona sidloko. Antaǔ la enakviĝo, ili malplektis siajn harojn kaj kantis kun sitaro en la bosko.

 

                        [Servisto eniras kun lanterno, metas ĝin sur la tablo. Podio lumiĝas]

Kolektisto:      Mirinde! Kia grandega aranĝo por luksa komforto. Nun tiu fontanoj ne plu funkcias, nek sonas la tiama muziko, ne plu la molaj piedoj de la belulinoj falas sur la marmoran plankon. Ĉu ne?

Karim:            Jes sinjoro. Estus bone  se vi ne loĝus ĉi tie.

Kolektisto:      Ne timiĝu. Tio estu nun la tre granda kaj ege trankvila loko de la

Karim:            sola, senkunulina impost-kolektisto kiel mi.           

Karim              Ĝis revido, bonan nokton sinjoro.

 

[Karim eliras . Eniras servisto de alia flanko kun telero kaj lanterno. Metas la telron sur la tablo]

Servisto:         Bonan vesperon sinjoro.

Kolektisto:      Ĉu vi foriras?

Servisto:         Jes , Via moŝto.

Kolektisto:      Kio pri la aliaj?

Servisto:         Ili jam foriris antaǔ la vespero.

Kolektisto:      Ĉu?

Servisto:         Via manĝaĵo retas ĉi tie kovrita.

Kolektisto:      Bone. Vi povas iri.

                        [Servisto eliras kun lanterno]

 

Kolektisto:      [Monologe] La senhomeco de la deserta ŝtonpalaco estas kiel terura pezo sur mia brusto. Sed tamen la palaco iel ebriigas min. Tio estas preskaǔ nepriskribla.

 

                        [ Parolante li staras ĉe la fenestro. Sono de la danc-tintiloj. Kolektisto konsternas]

Kolektisto:      Kiu?  Strange!                          

 [Pluan sonon de danc-tintilo alproksimiĝas]

Kolektisto:      Kiu estas tie?

                       [Ridoj de kelkaj junuloj kun sono de tintilo rapidas eksteren. Kolektisto vidas malsupren. Enflugas inaj ridoj, sonoj de sitaro, kaj akvo  ]

 

Kolektisto:      Kiel mirinde!Kiu baniĝas en la malprofunda fluo de la Ŝusta ?  Sed… Mi vidas neniun plu! Ĉu do tio estas mia fantazio?

[Kune kun ridoj kaj sitaro, aldoniĝas lamelodio de gazalo per ina voĉo]

 

Kolektisto:      Nu! Mi devas esplori la aferon. Mi ne kredas je fantomo. Mirinde ! Tiu ĉi muziko ŝajnas al mi tre konata jam de multjaroj, kiel la dolĉa ŝonĝo de mia  adolesko, kvazaǔ plej proksima, plej parenca, ankoraǔ… Ĉu mia cerbo malbone funkcias? Mi devas solvi la misteron.

 

                        [ Daǔras muziko,ridoj,kaj bruoj  Kolektisto iras ĉe la pordon. Subita ekkrio de Meher Ali konsternite Kolektisto venis en la centron de la ĉambro. Etendante la manojn supre ekkrias Meher Ali ]

Meher Ali:      Ĉio falsas! Iru for! Ĉio falsas! Foriru.

 

                                                                   Sceno-II

 

                        [ Mateno, podio lumas kiel antaǔe. Pepoj de birdo, matena muziko.  Kolektisto kaj servisto]   

 

Kolektisto:      Abdul, elportu la manĝaĵojn.

Servisto:         Ĉu vi ne vespermanĝis hieraǔ sinjoro?

 

[ Servisto elprenis la pladojn. Samtempe eniras Karim Ĥan]

Kolektisto:      Um..do..mi endomiĝis.

Karim:            Ĉu vi havis problemon en la nokto?

Kolektisto:      Ne ne, kiajn problemojn mi havos?

Karim:            Ĉu vi transprenis la laboron en la oficejo?

Kolektisto:      Jes. Ne estas multe da laboro. La merkato estas ankaǔ tre malvigla.

Karim:            Jes. La laboro por kolektado de koton-imposto estas kutime malvigla en tiu tempo. Kion vi faros hodiaǔ ?

Kolektisto:      La loko estas belega S-ro Ĥan, tre pitoreska.

Karim:            Vi havas ĉevalon. Vi povas promeni kun mi sur la ĉevalo.

Kolektisto:      Bone, ni iru por rajdo. Revenante ni ankaǔ povos rigardi la raporton.

Karim:            Venu do.

                        [Eliras du personoj, malaperas la sonoj de hufbatoj de la ĉevaloj.

Podio mallumiĝas]     [Sceno ŝanĝiĝas, podio lumiĝas, Sevisto metas kandelon, hufsono alproksimiĝas. Aǔdiĝas ke du homoj descendas de la ĉevaloj]

Servisto:            Via moŝto!

Kolektisto:      Ĉu vi eliras?

Servisto:         Jes via moŝto.Via manĝaĵo restas tie kovrita en la apuda ĉambro.

Kolektisto:      Nu, bone iru.

Servisto:         Ĝis revido sinjoro

 

                         [Ĵus kiam la servisto eliras, sonas muziko kaj la sono de danc-tintiloj. Kolektisto kuras por vidi, sed la muziko haltas, denova muziko, sed muziko haltas jus kiam Kolektisto intencas vidi. Tio ripetas.  Meher Ali eniras fulmorapide, ekforpuŝas la Kolektiston] 

Meher Ali:      Foriru, ĉio falsas. Ĉio falsas.

 

                        [Ridege foriras Meher Ali]

                              [ Kolektisto falas en la planko. Ombrosama Irana junulino malrapide kaj silente alvenas. Tuŝonte Kolektiston ŝi forŝovis la manon. Poste ektuŝas la kapon. Konsternite staras Kolektisto, sed tuj malaperas la ombro] ]

Kolektisto:      Kiu? Kiu venis ĉi tien? Ŝajnas kvazaǔ…

 

                        [Petolema voĉo de junulino enfluas kiel vento]

Juniulino:        Ven..u, v e n u

Kolektisto:      Kiu, kiu vi estas?

Juniulino:        V e n u, ven…u .

Kolektisto:      Kien?

Juniulino:        Venu kun mi. Ven…u, v e n u .

                         [Kolektisto eliras de la podio kiel ensoĉito]

                              [Voĉo de la Juniulino venas el ekster la podio]

Juniulino:        Venu do.

                        Pendas travidebla kurteno. Trans la kurteno staras tiu Juniulino. Antaǔ la pordo dormas abisena eksviro kun malfermita glavo.Supersutita Kolektisto eniras

Juniulino:        Venu

                        [Juniulino mansignas. Kolektisto time haltas vidinte la dormantan eksviron. Kuraĝigis sin kaj intencas transigi la viron. La viro tuj ekŝaltas kun la glavo. Ĵus tiam aǔdiĝas ekkrio ]

Meher Ali:      Foriru, ĉio falsas. Ĉio falsas!

[ La voĉo malaperas. Podio mallumiĝas]

 

 

 

                                                      Sceno III

 

[Posttagmezo, ĉambro estas sama kiel  la unua sceno. Eniras Kolektisto  kaj Karim Ĥan. Karim havas kelkajn dosierojn en sia mano]

 

Karim:            Ĉu vi fartas bone sinjoro?

Kolektisto:      Jes. Kial vi demandas tion?

Karim:            Nu sinjoro, vi aspektas iom malsana. Ĉu vi havis problemon dum la nokto?

Kolektisto:      Kial mi havus problemon? Mi fartas tre bone.

Karim:            Do bone. Mi prenas la paperojn. Mi tralegos ilin kaj redonos morgaǔ.

Kolektisto:      Jes.

Karim:            Ĉu vi memoras pri nia aranĝo por la vespero?

Kolektisto:      Fianĉiniĝo de via filino, ĉu ne? Certe mi iros S-ro Ĥan. Mi iros post la vesperiĝo.

Karim:            Adiaǔ

Kolektisto:      Ĝis revido!

 

[ Eliras Karim Ĥan.  Kolektisto fiksrigardas tien kaj diras al si mem: ]

Kolektisto:      La vespero, la mistera vespero. Ĉi tiuj vesperoj min kaptas en la reto de ebrio. Ne, ne plu. Mi foriros. La sklaviĝo estas malbone. Mi devas iri for. Hodiaǔ ja.

[ Kolektisto turnas sin por eliro.La podio mallumiĝas]

 

[ Sceno ŝanĝas; Luma podio. Kolektisto: elironta kun paketo. Paketo ekfalas kaj Kolektisto  volas kolekti ĝin}

Juniulino:        Ne.

                        [ refoje Kolektisto intencas kolekti] 

Juniulino:        Ne,  ne, n e e e

                                [Amvoĉe, denove]

Juniulino:        Ne

                         [Sonas muziko el sitaro kaj ekas soni la danc-tintilojn.  Staras Irana junulino malantaǔ la travidebla kurteno]

Kolektisto:      Kiu?

Juniulino:        Savu min, konduku min for. Rompu la pordojn de la forta iluzio, de la profunda dormo, de la perdita sonĝo kaj savu min.

Kolektisto:      Kiu vi estas? Ĉu mi sonĝas?

Juniulino:        Savu min, levu min sur via ĉevalo, premu min ĉe vian bruston. Ni rajdu trans la arbaroj, montaroj, riveroj ĝis via sunluma hejmo.Savu min.

Kolektisto:      Sed unue mi sciu, kiu vi estas, kiam vi estis, kie vi estis!

Juniulino:        [Ekplorante ] Kiu mi estas? Kiu mi?....kiu mi?

                        [ Cirkulanta lumo voras la podion]

Kolektisto:      Kie vi estas, Kiu vi estas. Diru al mi, kiu vi estas.

 

                                                      P A Ŭ Z O 

                                                    

                                                     Sceno-  IV

 

 [Lumita podio. Mateno, Vilaĝo de Irano. Grupo de geirananoj pasa tra la strato kantante kaj dancante .Floko de kameloj trapasas  kontraǔdirekte. Eniras junulo. Irante kun la grupo junulino rimarkas lin kaj haltas.  Ŝi mansignas al la junulo. Kiam la trupo trapasis, la junulo rapidas al ŝi. Petoleme la junulino diras:]

 

Juniulino:        Kial vi haltis?

Juniulo:           Ĉu vi ne scias?

Juniulino:        Ne.

Juniulo:           Venu, mi sciigos.

Juniulino:        Ne.

Juniulo:           Ĉu mi ne havos vin?

Juniuinlo:        Kial?

Juniulo:           Ĉu vi povos foriri?

Juniulino:        Kaptu min se vi povas.

 

La junulo volas kapti sed la virino forŝovas sin. Komencas kaŝlodo. Subite iu venas sur ĉevalo el malproksimo. Subite eniras tri rabistoj en la podio. Ili intersignas. La junulo ŝirmas la virinon ĉe sia brusto. La rabistoj trenas la virinon, vundinte la junulon]

Juniulino:        Ne, lasu min, ellasu min.

 

                       [La rabistoj ridas eksplode kaj fortrenas la Juniulinon ] 

Juniulino:        Hu!  Ho savu, savu, savu min !

Juniulino:        Savu min, s- a- v- u….

 

[ Podio mallumiĝas. Eksterscene aǔdiĝas la sono de virina krio kaj huf-bato de ĉevalo ]

 

                                               Sceno –V

 

[ Sklavin-bazaro de Irano. Okazas aǔkcio. Oni venigis tiun Juniulinon  kun manoj bindita, en la bazaro]

 

Vendisto         Aǔkcio, Aǔkcio, elektitaj belulino de Irano. Aǔkcio de servistinoj. Aǔkcio de virinoj. Vidu, prenu la belulinojn !

 

[Nombro da aĉetantoj pligrandiĝa iom post iom. De unu flanko kemelo ŝarĝita de varoj trapasas]         

Vendistoj:       Prenu, vidu, la plej belaj inoj de Irano. Ducent dinaroj, ducent dinaroj

1a Aĉetanto:   Ducent  dudek, ducent dudek

Vendisto:        Ducent dudek, plej belaj virinoj, ducent dudek.

2a Aĉetanto:   Ducent kvindek.

Vendisto:        Ducent kvindek, Ducent kvindek.

Publikano 1:   Kial vi ne ne vidas la belajn inojn?

                        Bonvolu rigardi tien.

P-ano 2            Kie vendiĝas vino ?

P-ano 3            Iru tien al la aǔkcio.

P-ano 4            Aj! La reĝino de la sonĝo, precize kiel feino.

 

[Dum la negoco daǔras, eniras reĝo sur ĉevalo kun siaj gardistoj. Unu el la gardistoj proklamas la alveno de la reĝo]

 

Gardisto:         Singardu! Reĝo de la tuta Hind lando!

[Timiĝinta amaso eliras salutante.  Avancas la reĝa ĉevalo. La reĝo tuŝas la glavpinton ĉe la mentono de tiu Juniulino kaj diras]

Reĝo:              Kvincent dinaroj

Vendisto:        Aǔkcio, Aǔkcio, elektitaj belulino de Irano. Aǔkcio, Aǔkcio,

 [La tuta bazaro estas silenta, nur ploras la Juniulino laǔte kaj petegas ]

Juniulino:        Savu min, savu min……min

 

                                            Sceno – VI

 

[Lumita podio. Oldulino de haremo parolas kun la irana Juniulino ]

 

Maljunulino:   Penu plaĉi al la Reĝo kiam li venas.

Juniulino:        Mi ne povas. Mi ne povas.

Maljunulino:   Kial vi ne parolas bone, ne kantas, ne dancas kiam la reĝo venas al vi ? Kial vi ne komprenas, ke reĝo koleras pro tio?

Juniulino:        Kion mi faru se mi ne povas kanti, danci, ridi? Tio venas el la koro. Se mia koro ne ĝojas, kiel mi ĝojigu la alian?

Maljunulino:   Sed tio estas la kutimo de la kastelo. Kiu estas ĝoja? Ĉiuj estas sklavino. Ĉu ili tamen ne  ridas, ne kantas, ne dancas? Kvankam la koroj ne reagas oni tamen timas pro sia vivo. Ĉu ne?

Maljunulino:   Ne kolerigu la reĝon. Neniu povas vivi se ŝi kolerigas la reĝon.

Juniulino:        Ne, ne mi ne volas vivi. Morto estas pli bona ol tio.

Maljunulino:   Venas la reĝo. Ne estu malĝentila. Kontentigu la reĝon.

Reĝo:              Belulino, ĉu vi estas kontenta hodiaǔ ?

Juniulino:        Ne.

Reĝo;              Oni devas stari kaj saluti kiam la reĝo alvenas. Sed vi evidente ne scias kiel konduti.

[Lante staras la Juniulino kaj nevolonte salutas]

Reĝo:              Tre  bone.Prezentu dancon hodiaǔ.

Juniulino:        Mi malsanas hodiaǔ,via moŝto.

Reĝo:              Ĉu via cerbo malbone fartas?

Juniulino:        Ankaǔ.

Reĝo:              Sed la koro de la virinoj de la haremo ne apartenas al ili. Ili restas al la posedado de la reĝo. Kiam reĝo ordonas, oni devas ĝoje ĝin obei. Kiam reĝo foriras via koro povas reveni al vi. Ĉu vi komprenas?

Juniulino:        Pardonu min hodiaǔ, via moŝto.

Reĝo:              Ne. Komecu danci

Juniulino:        Hodiaǔ mi…

[Reĝo elprenas vipon el sub la mantelo kaj false svingas  ĝin.]

Reĝo:             Reĝo ne kutimas toleri la aǔdacon de virino de sia haremo. Komencu dancon.

Juniulino:        Se mi ne farus?

[Reĝo komencas vipi. Ne povante elteni la doloron, la Juniulino diras]

 Juniulino:       Ĉu vi dancigos min per vipo?

Reĝo:              Tio estas la kutimo, se vi ne obeas mian ordonon.

Juniulino:        Mi dancas, mi dancas.

Reĝo:              Bone, estas tre agrable. Dancu plu.

 

[Finiĝas la dancado. La reĝo alĵetas la perlan kolieron al la Juniulino kaj diras]

Reĝo                Jen rekompenco.

 

                        [Ŝi rapide foriras kaj forĵetas la kolieron. Kovrinte la vizaĵon per du manoj ŝi ploras. Silente eniras la maljunulino kaj ame tuŝas la kapon de la juniulino]

Maljunulino:   Jam antaǔe mi diris, ke kontetigu la reĝon. Sed vi ne aǔskultis.

Juniulino:        Ĉu vi povas venigi iom da veneno ?

Maljunulino:   La tuta haremo estas veneno. Iom post iom vi eluziĝos. La juneco kaj beleco brulos for kaj poste vi mortos kiel kato aǔ hundo. Jen nia sorto fratino, jen nia sorto..

 

[De malproksima loko enfluas la melodio de fluto.  Ŝi atentas]

 Juniulino:       Kiu ludas fluton tiel dolĉe en tiu infero?

Maljunulino:   Iu frato de la reĝo. Li estas bonkora homo. Li flutas kaj promenas sencele.

Juniulino:        Kiel mirinde!

[La juniulino iras al la fenestroj rigardas la ĝardenon. La melodio daǔras kvankam la podio mallumiĝas]

 

                                 Sceno-VII

 

[Ĝardeno de la palaco. La frato de la reĝo liberigas birdon el kaĝo. Iom malproksime staras la irana Juniulino.  Atente ŝi rimarkas tion. Turninte sin, la frato de reĝo, Badŝaĝada povis vidi la Juniulinon]

 

Badŝaĝada:     Kiu vi estas?

Juniulino:        Harema virino.Kiu estas vi?

Badŝaĝada:     Frato de la reĝo.

Juniulino:        Kial vi liberigis la birdon, via moŝto?

Badŝaĝada:     Mi ne povas toleri la suferon de la birdo.

Juniulino:        Ĉu la birdo ne estis feliĉa en la ora kaĝo?

Badŝaĝada:     Jes, tamen lia sufero de enkaĝeco estis netolerebla.

Juniulino:        Ĉu vi ĉagreniĝas por ĉiuj enkaĝitoj?

Badŝaĝada:     Jes, tial mi volas liberigi ilin, eĉ se mi perdas mian vivon.

Juniulino:        Ĉu min vi povas liberigi?

Badŝaĝada:     Sed vi havas la honoron kiel reĝino.

Juniulino:        Sed tamen ora kaĝo. Ne tolerebla doloro. Savu min, liberigu min.

Badŝaĝada:     Kio estas via lando?

Juniulino:        Irano.

Badŝaĝada:     Fremdulino, sed….

Juniulino:        Ne hezitu, savu min, liberigu min.

 

[Aǔdiĝas la ridoj de virinoj]

Badŝaĝada:     Venas viaj kunulinoj. Iru for. Mi parolos kun vi poste.

                        [La juniulino  rapide eliras. Badŝaĝada rigardas tion kaj denove flutas]

[La Juniulino sidas en sia ĉambro. Enfluas dolĉa melodio. Ŝi trarigardas singarde. Iras al la pordego por eliri. La abisena eksviro-pordisto malpermesas. Revenas kaj sidas kovrinte la vizaĵon]

[ Haltis la fluto. La Juniulino senpacience piedpasas.Iu eniras trakovrinte sin per burnuso]

Juniulino:        Kiu?

                        [Badŝaĝada deprenas la burnuson (Borĥao).  Juniulino kuras al li kaj prenas la manojn]

Juniulino:        Badŝaĝada ?

Badŝaĝada:     Ĉit !

Juniulino:        Ne, bonvolu eliri el la haremo. Se la reĝo vidus vin tie……

Badŝaĝada:     Vi petis la liberecon, ĉu ne?

Juniulino:        Sed kiamaniere?   …..Ne, ne, tion vi ne povos.

Badŝaĝada:     Ĉu mi ne diris al vi, ke mi volas liberigi la enkarcerulojn eĉ per mia vivo? Mi scias kiel bongusta estas la libereco en la mondo de Dio. Tial mi ne povas elteni ies ajn malliberon.

Juniulino:        Ĉu vi povos? Ĉu vi povos liberigi min?

Badŝaĝada:     Certe mi penos.

Juniulino:        Savu min, mi volas nur liberecon.

Badŝaĝada:     Tre malproksima estas via lando. Kiel mi atingigu vin tien?

Juniulino:        Mi ne scias. Mi nur volas liberecon.

Badŝaĝada:     Ĉu vi tiel fidas min, ke vi elirus kun mi?

Juniulino:        Mi ekfidis vin tuj kiam mi vidis vin. Vin mi…vin mi…. Mi povas doni al vi kion ajn vi volas.

Badŝaĝada:     Ne, ne,  mi volas nenion. Nur mi vidu la ekstazon de libereco. Nenion plu.

                        [Subite aǔdiĝas la sono de piedbato]

Juniulino:        Ha ve! La reĝo!

Badŝaĝada:     Kie?

Juniulino:        Li venas ! Kaŝigu vin tuj malantaǔ la kurteno, Iru, kasigu.

 

[La Juniulino rapide venas apud la pordo forŝovinte Badŝaĝada  malantaǔ la kurtenon. Eniras reĝo kun abisena gardisto. juniulino bonvenigas la reĝon kun saluto]                      

Juniulino:        Bonan vesperon via ekcerenco. Kial vi venis en tiu nekutima horo?  

Reĝo                Mi ne sentis min bone.Tial mi pensis ke……

Juniulino:        Bonvolu sidiĝi.Ĉu mi alportu vinon?

Reĝo:              Ne bezone. En la tuta haremo nenio estas pli forta vino ol vi mem belulino.

Juniulino:        Dankon, sed vi troigas.

Reĝo:              Ĉu vi dancos por mi aǔ….?

Juniulino:        Certe mi dancos, Mi volas tute kontentigi vin.

 

[Komenciĝas voluptema dancado kun muziko. Subite reĝo ekvidis la burnuson]

Reĝo:              Kies mantelo estas tio?

Juniulino:        Pa…pa,  tio…tio apartenas al mi.

Reĝo;              Kien vi estis ironta tiel malfrue?

Juniulino:        Nenien, mi nur demetis ĝin.

Reĝo:              Hm ! Komencu.

                              [Ree komenciĝas dancado]

 

Reĝo:              Mi ne sentas min bone. Ĝis !                                                    

[Post kiam la reĝo eliris, Badŝaĝada  elvenis de malantaǔ la kurteno. La Juniulino tuj kuras al li]

[Subite eniras la reĝo kun glavo en sia mano. Ambaǔ konsternas. Reĝo intencas ponardi Badŝaĝada. Juniulino klopodis savi lin sed malsukcesis kaj falis Badŝaĝada].

Meher Ali:      Foriru. Ĉio falsas. Foriru.

    

                                                            Sceno-VIII

                              [ Oni vidas kolektiston falinta ĉe la pordo apud ŝtuparo.Karim Ĥan kuris al li. Vokas lin de proksimo]        

Karim:            Sinjoro kolektisto! Sinjoro kolektisto!

                              [Karim Ĥan sidigis lin. Kolektisto venis al sia senso]

Kolektisto:      Ha ! Kial mi estas ĉi tie?

Karim:            Ankaǔ mi demandas precize tion.

Kolektisto:      Ĉu do, ĉio de hieraǔ estis sonĝo?

Karim:            Mi komprenas, ke ne plu estas bone por vi resti en la kastelo.Mi ne plu permesas tion.Mi forkonduku vin tuj de la palaco.

Kolektisto:      Ni tuj eliru s-ro Ĥan.

Juniulino:        Venu…venu…savu min.

 

Kolektisto diris al la nevidebla ‘voĉo”

Kolektisto:      Ho fajro ! la insekto, kiu penis forflugi de vi, refoje venis por morti. Pardoni lin. Bruligu liajn du fluglojn, faru lin cindro.

 

[Eniras Meher Ali]

Meher Ali:      Foriru. Ĉio falsas. Foriru. Ĉio falsas.

Kolektisto:      Diru al mi S-ro Ĥan, kio estas la mensogo. Diru, diru diru al mi.   

Meher Ali:      Foriru. Ĉio falsas. Foriru. Ĉio falsas

 [Eniras Karim Ĥan en podion]

Kolektisto:      Kion tio signifas S-ro Ĥan? Bonvolu klarigi al mi..

Karim:            Ni ekiru. Survoje mi klarigos ĉion.

 

[Subite ekblovas vento kaj malordigis paperojn kaj kurtenojn]

Juniulino:        Venu….savu min, liberigu min.

 

[La voĉo sufokoĝis per ploro]

Juniulino:        Savu min, venu, elkonduku min.

 

Karim:            Iam en ĉi tiu palaco disbrulis la flamojn de nekontentaj deziroj de multaj frnezaj amoj. La malbenoj de tiuj senfruktaj deziroj lasis ĉiujn ŝtonojn en la palaco malsata, soifa. Inter la personoj, kiuj loĝis tri noktojn en tiu palaco,  nur Meher Ali elvenis kiel frenezulo kaj la aliaj ne ne sukcesis eviti la englutiĝon de la palaco.

Juniulino:        Venu, Savu min.

Meher Ali:      Foriru. Ĉio falsas. Foriru. Ĉio falsas 

Juniulino:        Venu, savu min, savu min.    

 

                                        --------------◊◊◊------------